PMA

La printempa Ondo aperis

printempaAntaŭ dek tagoj aperis la marta (printempa laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de la ĉiusezona gazeto “La Ondo de Esperanto”, 2025, №1 (323). Sur ĝiaj 137 paĝoj (legeblaj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”) estas pli ol 60 tekstoj, garnitaj de multaj ilustraĵoj.

En la 32-paĝa primovada sekcio Eventoj estas publikigitaj tri dekoj da artikol(et)oj pri esperantista aktivado dum la tri unuaj monatoj de la 2025a jaro, interalie, pri du novjarfestaj renkontiĝoj en Germanio (NR kaj Luminesk’) kaj unu (JES) en Belgio, pri la 6a Speciala Ekskurso en Nepalo kaj pri la dua Esperanto-Seminario en Malagasio, pri multaj aliaj renkontiĝoj kaj agadoj esperantistaj en pluraj landoj, inkluzive de Ukrainio, en kiu la movado plu vivas malgraŭ la malfacilaj cirkonstancoj.
Enestas ankaŭ informoj pri okazontaj kongresoj kaj renkontiĝoj, precipe pri la 110a UK en Brno kaj pri la 59a BET en Kaŭno.
La sekcio “Eventoj” verŝajne estus 40-paĝa, se ok artikol(et)oj ne aperus, kiel unu-du-frazaj informoj en la renaskita unupaĝa rubriko “Koncize” kun referencoj al la retadresoj de la plenaj tekstoj.
Bedaŭrinde, preskaŭ neniam en “La Ondo” mankas la nekrologa rubriko. Ĉi-foje ni funebras okaze de la forpasoj de Renato Corsetti (1941-2025) kaj Viktor Kulakov (1958-2025).

En la marta sekcio Tribuno oni povas, interalie, legi pri la Internacia Tago de la Gepatra/ Denaska Lingvo kaj pri la Esperanto-instruado ĉe la Baiyangshu-strata lernejo en la urbo Taiyuan, kie la lernantoj ne nur lernas la lingvon, sed ankaŭ malkovras la mondon per la helpo de Esperanto.
Post kelkjara paŭzo reaperas la rubriko “Urboj de Ruslando”, en kiu, kiel la dek-dua urbo ĉi-rubrika, estas prezentata Ĉeboksari, la ĉefurbo de Ĉuvaŝio, pri kiu artikolas la konata Ĉuvaŝia Esperanto-aktivulo Aleksandr Blinov.

En la sekcio Arkivo, krom la kutima listo de Esperantaj jubileoj kaj memordatoj por la venonta monato (aprilo), kiun dum pluraj jaroj ĉiumonate kompilas Aleksander Korĵenkov, estas publikigita artikolo de Irina Gonĉarova pri la 30-jariĝo de la asocio MASI – la plej aktiva el la daŭre funkciantaj Esperanto-kolektivoj en Ruslando.

En la malofta sekcio Lingvo estas du artikoloj de la sekretario de la Akademio de Esperanto François Lo Jacomo: pri la interreta konferenco de la Akademio kaj pri la lastatempaj elektoj de novaj akademianoj; sed pli grava estas la Akademia studo “Pri la stataj adjektivoj derivitaj de statŝanĝaj verboj kaj pri la signifokategorio de korupt/”.

Kiel ĉiam, la plej ampleksa sekcio estas Kulturo. Ĉi-foje ĝi estas 71-paĝa, okupanta pli ol duonon de la unua ĉi-jara “Ondo”. En nia literatura projekto “Rusa Novelaro 2” aperis la dek-tria parto: tri rakontoj de Andrej Platonov, tradukitaj de Vladimir Jurganov, Ludmila Novikova kaj Aleksander Korĵenkov, kiu ankaŭ verkis la enkondukan artikolon kaj notojn. Per siaj originalaj noveloj al la printempa “Ondo” kontribuis Paulo Sérgio Viana kaj Julian Modest. Same kiel rusa prozo en ĉiu eldono de “La Ondo” estas hispana poezio danke al Miguel Fernández, kiu plukis kaj tradukis plurajn poemojn de Alberto García-Teresa.
Du tradiciaj ĉiujaraj revuoj: Wolfgang Kirschstein daŭrigis sian prezentadon de laŭreatoj de la filmpremio Oskaro 2025, kaj Aleksander Korĵenkov resumis la statistikon de la pasintjara Esperanta libroproduktado. Tamen lia analizo, bazita sur la rubriko “Laste aperis” de la revuo “Esperanto” ne enhavas informojn pri la dek libroj eldonitaj de EAB kaj prezentitaj ĉi-Onde de Tim Owen, kies foto ornamas la kovropaĝon de nia laŭvice 323a eldono.
Tri libroj estas recenzitaj: “La nepo de Marina” de Sten Johansson (recenzis Wolfgang Kirschstein); “Beletra rikolto 2024” (rec. Sten Johansson); “Versaĵoj en prozo. II” de Ivan Turgenev, tradukita de Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov kaj Ludmila Novikova (rec. Carlo Minnaja). Paŭlo Moĵajevo recenzis la novan diskon de Jonny M. “Jonny M. – Petolas”. Kelkaj pliaj artikoletoj kompletigas la kultursekcion.

Al la printempa sekcio Mozaiko kontribuis Stanislav Belov per paĝo da ŝercoj pri kino, kaj István Ertl per “Spritaj splitoj kaj preskeraroj”.

Resume, “La Ondo de Esperanto” komencis la novan jaron per ampleksa, bunta, riĉe ilustrita kaj leginda gazeto, en kiu ĉiu povas trovi ion interesan kaj/aŭ utilan.

“La Ondo de Esperanto” aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata almanako en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el nia retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj kaj tradukitaj speciale por la almanako, kiu konservis la gloran nomon “La Ondo de Esperanto”. Ankaŭ en 2025 la redakcio pretigos kvar ĉ. 120-paĝajn almanakojn kaj literaturan suplementon.
La novaĵretejo estas libere legebla de ĉiu deziranto, sed la almanakon ricevas nur tiuj, kiuj abonis ĝin.

La baza abontarifo ne ŝanĝiĝas ekde 2017.
Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Dum la abonjaro 2024 danke al la Amikaj donacoj 29 personoj ricevis senpagan abonon al nia gazeto. La nomoj de ĉiuj amikoj kaj patronoj aperas en la rubriko “Donacoj” de nia novaĵretejo. Pagante vian kotizon, pensu pri tiuj, kiuj mem ne povas pagi, kaj donacu Amikan kotizon.

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla por 2025 ĉe niaj landaj perantoj (preferinda maniero), ĉe nia UEA-konto kaj – tio estas bona novaĵoj – per la internacia pagosistemo PayPal. Pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

La sekva (somera) eldono de “La Ondo de Esperanto” (2025, №324) aperos fine de junio aŭ komence de julio.

Enhavtabelo de la marta “Ondo” (2025, №323)

1 Kovropaĝa foto de Tim Owen
2 Bazaj informoj pri “La Ondo de Esperanto”
3 En ĉi tiu numero

5 Redakcie
5 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Dankon pro la donacoj!
5 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. “La Ondo” denove abonebla per PayPal

6 Eventoj
7 Delfeno kaj Lupo. La unua JES en Belgio
9 Andreas Diemel. Universitateca Luminesk’
10 Lu Wunsch-Rolshoven, Betti Maul. Novjara renkontiĝo en Wiesbaden
11 Bharat K. Ghimire. La 6a Speciala Ekskurso en Nepalo
13 Ulrich Matthias. Esperanto prosperas en Malagasio
15 La historio kaj la estonteco renkontiĝis en Montevideo
16 Jorgos. La 32a kant-staĝo de la Tut-Pirenea Esperanto-Koruso
17 Irina Gonĉarova. Esperanto en infana tendaro de “Lingvo por Sukceso”
18 Gao Shuyuan, Xie Ruifeng. Kurso de Esperanto en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato
19 Eŭheno Kovtonjuk. Malgraŭ la milito: Esperanto en Ukrainio
21 Esperantistino premiita de la prezidento de Burundo
22 Gražina Opulskienė. Jubileo de Povilas Jegorovas
24 La Estraro de ILEI kaj la familio La Torre. Premio La Torre 2024
25 Stela Besenyei-Merger, laŭreato de la Premio Maertens
27 UEA: kandidatiĝu por elektoj en 2025
27 Kvin komitatanoj B elektitaj sen baloto por 2025-28
28 Povilas Jegorovas. Senpaga publika trafiko kaj aliaj novaĵoj pri BET-59
29 Aleksander Korĵenkov. BET-59: Al la programo kontribuos
29 Lingvotesta sesio por ses niveloj dum BET-59
30 Povilas Jegorovas. Pli ol 200 aliĝintoj al BET-59
30 Aleksander Korĵenkov. Naŭcent aliĝintoj al la kongreso en Brno
31 Usonanoj baldaŭ invados Kanadon
33 FESTO renaskiĝas
33 Fervojistoj kongresos printempe en Slovakio
34 Irina Gonĉarova. APERo celebros la 30-jariĝon de MASI
34 Kastelo Greziljono invitas
35 Interasocia kongreso de Esperanto okazos en Nanto
36 Koncize (8 novaĵoj)
37 Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Ni funebras kaj kondolencas

38 Tribuno
39 Mesaĝo de UEA al UN okaze de la Tago de Holokaŭsta Memoro
39 Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo 2025
40 Alessio Giordano. Internacia Tago de la Denaska Lingvo 2025
41 Jado (Wei Yubin). Kion Esperanto donas al infanoj?
43 Urboj de Ruslando
43 Aleksandr Blinov. Ĉeboksari, la ĉefurbo de Ĉuvaŝio

46 Arkivo
47 Aleksander Korĵenkov. Jubileoj kaj memordatoj en aprilo 2025
50 Irina Gonĉarova. MASI – 30-jara

51 Lingvo
52 François Lo Jacomo. Konferenco de la Akademio de Esperanto
53 François Lo Jacomo. Nova trijara postenperiodo por la Akademio
55 Pri la stataj adjektivoj derivitaj de statŝanĝaj verboj kaj pri la signifokategorio de korupt/
61 Prezidantoj de la Lingvaj Institucioj

62 Kulturo
63 Aleksander Korĵenkov. La belega kaj furioza mondo de Andrej Plaronov
64 Andrej Platonov. La ekdubinta Makaro. La tria filo. La bovino (Tradukis el la rusa Vladimir Jurganov, Aleksander Korĵenkov, Ludmila Novikova)
92 Paulo Sérgio Viana. Ema
95 Julian Modest. Vendejo de ridetoj
97 Miguel Fernández. Nuntempa hispana engaĝiĝinta poezio: Alberto García-Teresa
100 Poemoj de Alberto García-Teresa
104 Aleksander Korĵenkov. Nur 88 libroj. Sen bitlibroj kaj EAB
108 Tim Owen. 2024 en libroj por EAB
110 Wolfgang Kirschstein. Oskaro 2025
119 Wolfgang Kirschstein. Marina revenas (Recenzo: Sten Johansson. La nepo de
Marina)
121 Sten Johansson. Rikolta malkresko (Recenzo: Beletra rikolto 2024)
123 Carlo Minnaja. Ĉarma, altvalora kolekto (Recenzo: Ivan Turgenev. Versaĵoj en prozo)
125 Paŭlo Moĵajevo. Tre petola, amuza kaj pozitiva albumo (Recenzo: Jonny M.
Jonny M. – Petolas)
127 Halina Gorecka. Beletra Almanako, 2024, №51
128 Aleksander Korĵenkov. Unesko-Kuriero pri sklaveco
128 Aleksander Korĵenkov. La lasta Unesko-Kuriero en 2024
129 Literatura Foiro. 2025, №333
131 Literatura Foiro. 2025, №334

132 Mozaiko
133 Stanislav Belov. La sepa arto
134 István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj
135 Perantoj de “La Ondo de Esperanto”
136 Reklamo

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
“La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2025/04/ondo-140/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
”La Ondo de Esperanto” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La printempa Ondo aperis appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta