PMA

Provizora programo de BET-59

BET-59La 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59) okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio) sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio.

La suba programo estas provizora, la neta programo por ĉiu tago aperos en la BETa gazeto “Kunfluo”.

La 4an de julio (vendredo)

10.00–21.00 Registrado de partoprenantoj, loĝigo, informoj (en la ĉefa universitata konstruaĵo, str. S. Daukanto 28).

La 5an de julio (sabato)

9.00–22.00 Registrado de partoprenantoj, loĝigo, informoj (samloke).
13.00–14.00 Tagmanĝo (memstare).
18.00–19.00 Vespermanĝo (memstare).
19.30–20.00 Komuna organiza kunveno de BET-anoj (en la Senata salono de la ĉefa konstruaĵo de la universitato, str. Daukanto 28).
20.00–21.00 Violona koncerto de Sigita Railaitė-Sičiūnienė (en la Senata salono).

La 6an de julio (dimanĉo)

9.00–10.30 Matenmanĝo (memstare).
10.30–11.00 Organizaj kunvenoj de gvidantoj kaj vizitantoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj, de gvidantoj kaj prelegantoj de la Somera universitato, de gvidantoj kaj prelegantoj de SUS de AIS, de gvidantoj kaj vizitantoj de aliaj konstantaj programeroj (en la Senata salono).
11.00–12.00 Malfermo de la Somera universitato. La unua prelego “Multaj lingvoj, unu homaro?” el la prelegserio de prof. Mark Fettes “Lingvo kaj mondo. Kelkaj meditoj el esperantista angulo” (en la Senata salono).
11.00–12.00 Inaŭguro de la SUS de AIS. La unua prelego de prof. Amri Wandel “Pri astrofiziko”.
11.00–13.00 La unuaj lecionoj de ĉiunivelaj Esperanto-kursoj.
12.00–13.00 Prelego el ciklo pri esperantologio de prof. Ilona Koutny. La unua prelego “Esperanta kulturo – ĉu propra, ĉu transprenita, ĉu internacia?”.
12.00–13.00 Prelego el la ciklo de Aida Čižikaitė pri Litovio, ties kulturo, lingvo. La unua prelego “Jara rado – popolaj festoj kaj tradicioj”.
13.00–14.30 Tagmanĝo (memstare)
15.00–16.00 Solena inaŭguro de BET-59 (en la Granda salono de la ĉefa konstruaĵo de la universitato, str. Daukanto 28.
16.30–17.30 Inaŭgura koncerto de la koruso “Gintaras” (en la Granda salono).
18.00–19.00 Eventuala akcepto por partoprenantoj de BET-59 (apud la Granda salono).
19.30–20.30 Vespermanĝo (memstare).
21.00–21.30 Komuna kantado de Litovia nacia kaj ŝtata himno okaze de ŝtata festo (ĉiuloke).

La 7an de julio (lundo)

9.00–10.30 Matenmanĝo (memstare).
11.00–12.00 Prelego de prof. Mark Fettes “Lingva demokratio, en nedemokratia mondo” (en la Senata salono).
11.00–12.00 Prelego de prof. Ilona Koutny “Interkultura komunikado per Esperanto”.
11.00–13.00 Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj.
12.00–13.00 Prelego de Aida Čižikaitė “Koncize pri la litova lingvo”.
12.00–13.00 Baza kurso de la litova lingvo. Gvidas Severija Marija Banaitytė.
12.00–13.00 Giorgio Silfer prezentas proprajn originalajn kamiŝibajojn laŭ japana tradicio (en la Teatra salono, str. Daukanto 27).
13.00–14.30 Komuna organizita tagmanĝo.
15.00–16.00 Daŭrigo de SUS de AIS. Prelego de prof. Karlo Spinola “Fascinitaj de la steloj: Ekde Sumero ĝis James Webb serĉantaj nian lokon en la kosmo”.
15.00–16.00 Prelego de d-ro Nijolė Žambaitė “Mitoj pri diplomatio kaj diplomatoj”.
16.30–17.30 Prelego de prof. Giorgio Silfer “Perspektivoj de la nuna Esperanto”.
16.30–17.30 Prelego de Eŭheno Kovtonjuk “La vivo kaj verkado de blinda ukraina esperantisto Vasyl Eroŝenko”.
16.30–17.30 “Ŝaknovelo” de Stefan Zweig. Ludas Arno Lagrange (en la Teatra salono, str. Daukanto 27).
17.30–19.00 Vespermanĝo (memstare).
19.00–21.00 Koncerto de ĴomArt kaj Nataŝa.

La 8an de julio (mardo)

9.00–10.30 Mastenmanĝo (memstare).
11.00–12.00 Prelego de prof. Mark Fettes “Lingvo kaj Tero” (en la Senata salono).
11.00–12.00 Prelego de prof. Ilona Koutny “Pri kio ni parolas kaj kiel? Ĝentileco internacie tra Esperanto”.
11.00–13.00 Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj.
12.00–13.00 Prelego de Aida Čižikaitė “Zamenhof kaj Litovio”.
12.00–13.00 Baza kurso de la litova lingvo. Gvidas Severija Marija Banaitytė.
13.00–14.30 Komuna organizita tagmanĝo.
15.00–16.00 Prelego de Tim Owen “Simboloj de Esperantujo”.
15.00–16.00 Prelego de Istvan Ertl “Spertoj de tradukisto – Kiel mi fariĝis maŝino”.
16.30–17.30 Prelego de d-ro Gediminas Degėsys “Nigra Afriko”.
16.30–17.30 Prelego de Sakari Kauppinen “Tove Jansson – la patrino de Mumintroloj”.
16.30–17.30 Koncerto de Marina Moritz.
17.30–19.00 Vespermanĝo (memstare).
19.00–21.00 Koncerto de JoMo.

