Retoso 2025
Retoso estas la reta evento de TEJO organizita de junuloj kaj por junuloj, kiu okazos inter la 9a kaj la 12a de majo 2025. Ĝi donos al la homoj la eblon amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun (novaj) amikoj en Esperantujo per la interreto.
Se vi ŝatas amuziĝi, ludi kvizojn, partopreni en prelegoj aŭ diskutrondoj, aŭ koncertumi: Retoso bonvenigas vin! La evento enhavos la plej malaĉan programon, tre diversan kaj plenan je koncertoj, atelieroj, prelegoj kaj interagaj programeroj.
Retoso estos vere tutmonda evento kaj partoprenebla por homoj ie ajn en la mondo. Ĝi havos programerojn en tempoj taŭgaj por homoj en Azio, Ameriko, Afriko, Oceanio kaj Eŭropo.
Partopreno en Retoso estas tute senkosta por ĉiuj! Klaku ĉi tie por aliĝi.
Se vi uzas Telegramon, vi povas jam antaŭĝoji nian grupon ĉi tie.
Sendu viajn demandojn al retoso.tejo@gmail.com aŭ al la telegramgrupo.
Fonto: https://retoso2025.tejo.org/
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Retoso 2025 appeared first on La Ondo de Esperanto.