• PMA

    Marina revenas

    Johansson, Sten. La nepo de Marina: Originala romano en Esperanto. – Novjorko: Mondial, 2023. – 199 p. Jen estas la tria romano de Sten Johansson pri Marina. La unuan fojon ni konatiĝis kun ŝi en 2013. En “Marina” Sten rakontis pri la infanaĝaj jaroj de Marina. Ŝiaj gepatroj estas esperantoparolantoj, kaj foje Marina akompanas ilin al kongresoj, sed la etoso tie nur tedas ŝin. Speciale la patro havas tre fortajn opiniojn, sed Marina ĉiam strebas formi siajn proprajn ideojn, eĉ en opozicio al la sintenoj de la gepatroj. Ŝia vivovojo neniel estas facila aŭ rekta. Rilatoj al viroj estas same malsimplaj, sed ŝi tamen havas dumvivajn fidelajn amikojn. Marina iam…

  • PMA

    La 81a IJK survoje al 150 partoprenantoj

    Restas iom pli ol du monatoj ĝis la 81a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO, kiu okazos de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2025 en Cisarua (Bogor), Indonezio. La 81a IJK estas la unua IJK kiu okazos en Indonezio, granda insularo en Sudorienta Azio konata pro ties kultura, ekologia, kaj lingva diverseco, kaj krome pro multaj lokoj proklamitaj kiel mondaj heredaĵoj de Unesko. La kongresa temo estas “Diverseco, solidareco kaj toleremo”, sub kiu okazos programeroj kiuj reliefigos la kuriozan kazon de diverseco en Sudorienta Azio kaj kion lerni de tiu diverseco. Dum IJK, tre specialan okazon kune prifestos kongresanoj: la 80an datrevenon de la Sendependiĝo de Indonezio el…

  • PMA

    Post Title

      NÓS NO PERCURSO Conflitos se avolumavam. Inimigos fractais. Nós no percurso criamos e desatamos nós.         — Segura as pontas!         Unimos algumas e assim criamos laços. Quem nos via assim mal sabia de nós, embaraços, emaranhados. Quem se unia a nós revia percursos, criava laços, unia traços, ressurgia no amor, retomava a confiança, dava linha a sonhos e nas asas do sentido recriava convivências. Nós no percurso reatávamos laços com os nós mesmos em cada um. Agora amigos fractais, adivinhávamos sinergias no novo navegar. Preciso. Mais preciso e mais vagar trazíamos ao viver. Navegar é preciso, tanta correria não!         E as paisagens nós mesmos criávamos na criação…

  • PMA

    NA ESTRADA – SUR ŜOSEO

      NA ESTRADA Poeta vasculha a mochila em busca de algo, um mistério talvez, revira tudo, chega a entornar os pertences sobre a mesa. Descobriu o inusitado: cada vez menos futilidades a jogar fora. Cogitou fazer o mesmo na mente inquieta e voraz por livros. Concordou com seus botões e decidiu. Probleminha surge e o congela: destreinado, não se lembrava como formatar o HD modelo antigo. Perguntaria ao neto. Quando se lembrasse da decisão… Botei minha alma na estrada, pó e pedra e chuva e sol. A alma seguia animada o corpo, pesado que só!   Casaco, chinelo e bota pouco espaço na mochila sem novidades na rota a alma…

  • PMA

    Dek interesaj faktoj pri Kaŭno

    1. En la jaro 1795a post la tria divido de Respubliko de du Popoloj (Pollando kaj Litovio), Aleksotas (nun kvartalo en Kaŭno), situanta en la maldekstra bordo de Nemano (lit.: Nemunas), ekapartenis al Pruslando, kaj la dekstraborda Kaŭno – al Ruslando. Tio daŭris 12 jarojn ĝis 1807, kiam la armeo de Napoleono venkis Pruslandon kaj starigis marionetan ŝtaton Varsovia princlando, kiun post la Viena Kongreso (1815) Pruslando cedis al Ruslando sub la nomo Pola Reĝlando. En Ruslando estis uzata la Julia kalendaro, kaj en Pola Reĝlando estis uzataj la Julia kaj Gregoria kristanaj kalendaroj, do ĉiu ponto inter la Ruslandaj gubernioj kaj la gubernioj de Pola Reglando ligis du malsamkalendarajn…

  • PMA

    Foi chegando, sonolenta

      PSV 05/2025 Foi chegando, sonolenta, por obra do azul de maio, e se sentou na varanda, e só me olhou de soslaio.   A roseira que ali mora, cheia de felicidade, sorriu pétalas vermelhas: “Amiga, irmã, que saudade!…”   Ela suspirou, discreta, enquanto dela saía, a se espalhar na varanda, seu perfume – era a Poesia…     Jen ŝi alvenis, malvigla, sub la allogo de majo, sidiĝis en la verando, en sinteno de malgajo.   Rozujo, tie loĝanta, ridetis kaj dolĉe  diris, per siaj ruĝaj petaloj: “Fratino, vin mi sopiris!…”   Ŝi suspiris tre diskrete kaj el ŝi eliris ia parfumo, kiu disflugis: estis ŝi — la Poezio…

  • PMA

    La 13a kongreso de kroataj esperantistoj

    De la 16a ĝis la 18a de majo 2025 kroataj esperantistoj renkontiĝis en Slavonski Brod por sia 13a kongreso. La organizanto kiel lastjare estis Dokumenta Esperanto-Centro. Sesdeko da kroataj kongresanoj veturis al Slavonski Brod. En la bela subtegmenta kongresejo Domo Brlić kun la kroatoj kongresis ankaŭ tri hungaroj kaj unu sloveno. La kongresanoj loĝis en la simpatia hostelo Mali Pariz, kie enkonduke al la kongresaj programoj okazis la jarkunveno de la Asembleo de Kroata Esperanto-Ligo. En la lasta kunsido de tiu ĉi mandato ĉeestis 17 asembleanoj, kiuj traktis siajn movadajn problemojn. En la fokuso de la kongreso en Slavonski Brod estis Vilim Buk, la presisto-esperantisto en kies presejo estis dum…

  • PMA

    Verko de malaperigita esperantisto ĉe Netflix

    La argentina esperantisto Héctor Oesterheld ekde la 1950-aj jaroj kreis la bildstrian rakonton El Eternauta pri civitana rezisto kontraŭ ekstertera invado. La komikso nun iĝis tutmonde furora televidserio. Oesterheld mem kaj preskaŭ lia tuta familio post la militista puĉo en 1976 estis kaptitaj de la polico kaj mortigitaj aŭ malaperigitaj. La asocio de gefiloj de malaperigitoj en Argentino aperigis version de la afiŝo de la televidserio kun fotoj de la familio Oesterheld. Originala foto de Kaloian Santos. Fine de aprilo aperis en la elsenda servo Netflix nova televida serio produktita en Argentino: La Eternaŭto (El Eternauta). Tiu ĉi sukcesa filmaro prezentas scenaron en kiu ekstertera invado manifestiĝas per la apero de…

  • PMA

    La demonstra versio de la printempa Ondo

    La 27an de majo 2025 estis enretigita por publika legado la demonstra versio (demoversio) de la marta (printempa, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de “La Ondo de Esperanto”. La 41-paĝa demoversio (pdf) enhavas plurajn tekstojn kaj tekstokomencojn el la riĉenhava 137-paĝa 323a numero de “La Ondo de Esperanto”, publikigita antaŭ preskaŭ du monatoj. La demoversio de la printempa “Ondo” estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-323demo.pdf. La demoversioj de pli fruaj “Ondoj” estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo. Tie estas elŝuteblaj ankaŭ kelkaj plenaj eldonoj (“pdf” kaj “epub”). “La Ondo de Esperanto” aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata elektronika almanako (bitgazeto), en kiu estas publikigataj la plej…

  • PMA

    La 11a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto

    La 11a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto kaj la 112a Japana Esperanto-Kongreso okazos la 20-22an de septembro 2025 en la Internacia Centro de Okayama (urbo Okayama, Japanio). La kongresa temo estas: “Ni disvastigu amikecon kunlabore per Esperanto” Ĉefaj programeroj (provizoraj) La 20an de septembro (sabato): Inaŭguro, Prelegoj, Fakaj kunsidoj La 21an de septembro (dimanĉo): Prelegoj, Fakaj kunsidoj, Japana Kongreso, Bankedo La 22an de septembro (lundo): Prelegoj, Fakaj kunsidoj, Fermo, Duontaga ekskurso La 23an de septembro (mardo) okazos postkongresa ekskurso (sperto de ceramiko Bizen-Yaki, ktp.) Aliĝu ĉe https://form.jotform.com/JEI_esperanto/aligxilo-por-aok11-kaj-jek112 Legu pli en la kongresa retejo https://www.jei.or.jp/eo/aok2025/ Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por…