PMA

Nuna agado de la Akademio kaj memorigo pri la laŭro de la Akademio

akademioDelonge ne aperis oficialaj informoj de la Akademio, sed tiaj informoj estis diskonigataj tra pluraj aliaj kanaloj.

Tamen la Akademio daŭre aktivas. Depost la lastaj oficialaj informoj okazis pluraj decidoj: deklaro pri la Esperanta litero ŭ (2023), 10a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro (2023), rekomendo pri stataj adjektivoj derivitaj de statŝanĝaj verboj kaj pri la signifo-kategorio de korupt- (2025); kaj la sekcioj de la Akademio plu laboradas. Ekde 2022 la Akademio kunlaboras kun la komisiono de UEA pri KER-ekzamenoj pro enkonduko de C2-nivela KER-ekzameno. La konsultejo kaj la interkonsilejo pritraktis dekojn da demandoj, okazis novaj konferencoj de la Akademio, novaj premioj laŭro de la Akademio, aperis novaj Leteroj de la Akademio, kreiĝis komisiono pri komunikado… Nia retejo informas pri tiuj novaĵoj.

En februaro 2025 finiĝis nova trijara postenperiodo kaj la Akademio renovigis trionon de sia membraro: necesis elekti 17 akademianojn (el 45), 15 ĝis 2034 – normala renovigo de la triono fininta sian postenperiodon – kaj 2 ĝis 2028 por anstataŭigi Erich-Dieter Krause (forpasintan la 18an de oktobro 2023) kaj Boris Kolker (demisiintan pro aĝo). Eksiĝis ses akademianoj – Tatiana Auderskaja, Jouko Lindstedt, Vilhelmo Lutermano, Georgi Mihalkov (Julian Modest), Barbara Pietrzak kaj Nikolao Gudskov, krom Renato Corsetti, longtempa sekretario de la Akademio, kiu forpasis la 1an de februaro 2025 – sed venis 28 kandidatiĝoj, kaj rezulte aldoniĝis 9 novaj akademianoj: Eckhard Bick, Cho Sung Ho, Birke Dockhorn, Gong Xiaofeng (Arko), Abel Montagut, Jorge Rafael (Rafa) Nogueras, Jukka Pietiläinen, Maria Rosaria (Sara) Spanó kaj José Antonio Vergara.

En marto 2025, la Akademio (re)elektis sian Estraron kaj direktoraron. Ne ŝanĝiĝis la estraro: Prezidanto: Probal Dasgupta, Vic-prezidantoj: Bertilo Wennergren kaj Brian Moon, Sekretario: François Lo Jacomo. Kelkaj sekcioj konservis siajn Direktorojn: Ĝenerala vortaro: Jesper Jacobsen, Lingva Konsultejo: Kirilo Brosch, Interkonsilejo: Alexander Shlafer, Prononco: Probal Dasgupta kaj Faka Lingvo: Orlando Raola. Sed novaj direktoroj estis elektitaj por la sekcioj pri: Gramatiko: Alexander Shlafer, Literaturo: Edmund Grimley Evans, Kontrolado de lerniloj: Birke Dockhorn, kaj por la komisionoj pri: Historio de la Akademio: Jorge Rafael Nogueras, Komunikado: Tim Owen.

La renovigitaj sekcioj jam aktive laboras. La sekcio pri ĝenerala vortaro daŭrigas sian intensan debatadon pri oficialigindaj radikoj, cele al 11a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. Ĝi jam pritraktis trionon el la alfabeta listo. La konsultejo kaj interkonsilejo verkas taŭgajn respondojn al pluraj demandoj pri propraj nomoj, gramatikaj subtilaĵoj ktp… kaj aliajn gramatikajn problemojn pritraktas la sekcio pri gramatiko. La sekcio pri prononco interesiĝas interalie pri nekutimaj literkombinoj kaj nova kontrolinda lernolibro alvenis al la sekcio pri kontrolado de lerniloj. La sekcio pri literaturo laboras pri Laŭro de la Akademio kaj Esperanta antologio.

La Komisiono pri komunikado tenos vin informataj pri la novaĵoj, kaj aktualigos nian retejon. Kaj la komisiono pri historio de la Akademio registros ĉiujn interesajn novaĵojn por nenion perdi pri la laboro de nia institucio.

Sed ni profitu tiun ĉi oficialan informon por atentigi pri la ĉi-jara Laŭro de la Akademio. Laŭ la nuna regularo, premieblajn verkojn (“arte signifaj, lingve perfektaj kaj evidente kontribuantaj al evoluigo de esperantlingva kulturo”, aperintajn inter la 1a de januaro 2020 kaj la 31a de decembro 2024) oni kandidatigu ĝis la 30a de junio plej malfrue, sendante ilin al: lauro@akademio-de-esperanto.org. Do ni petas ĉiujn legantojn de tiaj verkoj kandidatigi ilin ĝustatempe, por ke la ĵurio povu aljuĝi la premion. Antaŭdankon.

Fonto: Oficialaj informoj de la Akademio de Esperanto, 2025, №39.

Legu ankaŭ:

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Nuna agado de la Akademio kaj memorigo pri la laŭro de la Akademio appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta