Kontribuu al la Kleriga Lundo en Brno
En la 110a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Brno, Ĉeĥio, denove okazos la populara programo Kleriga Lundo, la 28an de julio 2025. La Kleriga Lundo celas ne nur informi al kongresanoj pri diversaj temoj, sed ankaŭ doni al ili okazon praktiki kaj vivsperti pri traktataj temoj. Pro tio la programo kutime ligiĝas al interagaj sesioj kaj al metiejoj. La diversajn aktivecojn, kiuj konsistigas la Klerigan Lundon, povas gvidi ĉiuj homoj el la Esperanto-komunumo pretaj dividi spertojn kaj sciojn, tiel ke speciala celo de tiu programero ankaŭ estas krei ligon inter esperantistoj per sciodivido kaj kunvivado. Se vi interesiĝas kaj volas ion proponi, plenigu la formularon “Proponu programeron”, ankaŭ troveblan en la retejo de la UK (https://uk.esperanto.net) ĝis la 30a de aprilo 2025.
Por impresiĝi de la temoj kaj nivelo de la Kleriga Lundo eblas kontroli ĝiajn antaŭajn programojn:
- dum la UK 2024 en Aruŝo, en la programtabelo (kontrolu lundon) kaj en la Kongresa kuriero “La Voĉo de Kilimanĝaro” n-ro 2;
- dum la UK 2023 en Torino, en la programtabelo (kontrolu lundon);
- dum la UK 2022 en Montrealo, en la programtabelo aŭ en la Kongresa Libro.
Por aliĝi al la 110a UK uzu la retan aliĝilon: https://uk.esperanto.net. Jam aliĝis preskaŭ 1000 homoj de 61 landoj!
Ni rekomendas al la kongresaliĝintoj aliĝi al la grupo de UK en Telegramo: https://uk.telegramo.org/.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №122.
Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
“La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Kontribuu al la Kleriga Lundo en Brno appeared first on La Ondo de Esperanto.