PMA

Kunlaboru en scienca esploro pri sintenoj al lingva justeco en la monda junularo!

scienca esploro

Ĉu vi interesiĝas pri lingva justeco kaj volas kontribui al internacia esplorado pri la opinioj kaj sintenoj de junuloj el diversaj landoj? TEJO kaj Civiencia invitas vin aliĝi al esplorteamo por nova projekto pri sintenoj al lingva justeco en la junularo!

Ĉefa celo:
Esplori la sintenojn de junuloj rilate al lingva justeco, por ompreni:

  1. Kiom konscia estas la junularo pri la nuna stato de lingva (mal)justeco;
  2. Kiel ili interpretas la nunan mondan situacion;
  3. Kiaj estas iliaj antaŭvidoj por la proksima estonteco;
  4. Kion ili ŝatus, ke okazu;
  5. Kian rolon povus ludi Esperanto en realisma kaj/aŭ dezirata estonteco;
  6. Kiom ili pretus persone engaĝiĝi.

Metodo: Neĉeesta internacia enketo.

Ni serĉas teamanojn el diversaj landoj, kiuj volas:

Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org/kunlaboru

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Kunlaboru en scienca esploro pri sintenoj al lingva justeco en la monda junularo! appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta