PMA

Nijolė Žambaitė: Mitoj pri diplomatio kaj diplomatoj

“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis tridek tri prezentoj. La tridek-kvara estas Nijolė Žambaitė, Litovia ekonomikistino kaj diplomatino.

Nijolė Žambaitė studis ekonomian kibernetikon en la Vilna Universitato kaj magistriĝis en 1977. Ŝi laboris en la Instituto pri Ekonomiko de la Litova Akademio de Sciencoj kaj doktoriĝis pri aplika matematiko. Samtempe ŝi instruis en Vilna Universitato.

Ekde 1987 en Litovio komenciĝis movado por retiriĝi el Sovetunio, kaj dum 1988-1993 ŝi aktive partoprenis en tiu agado en la Litova Akademio de Sciencoj kaj en la komitato de ekonomika reformo en la Litova Parlamento. En 1989 ŝi kunaŭtoris la unuan merkatekonomian lernolibron en Litovio kaj en 1990 kunfondis Instituton de libera merkato, kiu daŭre aktivas hodiaŭ. Dum 1993–94 ši laboris kiel ekonomia konsilisto ĉe la reprezentejo de Internacia Mona Fonduso en Litovio.

Žambaitė komencis sian diplomatan karieron fine de 1994 en Londono ĉe la Ambasado de Litovio en Britio kaj Nord-Irlando, kiel ekonomia konsilisto, kaj poste kiel aferŝarĝito ĉe la sama ambasado. De 1999 ĝis 2003 ŝi estis ministro-konsilisto pri ekonomiaj rilatoj ĉe la Litovia ambasado en Usono, respondeca, interalie, pri intertraktadoj kun Usono pri membreco en la Monda Komerca Organizo.

En 2004-05 Žambaitė servis kiel konsilisto de la prezidento de Litovio V. Adamkus, kaj poste kiel direktoro de departemento pri ekonomia sekurecpolitiko ĉe la ministerio de eksteraj aferoj. Ekde 2006 ŝi estis ambasadoro de Litovio en Belgio, kaj ekde 2007 en Luksemburgio.

Ŝi lernis Esperanton kiel 14-jara lernantino en kurso gvidata de la eminenta litova esperantisto V. Šilas. Jam dum siaj lernejaj jaroj ŝi estis en la estraro de la Vilna junulara Esperanto-klubo “Juneco”. Kiel studentino, kaj poste dum sia scienca esplorado, ŝi partoprenis en multaj Esperanto-aranĝoj, tendaroj kaj renkontiĝoj. Nun d-rino Nijolė Žambaitė estas prezidanto de Vilna Esperanto-Societo.

En BET-59 ŝi prelegos ne tre serioze pri serioza profesio: “Mitoj pri diplomatio kaj diplomatoj”.

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/04/bet-190/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Nijolė Žambaitė: Mitoj pri diplomatio kaj diplomatoj appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta