4000 artikoloj en La Ondo de Esperanto
Hieraŭ, la 3an de majo 2025 aperis la artikolo Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en majo 2025 de Aleksander Korĵenkov. Ĝi iĝis la kvarmila artikolo, aperinta en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉi tiu novaĵretejo estis lanĉita la 2an de septembro 2010 kiel “La Balta Ondo”. Ekde tiam en ĝi aperis 4000 tekstoj (sen ĉi tiu artikolo, kiun vi nun legas). Ilin garnas pli ol kvin mil (5256) ilustraĵoj.
Laŭ nia vizitkalkulilo, instalita komence de 2020, la plej ofte vizitita afiŝo (6 mil 784 vizitoj) estas la artikolo de la ĉefredaktoro de “La Ondo de Esperanto” pri la Ruslanda censo, verkita en decembro 2011. Ĝi estas la sola teksto, vizitita pli ol 6000 fojojn. Al la dua loko promociiĝis la Korĵenkova artikolo pri la lastaj vivojaroj de Zamenhof (5.198); ĝi devancis la diskutartikolon “Granda skismo en Esperantujo” (5.050) de la Tjumena ĵurnalisto kaj esperantisto Stanislav Belov. Ambaŭ artikoloj havis malpli ol kvin mil vizitojn je la lasta resumo aperigita en decembro 2024 okaze de la 1800-tagiĝo de nia ĉiutaga informado (vd. https://sezonoj.ru/2024/12/ondo-134/).
Vidu la liston de la 15 plej popularaj tekstoj el la 4000 aperintaj en nia novaĵretejo.
6.784. Korĵenkov A.: Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992
5.198. Korĵenkov A.: Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile…
5.050. Belov S.: Granda skismo en Esperantujo
4.286. Korĵenkov A.: La Unua Libro
3.960. Korĵenkov A.: Antaŭ 125 jaroj: Tolstoj kaj la unua Esperanta gazeto
3.817. Gorecka H., Korĵenkov A.: Sen Rodin sekvis sian edzinon
3.760. Gorecka H., Korĵenkov A.: Júlia Sigmond forpasis
3.711. La 56aj Baltiaj Esperanto-Tagoj
3.300. Belov S.: La pandemio kaj la homaro: konkludoj de la viruso
3.157. Korĵenkov A.: Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof (Nova)
3.074. Etsuo Miyoshi: Politikistoj de EU kaj Esperanto (Nova)
3.045. La lasta ARKONES (Nova)
3.044. Gorecka H., Korĵenkov A.: Nia diligenta kolegaro: La nomlisto
3.024. Martorell F.: Katastrofo ĉe Vinilkosmo
2.912. Wennergren B.: BET-59: La unua informilo (Nova)
Post ioma stagnado la listo ŝanĝiĝis. Kompare kun decembro 2024 en ĝi aperis kvar “novaj” tekstoj, kiuj forpuŝis el la listo jenajn artikolojn:
Wennergren B.: La nova eldono de PIV estas presita
Korĵenkov A.: Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2020
Kheirkhah R.: Staĝo en Tajvano: Malgraŭ la koronviruso
Fischer-Kotowski P.: Trevor Steele: La internacia lingvo estas parto de mia ideologio (Intervjuo)
“La Ondo de Esperanto” jam dum kvin jaroj aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata bitgazeto en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la novaĵretejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la gazeto.
“La Ondon” pretigas en Kaliningrado Halina Gorecka (eldonanto) kaj Aleksander Korĵenkov (redaktoro).
Malkiel la novaĵretejo, kiu estas libere kaj senpage legebla de ĉiu deziranto, la gazeton ricevas nur tiuj, kiuj abonas ĝin. Ekde la enkonduko de la bitversio en 2007 (tiam nur pdf, nun pdf kaj epub) la baza abontarifo (15 eŭroj) ne ŝanĝiĝas dum 18 jaroj.
Estas tri abonkategorioj:
1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj
Pri la pagomanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
Ĝis nun neniu esperantista asocio, instanco aŭ fondaĵo subtenis la solan ĉiutage renovigatan Esperantan novaĵretejon. Ĝia funkciado dependas nur de la helpemo de tiuj, kiuj abonas la ĉiusezonan gazeton “La Ondo de Esperanto”. Se vi ne abonas ĝin, sed deziras helpi la novaĵretejon, abonu ĝin aŭ abonigu via(j)n amiko(j)n por 2025.
Dankon pro via helpo!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/05/ondo-141/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post 4000 artikoloj en La Ondo de Esperanto appeared first on La Ondo de Esperanto.