PMA

La Hispana Kongreso finiĝis per omaĝo al Rafaela Urueña

Hispana

La 83a Hispana Kongreso de Esperanto okazis, kiel anoncite, en la kastilia urbo Sorio, de la 1a kaj 4a de majo. Ĉeestis pli ol 150 homoj. Aliĝis malpli da eksterhispanianoj ol kutime, verŝajne pro la relativa geografia izoliteco de la urbo, sed venis rimarkinde pli multaj homoj el Hispanio ol en aliaj kongresoj, el preskaŭ ĉiuj regionoj, pro la konvenaj datoj kaj la altiro de tiu areo.

La kongresejo, Espacio Santa Clara, malnova monaĥejo transformita al kulturspaco, estas impona konstruaĵo, konvena loko por aranĝo kiel nia, kvankam en la komenco evidentiĝis iuj teknikaj problemoj, pro relative ĵusa adapto por la nova utiligo.

En la tagoj antaŭaj al la kongreso oni anoncis diversajn agadojn direktitajn al la ekstera publiko. Estis malfermita publika ekspozicio pri Esperanto, kaj estis kunvokitaj du prelegoj en la tradicia kazino en la urbocentro. Enkonduka kurso de la lingvo estis aparte sukcesa, kun trideko da interesiĝantoj.

La kongreso estis vaste anoncita en la loka gazetaro. Por la solena inaŭguro venis la regiona televido, kiu prezentis mallongan raporton en la informa teleĵurnalo. Tiun ceremonion ĉeestis skabenino pri turismo; en aliaj momentoj vizitis nin la skabenoj pri kulturo kaj pri sporto, al kiuj estis donacita aro da libroj por la lokaj bibliotekoj.

La kultura flanko estis tre intensa, kun pli ol dudek prelegoj kaj laborsesioj pri diversaj temoj. Oni prezentis plurajn novajn librojn, inklude de iuj plurlingvaj. Poezia vespero, kunordigita de Miguel Fernández, omaĝis la lokan poetinon María Ángeles Maeso, unu el kies libroj estas tradukita al Esperanto. En aparta diskejo por la kongresanoj kaj por la ĝenerala publiko koncertis JoMo. Ankaŭ estis anoncita koncerto de “Kaj Tiel Plu”, sed sanproblemo de la kantisto en la lasta momento devigis la organizantojn rapide serĉi anstataŭanton, kaj fine oni sukcesis venigi la kantistinon Clarissa el Italio, kiu brile plenumis tiun defion. Filmoj, magio kaj kvizo kompletigis la amuzan parton de la kongreso.

La turisma flanko estis kovrita de la urbo mem kaj de duobla ekskurso al la arkeologiaj restaĵoj de la antaŭromia urbo Numantio. Postkongreso kondukis la restantajn kongresanojn al proksimaj historiaj urboj de la provinco.

Dum la kongreso okazis la oficiala Ĝenerala Kunveno de Hispana Esperanto-Federacio. La ĉefa decido estis la nomumo de María Rafaela Urueña kiel Honora Prezidanto de la asocio. Publika omaĝo al ŝi, al kiuj aliĝis videe kelkaj homoj kontribuintaj al ŝia agado en la juraj kaj ĝenerala Esperanto-movado, fermis la kongreson.

Hispana

Dekstre estas Rafaela Urueña, kun plato dediĉita al ŝi, kaj maldekstre Matilde Montero, prezidantino de la LKK. (Fotis Eŭheno Kovtonjuk)

Dum la fermo oni anoncis ke la venonta kongreso okazos en julio 2026 en la urbo Portugalete, tre proksima al Bilbao (Biskajo)

José Antonio del Barrio

Plej supre estas la oficiala kongresa foto de Miguel Ángel Sancho

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/05/hispanujo-8/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La Hispana Kongreso finiĝis per omaĝo al Rafaela Urueña appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta