De sukcenoj ĝis steloj: La jaro de Čiurlionis
La jubilean jaron de Mikalojus Konstantinas Čiurlionis, naskiĝinta antaŭ 150 jaroj festos ne nur Litovio, sed la tuta mondo – diversaj jubileaj aranĝoj ondumos tra pluraj landoj de la mondo: de Suda Afriko ĝis Svedio, de Suda Koreio ĝis Hispanio. Tamen la plej granda krea heredaĵo de Čiurlionis estas gardata en la Nacia artmuzeo de Čiurlionis, kiun okaze de la jubileo de la artisto oni kolorigis per la internacia ekspozicio: “De sukcenoj ĝis steloj: samtempuloj kaj samideanoj de M. K. Čiurlionis”.
M. K. Čiurlionis estis komponisto kaj artisto, kiu elprovis sin en literaturo kaj fotado; dum la mallonga sepjara periodo de kreado li kreis pli ol 300 pentraĵojn, pli ol 700 grafikaĵojn kaj skizojn, ĉirkaŭ 400 muzikajn verkojn, kiuj preskaŭ ĉiuj estas gardataj en la Nacia artmuzeo de M. K. Čiurlionis.
En la pentraĵoj de Čiurlionis estas rimarkebla tre klara siaspeca percepto de spaco, prezentanta impreson, kvazaŭ ĝi estis pentrita de birda flugo. Al pentraĵoj oni donas kromkoloron de kosma vido, profunda interna koncentriĝo. La artiston interesis demandoj pri la ekapero de la Universo, ĝia strukturo, spirito reganta la mondon, naturo kaj ĝiaj cikloj, esenco de la homa vivo, evoluo de psika stato kaj estado, eblo realigi principojn de muzika kreado en pentrado.
Muziko plenigis la vivon de Čiurlionis per plej diversaj formoj. Li aktive kreis eksterordinarajn verkojn, harmoniigis popolajn kantojn, gvidis korusojn, koncertis, verkis artikolojn.
Liaj grafikaj verkoj kaj skizoj helpas pli profunde kompreni lian pensofluon kaj motivojn, kiuj vekis liajn fluojn. Liaj inaj komponaĵoj elstaras pro virtuoza, preskaŭ juvelarta tekniko, riĉeco de strekoj kaj detalaj ornamaĵoj.
Čiurlionis estis scivolema kreanto, interesita ne nur pri filozofio, teozofio, kosmologio, diversaj religioj kaj mitoj, sed ankaŭ pri novaj sciencaj kaj teknikaj eltrovoj. Do, ne estas surprize, ke fotilo troviĝis en liaj manoj. Sur liaj fotoj estas kaptitaj momentojn de la somero 1905 pasigita en Kaŭkazo.
La jaro de Čiurlionis: de la marprofundoj ĝis la kosma infinito
En la Nacia artmuzeo de Čiurlionis estas prezentata internacia ekspozicio “De sukceno ĝis steloj: M. K. Čiurlionis, samtempuloj kaj samideanoj”, dediĉita al la 150a datreveno de la plej fama litova komponisto kaj pentristo Mikalojus Konstantinas Čiurlionis. Ĝi ebligas novmaniere rigardi la verkaron de la artisto kaj la rilaton inter liaj plej ŝatataj temoj – la maro kaj la kosmo. En la ekspozicio estas prezentataj verkoj de Čiurlionis, liaj samtempuloj kaj nuntempaj artistoj, por kiuj gravas tiuj du temoj, malkaŝantaj la interrilaton inter arto kaj scienco. La verkoj alvenis el la plej famaj eŭropaj muzeoj: Tate Galerio, Brita Muzeo, Musée d’Orsay, Centro Pompidou, Muzeo de Wenzel Hablik kaj aliaj. Vizitantoj vidos pli ol 100 artverkojn, instalaĵojn kaj objektojn. La ekspozicio montras la profundon kaj novigan spiriton de Čiurlionis: de la marprofundoj ĝis la kosma senlimo.
