Kiel esti reprezentanto de TEJO? Aktivula trejnado
Aliĝu al la reta-trejnado pri la Lingvopolitikaj pozicioj de TEJO! Ĉu vi scivolas, kiujn valorojn TEJO reprezentas rilate al lingva justeco kaj lingvaj rajtoj? Ĉu vi volas pli bone kompreni, kial TEJO defendas la uzon de Esperanto kaj la malcentraligon de komunikado? Tiam ĉi tiu trejnado estas por vi!
Dato: 17.05.2025
Horaro: 12:00–14:00 UTK
Trejnisto: Michael Boris Mandirola – eks-prezidanto de TEJO kaj sperta reprezentanto en lingvaj temoj
Dum ĉi tiu trejnado vi malkovros:
- la bazajn lingvopolitikajn poziciojn de TEJO kaj kial ili gravas
- kiel prezenti ilin en internaciaj kuntekstoj kaj debatoj
- kiel defendi la lingvajn rajtojn de junuloj en tutmondaj forumoj
- kiel ligas la lingvopolitikaj valoroj de TEJO kun pli larĝaj temoj kiel interkultura justeco, egaleco kaj civitana partopreno
Aliĝu al la telegram-grupo de la trejnado. Ne perdu la ŝancon lerni pli pri la voĉo de TEJO en la mondo!
Fonto: https://www.tejo.org/kiel-esti-reprezentanto-de-tejo-aktivula-trejnado/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Kiel esti reprezentanto de TEJO? Aktivula trejnado appeared first on La Ondo de Esperanto.
