PMA

BET-59: Konatiĝu kun Kristin Tytgat

Tytgat“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis tridek unu prezentoj. La tridek-dua prezentato estas Kristin Tytgat – Esperanto-aktivulino el Belgio.
Ĉi-sibe legu pli pri ŝi kaj pri ŝia kontribuo al la programo de BET-59.

Kristin Tytgat naskiĝis la 22an de septembro 1955 en Ekeren, Belgio. Ŝi estas la pli aĝa fratino de Ite Tytgat kaj ankaŭ loĝas en Antverpeno. Kristin naskiĝis en Esperanta familio kaj estas aktiva esperantisto dum 50 jaroj. De 2018 ĝis 2024 ŝi estis la prezidanto de Belga Esperanto-Federacio.

Kristin studis lingvojn kaj ilian kulturon. Dum la profesia vivo ŝi instruis al tradukistoj kaj interpretistoj en la Libera Universitato de Bruselo.

Parte pro tiu laboro parte pro la kontaktoj en Esperantujo ŝi spertiĝis pri interkulturaj rilatoj. Ankaŭ la multjara organizo de universitataj programoj pri interŝanĝoj de studentoj kaj docentoj inter Okcidenta kaj Orienta Eŭropo donis al ŝi multe da valoraj spertoj de interkultura komunikado.

En Esperantujo ŝi ofte gvidas seminariojn pri tiu temo. En la 109a Universala Kongreso en Aruŝo ŝi pasintjare organizis seminarion kun prelego kaj ekzercoj pri interkultura komunikado kunlabore kun la prezidanto de UEA, Duncan Charters.

En BET-59 Kristin Tytgat intencas prelegi pri diversaj aspektoj de interkultura komunikado. Esperantistoj havas komunan lingvon sed ne komunan referenckadron de normoj kaj valoroj por bone kaj klare komunikiĝi. En la prelego ŝi precizigos tiun elirpunkton kaj serĉos kune kun la partoprenantoj vojon por sukcese kaj efike komunikiĝi lingve kaj nelingve. Tio ebligos bone kompreni kaj respekti unu la alian. Dum la diskutado la partoprenantoj estas petataj aktive partopreni kaj kontribui surbaze de siaj vivspertoj.

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/04/bet-188/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post BET-59: Konatiĝu kun Kristin Tytgat appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta