Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, la 15a de majo 2025
La temo de la ĉi-jara Internacia Tago de Familioj estas “Familio-celaj politikoj por daŭripova evoluigo”. Per tiu temo, Unuiĝintaj Nacioj instigas registarojn de la mondo integri familiojn en siaj evoluigaj tagordoj por trakti gravajn temojn kiel ekzemple teknologian transformadon, demografiajn ŝanĝojn, urbigon, migradon kaj klimatan ŝanĝiĝon.
Ĝenerale, familioj transdonas valorojn al novaj generacioj. Tiel, ni bezonas ke familioj transdonu valorojn kiel socian justecon, daŭripovecon, naturan konservadon, klimatan ekvilibron, kaj aliajn gravajn elementojn por nia komuna estonteco. Al tiu, ni aldonu, ke en sia eduka rolo, familioj konservas kaj disvastigas lingvojn kaj inspiras ilin al siaj infanoj.
Ekonomia evoluigo devas akompani tian socian evoluigon, tiel ke ni vere elradikigu malriĉecon, kaj antaŭenigu decan laboron kaj egalajn ŝancojn. Justeco kaj inkluzivo estas la ŝlosiloj por konstrui pli bonan mondon por ĉiuj. En tiu vojo, lingvoj gravas, ne nur por bone komuniki al la familioj de la mondo, sed, pli signife, por aŭskulti tiujn familiojn: lingvoj estas por paroli, sed ankaŭ por aŭskulti.
Mondaj registaroj devas aŭskulti la popolojn de la mondo, en tutmonda dialogo kun internaciaj organizoj, neregistaraj organizoj, akademioj, kaj komercaj kaj civitanaj organizoj, por kunlabora agado. Neniu estu postlasita en nia tutmonda vojo al daŭripova evoluigo.
Per Esperanto, ni transdonas, ene de niaj familioj, kaj inter malsamaj familioj, la valorojn de solidareco, kompreno kaj estimo por aliaj popoloj. En pluraj renkontiĝoj tra la mondo, ĉiutage, parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto kultivas konfidon, toleremon kaj respekton. Ni unuiĝu por konstrui tiun pli bonan mondon por ĉiuj.
[Mesaĝo sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. La mesaĝo disponeblas en la angla kaj franca en la retejo https://esperantoporun.org. Same la afiŝo disponeblas Esperante, angle kaj france. Dankon!]
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1230.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, la 15a de majo 2025 appeared first on La Ondo de Esperanto.
