Invitu la 59an Kongreson de ILEI por 2026
Konforme al la Kongresa regularo de ILEI (https://www.ilei.info/dok/Kongresa_regularo.pdf),
la Estraro de ILEI invitas landajn sekciojn de ILEI, aŭ aliajn
Esperanto-organizojn kunlabore kun la ILEI-sekcio, aŭ memstare se en la
lando ne ekzistas sekcio de ILEI, kandidatiĝi por invitanto de la 59a Kongreso de ILEI planata por la jaro 2026.
Organizaj postuloj
- La invitanto devas disponi sufiĉajn organizajn fortojn kaj sperton
por organizi la Kongreson kunlabore kun la Estraro de ILEI. - La kongreso devas esti Esperanto-evento sen konkurenco de aliaj eventoj.
- La Kongresa Regularo de ILEI estas deviga por ILEI kaj por la kongresa invitanto.
- LKK laboras sub gvido de la estrarano pri kongresoj de ILEI kaj kune kun li/ŝi respondecas pri la kongresorganiza laboro al la Estraro de ILEI sekvante la kutiman taskodividon https://www.ilei.info/dok/Kongresa_regularo.pdf inter LKK kaj ILEI.
Kriterioj
La Estraro de ILEI taksos la kandidatojn kaj elektos kongresinvitontojn laŭ la jenaj kriterioj:
- Organizaj forto kaj spertoj de la kandidato, inkluzive de spertoj el partopreno en antaŭaj konferencoj aŭ kongresoj de ILEI,
- Taŭgeco kaj kostoj de proponata kongresejo kun teknikaĵoj,
- Loĝkostoj kaj komforto,
- Veturebloj kaj veturkostoj por alveno kaj foriro de kongresanoj, – Proponata enhavo kaj proksimumaj kostoj de turisma kaj kultura programo,
- Pruveble atendebla subteno de lokaj aŭtoritatoj kaj amaskomunikiloj,
- Ŝancoj por gajni subvencion,
- Atendeblaj efikoj al la lokaj E-movado kaj ekstermovada medio,
- Kiom longe ILEI ne konferencis aŭ kongresis en la kandidata lando,
- Facileco kaj kosto de veturo inter la Kongreso kaj UK se la ILEI-Kongreso okazos ĵus antaŭ aŭ tuj post UK.
Kiel konkursi?
Kandidatiĝan leteron, kun esprimita kaj motivita intenco inviti la
kongreson, precizigante por kiu kongreso vi kandidatiĝas, ĉu en la jaro
2025 aŭ 2026, bonvolu sendi retpoŝte al la estrarano pri kongresoj:
Laura Brazzabeni laura.brazzabeni@gmail com kopie al ilei.kongresoj@gmail.com
Bonvolu aldoni al la letero:
-
- Deklaron, ke vi akceptas la Kongresan Regularon de ILEI (https://www.ilei.info/dok/Kongresa_regularo.pdf), kaj subskribitan ekzempleron de la Regularo kiel ateston, ke vi respektos ĝin se via invito estos akceptita.
Limdato por la 59a kongreso en la jaro 2026 estas la 30a de junio 2025.
Laura Brazzabeni
Estrarano de ILEI pri kongresoj
Konsultindaj dokumentoj:
1. Ĝenerala kaj adaptebla programskemo de la Kongreso de ILEI (www.ilei.info/konferenco/programskemo.pdf)
2. https://www.ilei.info/dok/Kongresa_regularo.pdf
3. Taskodivido inter ILEI kaj invitanto/LKK de ILEI-kongreso (www.ilei.info/konferenco/taskodivido.pdf)
Fonto: https://www.ilei.info/novajxoj/alvoko_por_2026.php
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Invitu la 59an Kongreson de ILEI por 2026 appeared first on La Ondo de Esperanto.