BET-59: Konatiĝu kun Ed Robertson
“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis tridek tri prezentoj. La tridek-kvara estas Ed Robertson, konata Skotlanda Esperanto-aktivulo.
Ed Robertson naskiĝis en 1952 en Dumfries (Skotlando) de germana patrino kaj skota patro. Li magistriĝis ĉe la Universitato de Edinburgo (1974) pri la germana kaj la rusa. Poste li laboris kiel instruisto pri lingvoj. Tamen post kelkaj jaroj li ekinteresiĝis pri komputiloj, kiam ili unue komencis ludi rolon en komerco, kaj kun kolego li evoluigis programaron specife por la estrado de veterinaraj praktikejoj, kaj lia programaro daŭre estas uzata en veterinaraj praktikejoj en Britio, Irlando, Portugalio kaj Norvegio.
Unu tagon en biblioteko Robertson trovis flugfolion, kiu varbis por “Senpaga Kurso de Esperanto”, publikigita de la Esperanto Asocio de Britio. “Kaj la cetero”, kiel oni diras, “estas historio”. Ed servis dum pluraj jaroj en la estraroj de la Esperanto-Asocioj de Skotlando kaj de Britio. La du organizoj estas sendependaj unu de la alia, kaj kunlaboras gefratece unu kun la alia. Dum pluraj jaroj li redaktis la revuon “Esperanto en Skotlando”.
En BET-59 Ed Robertson prelegos pri “Neresponditaj demandoj: Onklo Helmuth (1914-1943), la skeleto en la familia ŝranko”.
Mi estas duone germana kaj duone skota. La germana duono venas de la patrina flanko, la skota duono de la patra flanko. Miaj gepatroj konatiĝis en Germanio post la Dua Mondmilito. Ili renkontiĝis, laŭ la originala porinfana versio de tiu historio, en bazo de la Brita Armeo, en la vilaĝo Neugraben, tiam urbeto ekster la granda havenurbo Hamburgo, nun parto de la urbego mem. Tiu “bazo de la brita armeo” nomita en la rakontoj de miaj gepatroj, fakte estis eksa nazia koncentrejo, filio de la pli fifama koncentrejo Neuengamme, postmilite reuzata por loĝado de rifuĝintoj, kaj miaj estontaj gepatroj renkontiĝis tie.
Tamen la sorto de la pli aĝa frato de mia patrino estis pli malfeliĉa. Li mortis mil kilometrojn pli for, en koncentrejo en Aŭstrio (Gusen-1), pro iaj kontraŭnaziaj sloganoj, kiujn li farbis sur muroj. Sed pri tiu heroa onklo mia patrino la tutan vivon menciis al mi nenion. Oni povas kompreni, ke oni volas ŝirmi infanojn disde la hororoj de vivo. Tamen mi estis 45-jaraĝa, kiam mortis mia patrino, kaj ŝi diris al mi nenion pri sia karmemora frato. Tiu informo devis atendi la modernan eblecon rekonstrui familiajn arbojn pere de DNA kaj la sukceso de mia fratino retrovi informon pri parenco, pri kiu ni sciis nenion, la pli aĝa frato de nia patrino. Miaopinie Onklo Helmuth estis heroo, kaj li estis mortigita en koncentrejo en Aŭstrio, eble nur pro iu skribaĉo lia sur muro kiu mokis iun nazian gvidanton.
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/05/bet-192/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post BET-59: Konatiĝu kun Ed Robertson appeared first on La Ondo de Esperanto.