La 9an de julio (merkredo)

9.00–10.30 Matenmanĝo (memstare).
9.00–18.00 Tuttagaj ekskursoj.
13.00–14.30 Tagmanĝo (dum ekskursoj aŭ en la urbo memstare por restintoj en la BETejo).
17.30–19.00 Vespermanĝo (memstare).
19.00–20.00 Koncerto de Lucio Avitabile.
20.00–21.00 Koncerto de SuMi.

La 10an de julio (ĵaŭdo)

9.00–10.30 Matenmanĝo (memstare).
11.00–12.00 Prelego de prof. Mark Fettes “La konsoloj de lingvo-amanto” (en la Senata salono).
11.00–12.00 Prelego de prof. Ilona Koutny “Kolora lingva bildo de la mondo”.
11.00–12.00 Prelego de Arno Lagrange “Stefan Zweig – Eŭropa verkisto”.
11.00–13.00 Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj.
12.00–13.00 Prelego de Aida Čižikaitė “Litovio dum jarcentoj”.
12.00–13.00 Baza kurso de la litova lingvo. Gvidas Severija Marija Banaitytė.
13.00–14.30 Komuna organizita tagmanĝo.
15.00–16.00 Prelego de prof. Laura Brazzabeni “Instruado de Esperanto en sinkronaj kaj nesinkronaj kursoj”.
15.00–16.00 Prelego de Ulrich Matthias “Esperanto kaj anima frateco”.
16.30–17.30 Prelego de prof. Perla Martinelli “Lastaj eldonaĵoj de la kooperativo Literatura foiro”.
16.30–17.30 Prelego de Ed Robertson “Neresponditaj demandoj”.
16.30–17.30 Spektaklo de Mario Migliucci “Doktoro Esperanto” (en la Teatra salono, str. Daukanto 27).
17.30–19.00 Vespermanĝo (memstare)
19.00–21.00 Koncerto de Kjara.

La 11an de julio (vendredo)

9.00–10.30 Matenmanĝo (memstare)
11.00–12.00 Invito al interlingvistiko. Gvidas prof. Mark Fettes (en la Senata salono).
11.00–12.00 Prelego de prof. Ilona Koutny “Universitata instruado de esperantologio: spertoj kaj perspektivoj”.
11.00–13.00 Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj.
12.00–13.00 Prelego de Aida Čižikaitė “Famaj nomoj de la litova kulturo”.
12.00–13.00 Baza kurso de la litova lingvo. Gvidas Severija Marija Banaitytė.
13.00–14.30 Komuna organizita tagmanĝo.
15.00–16.00 Prelego de prof. Laura Brazzabeni “Disvastigo de Esperanto pere de radio”.
15.00–16.00 Prelego de Ulrich Matthias “Esperanto en Afriko”.
16.30–17.30 Prelego de Ite Tytgat “Vitaminoj – esencaj eroj en nia nutrado”.
16.30–17.30 Prelego de Manfred Westermayer “Marĉoj”.
16.30–17.30 Spektaklo de Birutė Prekevičiūtė “Litovio de Barbora” (en la Teatra salono, str. Daukanto 27).
17.30–19.00 Vespermanĝo (memstare).
19.00–21.00 Prezentaĵo de Mario Migliucci kaj Kjara.

La 12an de julio (sabato)

9.00–10.00 Matenmanĝo (memstare)
11.00–12.00 Poezia anguleto: La sonetoj de Orfeo de Rainer Maria Rilke. Prezentas prof. Mark Fettes (en la Senata salono).
11.00–12.00 Prelego de Kristin Tytgat “Diversaj aspektoj de interkultura komunikado”.
11.00–13.00 Ĉiunivelaj Esperanto-kursoj.
12.00–13.00 Prelego de Manfred Westermayer “Milito kaj Klimato kun Ekologio”.
12.00–13.00 Prelego de Nina Pietuchowska “Homoj skribas kartetojn, poŝtkartojn, bildkartojn”.
13.00–14.30 Komuna organizita tagmanĝo.
15.00–16.00 Solena fermo de BET-59 (en la Senata salono).
16.30–17.30 Kantas Valdas Striužas (en la Senata salono).
17.30–19.00 Vespermanĝo (memstare).
19.00–21.00 Adiaŭa vespero.

La 13an de julio (dimanĉo)

9.00–10.30 Matenmanĝo (memstare).
11.00–18.00 Disveturo.

La definitiva precizigita programo ĉiutage aperos en la gazeto de BET-59 “Kunfluo” kun indiko de la loko por ĉiu programero.

Krome, okazos jenaj aferoj:
1. La 10an de julio (ĵaŭde) dum la tuta tago okazos Lingvotesta sesio gvidata de Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli.
2. La tempo de la kvar duontagaj ekskursoj estos anoncita komence de BET-59.
3. Ĉiutage aperos la gazeto de BET-59 “Kunfluo”. Ĝia redaktoro estas Pawel Fischer-Kotowski, kontaktebla retpoŝte per fiskot@gmail.com. Bonvolu kunlabori kun “Kunfluo”.
4. Ĉiutage funkcios riĉa libroservo.
5. La Organiza komitato laŭbezone rajtas ŝanĝi la programon. La ŝanĝojn, precizigojn, informojn pri salonoj k. s. serĉu en ĉiutaga gazeto de BET-59 “Kunfluo”.

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/05/bet-194/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Provizora programo de BET-59 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta