-
Pli ol 200 aliĝintoj al BET-59
Je la 1a de aprilo al BET-59, kiu okazos la 5-13an de julio 2025 en Kaŭno, aliĝis 212 personoj el 26 landoj. La plej multaj aliĝintoj estas el Litovio – 64. Sekvas Pollando kun 30 aliĝintoj. Vidu la tutan laŭlandan aliĝtabelon: 64 Litovio 30 Pollando 16 Koreio 14 Latvio 13 Germanio 10 Francio 8 Ruslando 7 Italio 6 Belgio, Finnlando, Estonio, Ukrainio 3 Hungario, Nederlando, Pakistano, Svedio 2 Britio, Hispanio, Israelo, Svislando 1 Aŭstralio, Burundo, Kanado, Kongo DR, Luksemburgio, Ugando La aliĝado daŭras. Aliĝu ĉe http://forms.gle/LHYptXyHqoTDnWDp9 Povilas Jegorovas Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo. Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La…
-
Kastelo Greziljono invitas
La Kulturdomo de Esperanto – Kastelo Greziljono organizas Esperanto-programon en somero kaj dum la aliaj francaj lernejaj ferioj. Ĝi daŭras unu aŭ plurajn semajnojn. La programo normale enhavas Esperanto-kursojn en du, tri aŭ kvar niveloj kaj aliajn aktivaĵojn: prelegoj, kulturo kaj arto (teatro, kantado, pentrado, dancado, poezio, filmo), manatelieroj (libro-bindado, masaĝo, manlaboroj por infanoj), sporto (tabloteniso, flugpilko), ludoj (societa tabloludo, ŝako, glob-ludo Boule de fort, turismaj vojaĝoj (urbo Baugé kaj ĝia regiono, reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro) ktp. La franca esperantista kastelo Greziljono invitas al siaj kursoj en 2025: 2025-apr-18/27: PRINTEMPAS, intensivaj kursoj por ekzamenoj kun kvar famaj instruistoj: http://gresillon.org/p 2025-jun-30/jul-10: Maratona Esperanto-kurso kun tri instruistoj, ankaŭ por blinduloj, kun…
-
RAIA O NOVO – SPLENDAS IO NOVA
RAIA O NOVO Prece matinal do silente coração: Deus Pai-Mãe, permita-me repousar agora em seu fluxo divino: meu dia é todo seu para gerar o nascimento divino do novo fluxo a cada momento da aurora que em meu ser se anuncia. Que o novo dia nos traga o despertar da fraternidade em cada coração renascido nas cores e fragrância de cocriar sem esforço o novo criativo para o inaudito sopro da união e da infinita e justa abundância do renovar-se pessoal no coletivo para cada ser em cada nação! SPLENDAS IO NOVA Matena preĝo de l’ silenta koro: Di’ Patro–Patrin’, permesu min ripozi nun en via dia flukso:…
-
FESTO renaskiĝas!
FESTO estas internacia aranĝo organizata de JEFO, la Junulara Esperantista Franca Organizo. Konata pro sia muzika programo kaj festivala etoso, ĝi okazis ĉiusomere ĝis 2014. Nun estas tempo renovigi tiun tradicion! La venonta FESTO okazos en Moissac, Okcitanio, sud-okcidente de Francio, de la 17a ĝis la 24a de aŭgusto 2025. Kelkaj homoj diros ke FESTO signifas Franca Esperanto-Semajno Terure Organizita, sed ĝi vere havas la signifon kiun vi volas doni al ĝi! Lernu pli pri nia FESTejo kaj nia programo ĉe https://festo.esperanto-jeunes.org, kaj tuj aliĝu ĉe https://form.jotform.com/243312445023343. Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto. Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton: La Ondo de Esperanto…
-
ALVORECER – VEKIĜO
ALVORECER Inovar-se agora urge, sintonia só com a Fonte. No coração o Um surge ‘té que no mundo desponte. Surge Energia sem medo vem seja lá de onde for. Nessa energia, um segredo: Sem Nome se chama Amor ******** VEKIĜO Rekreiĝi urĝe en nun’ agordiĝe nur al Fonto. Koro loĝanta en Un’ ĝis venu nin nova mondo. Jen Energio sen timo venas nin kvazaŭ flam’. En ĝi, kaŝiĝas sublimo, Sen Nomo nomiĝas Am’.
-
Nova trijara postenperiodo por la Akademio
Ĉiun trian jaron, la Akademio de Esperanto renovigas siajn membraron, estraron kaj direktoraron. 2025 estas tia tria jaro: en februaro estis elektitaj triono el la akademianoj por naŭjara postenperiodo, kaj en marto – la nova konsisto de la Akademio (re)elektis sian estraron kaj direktoraron. Gvidis la balotan procezon la vicprezidanto Bertilo Wennergren kaj la prezidanto Probal Dasgupta, kiuj ne estis mem kandidatoj. Unue, de la 10a ĝis la 20a de februaro, ni elektis 17 akademianojn: 15 por renovigi la trionon de la Akademio, kies postenperiodo finiĝis en 2025, kaj 2 por anstataŭigi ĝis 2028 Erich-Dieter Krause (forpasinta la 18an de oktobro 2023) kaj Boris Kolker, demisiinta pro aĝo. Eksiĝis ses…
-
La buĝeto de TEJO: ĉu vere tutmonda?
Kial UEA neatendite kontribuos al la kosto de dungitoj de TEJO per la rekorda sumo de 22 000 eŭroj, sed donos nur 2 000 eŭrojn al la kampanjo ”Partoprenu IJK”? Tion demandas en sia vidpunkta artikolo Patricio Agustín Iglesias, la antaŭa kasisto de TEJO. Patricio Agustín Iglesias havas demandojn pri la buĝeto de TEJO. La buĝeto estas kerna dokumento por ajna organizo. Dum per prelegoj, aktoj kaj jarraportoj oni havas sufiĉe da libereco por deklami ĉies gravecon kaj laŭdi ĉian agadon, buĝetoj estas konkretaj, lakonaj, seneŭfemismaj sintezoj de la prioritatoj de la gvidantaro. Analizante ilin oni povas kompreni al kiuj celoj oni pretas dediĉi la plej grandajn materiajn rimedojn. Sensurprize…
-
Profesia uzo de Esperanto disvendiĝis amase
En 1992 Petro Chrdle neatendite por si mem fondis eldonejon. En tri jardekoj li eldonis 265 librojn, el kiuj proksimume cent en Esperanto. Pere de lia eldonejo aperis ankaŭ la plej freŝaj versioj de la Biblio kaj la biblieca Plena Ilustrita Vortaro – kaj lia propra libro pri profesia uzo de Esperanto, neatendite furora. Ĵus aperis la lasta el liaj esperantlingvaj eldonaĵoj en Ĉeĥio. Tamen la eldonado ne ĉesos, sed translokiĝos Ameriken. Petro Chrdle kun la unua kaj lasta esperantlingvaj libroj de la eldonejo KAVA-PECH. Libera Folio: Donu kelkajn bazajn faktojn pri via eldonejo: kiam ĝi estis fondita, kiuj estis la plej gravaj verkoj en Esperanto, kiujn ĝi eldonis, kaj…
-
900 aliĝintoj al la kongreso en Brno
Je la 1a de aprilo 2025 jam 900 personoj el 61 landoj aliĝis al la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025 en Brno, Ĉeĥio. Dum marto aliĝis 122 personoj. Ĉi tiu nombro estas je 21 personoj pli granda ol tiu de la 108a UK en Torino, kiu okazis somere 2023; tiam je la 1a de aprilo la aliĝstatistiko montris 879 aliĝintojn el 55 landoj. Probable, ankaŭ al Brno ĉi-somere venos pli ol mil esperantistoj. Plej multaj jamaj kongresanoj estas el Germanio – 102 personoj. Vidu la liston de la landoj kun pli ol 25 aliĝintoj: 102 Germanio 94…
-
Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2025
Jubileas en aprilo Sten Johansson (75 jaroj), Peter Zilvar (75) kaj Jacques Le Puil (85). Ni gratulas kaj bondeziras! 1. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Sten Johansson (Júhanson, 1950-1966- ), sveda urbadministreja oficisto, verkisto kaj esperantisto; redaktoro de la junulara revueto “Kvinpinto” (1969-71), plurfoja premiito en la Belartaj Konkursoj de UEA, kreinto de la literatura retejo OLE (http://literaturo.esperanto.net); aŭtoro de 29 libroj en Esperanto kaj de kvar en la sveda lingvo; tradukinto de 21 libroj el la sveda en Esperanton kaj de novelaro (24 verkoj) el Esperanto en la svedan; laŭreato de la Diplomo de UEA pri Elstara Arta Agado (2014), laŭreato de la premio de la fondaĵo Grabowski (2018), laŭreato…