En la ekspozicio estas prezentataj ne nur la ĉefverkoj de Čiurlionis, inkluzive de ĝis nun neekspoziciitaj verkojn sed ankaŭ verkoj de samtempuloj kaj nuntempaj artistoj. Ĝi traktas la signifon de scienco, kiu influis multajn verkojn tiutempe kaj nun. Kelkaj artistoj, inspiritaj de Čiurlionis, kreis verkojn speciale por ĉi tiu ekspozicio. Tio refoje konfirmas, ke liaj ideoj restas aktualaj, liaj temoj estas universalaj, sentempecaj kaj daŭre inspiraj por nuntempaj kreintoj. La ekspozicio funkcios ĝis la 12a de oktobro 2025.
La sola loko en la mondo, kie troviĝas la tuta krea heredaĵo de Čiurlionis
La Nacia artmuzeo de M. K. Čiurlionis, fondita en 1921, estas unu el la plej gravaj kulturaj institucioj de Litovio, dediĉita al konservado kaj diskonigo de la nacia arta heredaĵo. Ĝi estas unu el la plej impresaj ekzemploj de modernisma arkitekturo kaj en 2023 estis registrita en la listo de Monda Heredaĵo de Unesko. La muzeo situanta en Kaŭno enhavas ampleksan kolekton reprezentantan la historion de la litova kaj monda arto ekde antikveco ĝis nuntempo.
Ĉi tiu muzeo estas la sola loko en la mondo kie estas konservata preskaŭ la tuta krea heredaĵo de M. K. Čiurlionis – la plej fama litova pentristo, komponisto, verkisto kaj publika aganto: pentraĵoj, muzikaj komponaĵoj, grafikaj verkoj kaj persona arkivo. En la renovigita ekspozicio de 2025 oni prezentos ne nur liajn pentraĵojn, sed ankaŭ lian multflankan kreadon: muzikon, grafikaĵojn kaj fotaĵojn. La verkoj estas montrataj en nova, moderna lumo, apud la verkoj de famaj italaj geniuloj.
La muzeo prezentas preskaŭ 600 jarojn da malnova arto, reflektante la tendencojn de la litova arto kaj kulturo. En la ekspozicio “Litova arto de la 14a ĝis la 19a jarcentoj” vizitantoj malkovros mezepokajn trezorojn, legendojn, rarajn verkojn, morton, eklezion kaj la mondon de la riĉuloj… En la interna korto de la muzeo vi povas viziti la unikan ekspozicion “Litovio de Krucoj” pri la litova tradicio de krucofarado. La ekspozicio “Arĥaikeco: litova popolarto de la 18a ĝis la 20a jarcentoj” prezentas la plej malnovajn aŭ neŝanĝiĝintajn formojn de la popola kulturo, neinfluitaj de urbaj aŭ industriaj efikoj.
La Nacia artmuzeo de M. K. Čiurlionis estas dinamika spaco de artaj dialogoj, kun ekspozicioj, esploroj kaj edukaj programoj, fleganta la ligojn inter la kultura pasinteco de Litovio kaj la tutmonda arta scenejo. Zorgante pri la nacia kaj internacia kultura heredaĵo, la muzeo estas grava.
Vizitu la muzeon dum BET-59.
Pli da informoj pri la muzeo kaj ĝiaj sekcioj: www.ciurlionis.lt
FB: CiurlionioDailesMuziejus
IG: ciurlionis.lt
LinkedIn: ciurlionio-muziejus
YouTube: MKCiurlionis
Vida Labanauskienė
Tradukis el la litova Aida Čižikaitė kaj Gražina Opulskienė
Foto 1 kaj 2 de Justė Mocevičiūtė
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/05/bet-193/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post De sukcenoj ĝis steloj: La jaro de Čiurlionis appeared first on La Ondo de Esperanto.