Denove en la Paraiba Valo
Kun granda entuziasmo flanke de pli ol 30 partoprenantoj, la 19an de aprilo okazis en la urbo Lorena, en la brazila ŝtato San-Paŭlo, unu plia kunveno de esperantistoj en la regiono de la valo de la rivero Paraíba. Ĉi tiu estas vasta regiono situanta inter la ĉefurboj Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo, longa je pli ol 600 kilometroj, laŭlonge de kiu staras pluraj mezgrandaj urboj, kie aktivas kluboj de parolantoj de la Internacia Lingvo. Pro tio, oni organizas dufoje en ĉiu jaro tiajn kunsidojn, alterne en unu kaj alia ŝtato. Ĉi-foje ĉeestis esperantistoj el dek urboj. Ankaŭ el la najbara ŝtato Minas Gerais alvenis reprezentantoj.
La programo estis vigla kaj agrabla. Ĝi komenciĝis per prelegeto pri toleremo, farita de s-ro Elmir Lima, kiun sekvis aktiva diskuto. Poste oni publike intervjuis la gesamideanojn Cristina Graaf kaj D-ro João Santos pri ilia longa laborado por nia movado, enlande kaj eksterlande. La tria programero konsistis en lanĉo de la plej nova eldonaĵo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP): la grava verko de la eminenta brazila aŭtoro Machado de Assis — “Kinkas Borba”, tradukita de Francisco Wechsler al Esperanto.
Post la tagmanĝo Dirce Sales kaj Paulo S. Viana prezentis parolan originalan legaĵon pri Raymond Schwartz. Sekvis alia intervjuo kun du Esperanto-atletoj, kiuj informas pri Esperanto dum kuradoj, en Brazilo kaj eksterlande: Tania Paixão kaj Walter Fontes. La tria posttagmeza programero estis prelego de Luiz Coelho laŭ la titolo “Kiel funkcias Sennacieca Asocio Tutmonda?” Poste prelegetis João Otávio Rodrigues pri Brazila Rotaria Esperanto-Klubo kaj Fábio Silva pri diversaj agadoj por diskonigado de Esperanto en la urbo Pouso Alregre. Fine salutis la reprezentanto de EASP kaj de Asocio Esperantis de Rio-de-Ĵanejro, kiuj dum la tuta evento funkciigis etajn libroservojn.
Dum la tuta renkontiĝo, estis proponata bongusta senpaga lunĉo al la partoprenantoj, sub la zorgado de Marion Brasil Viana, profesia konfitisto en la urbo Lorena.
Paulo S. Viana
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/05/brazilo-6/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Denove en la Paraiba Valo appeared first on La Ondo de Esperanto.
