Grava renkontiĝo en la Litovia parlamento
La 15an de majo 2025 en la Litovia parlamentejo (Sejmo) en Vilno la unua vicprezidanto de la parlamento Juozas Olekas akceptis la prezidanton de Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas. Estis pridiskutitaj diversaj aspektoj de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj kiuj okazos en Kaŭno ekde la 5a ĝis la 13a de julio. Kiel estis anoncita pli frue (vidu https://sezonoj.ru/2025/05/bet-191/), Juozas Olekas konsentis esti Alta Protektanto de BET-59. Li partoprenos la solenan inaŭguron en Kaŭno la 6an de julio. Krome, la Litovia vicparlamentestro sendos specialan mesaĝon al la partoprenantoj de BET-59, publikigotan en “Libro por BET-ano” kaj en “Kunfluo”, la ĉiutaga gazeto de BET-59. Li helpos ankaŭ en la financado de BET pere de la ministerio pri edukado, scienco kaj sporto.
Kial estas sciate, pasintjare ekestis la ideo organizi en 2028 la 113an Universalan Kongreson de Esperanto en Kaŭno. En 2005 la 90a UK okazis en Vilno. Laŭ neskribita regulo post 20 jaroj denove eblas organizi UKon en la sama lando. Do, temas pri UK en Kaŭno – la ĉefurbo de la Esperanto-movado en Litovio. Sed organizi UKon estas tre respondeca kaj serioza tasko. Tial antaŭ ol proponi al Estraro de UEA denove organizi UKon en Litovio, necesas anticipe certiĝi pri politika kaj financa subteno de la Litovia ŝtato, same kiel estis en 2005
Pro tio kun la unua vicprezidanto de Litovia parlamento Juozas Olekas jam nun estis priparolitaj diversaj demandoj de la okazigo de la 113a UK en Kaŭno en 2028. Temis pri ŝtata helpo, Alta Protektanto de la kongreso, invito de gvidantoj de UEA al Litovio fine de 2025 aŭ komence de 2026 kaj kelkaj aliaj aferoj.
Krom estis diskutita la stato de la Esperanto-movado en Litovio kaj en la mondo.
Povilas Jegorovas
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/05/litovio-80/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Grava renkontiĝo en la Litovia parlamento appeared first on La Ondo de Esperanto.