VARIE: Virtuala Amerika Renkontiĝo Inter Esperantistoj
La Virtuala Amerika Renkontiĝo Inter Esperantistoj (VARIE) estas nova virtuala evento, organizata kadre de la Amerika Komisiono de UEA kiel kunlaboro de Kanada Esperanto-Asocio, Esperanto-USA kaj Brazila Esperanto-Ligo, al kiuj UEA multe dankas. Ĝi estas planata por okazi ĉiun duan monaton, kun la celo pliigi interkonatiĝon kaj interkomprenon al esperantistoj el norda, centra kaj suda Ameriko.
La 1a VARIE okazos la 16an de majo 2025, vendrede. En ĝi oni aŭskultos prezentadojn pri la Esperanto-movado en multaj landoj de Ameriko, kun muzika paŭzo de Jordan Zero, profesia muzikisto el Kanado.
Ĉiuj estas bonvenaj. Detaloj ĉe la Eventa Servo de UEA kaj TEJO.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1231.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post VARIE: Virtuala Amerika Renkontiĝo Inter Esperantistoj appeared first on La Ondo de Esperanto.