PMA

Paweł Fischer-Kotowski redaktos la ĉiutagan gazeton de BET-59

Fischer-Kotowski“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dudek naŭ prezentoj. La trideka prezentato estas Paweł Fischer-Kotowski, pola esperantisto loĝanta en Nederlando.

Paweł Fischer-Kotowski naskiĝis en 1990, esperantistiĝis en 2005. Ekde 2010 li aktivas en la internacia Esperanto-movado, interalie kiel komitatano de UEA kaj ĝenerala sekretario de TEJO. En 2015 volontulis plentempe en la Centra Oficejo de UEA.

En la jaroj 2009-13 Paweł studis interlingvistikon en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Redaktis la Jarlibron de UEA en 2016 kaj 2018, ekde 2018 ĝis nun estas vicredaktoro de “La Ondo de Esperanto”, en la jaroj 2021–22 redaktis la soci-kulturan revuon “Kontakto”.

Ekde 2019 Paweł Fischer-Kotowski instruas Esperanton, precipe en la reto (ekzemple en Ekparolu! de edukado.net kaj en la kursaro de Londona Esperanto-Klubo) kaj dum Esperanto-aranĝoj (en Grésillon, studsemajnfinoj en Nederlando kaj Belgio, kongresoj k. a.). Helpas en la organizado de la KER-ekzamenoj, ankaŭ kiel ekzamenanto.

Profesie bibliotekisto kaj bibliografo, en la jaroj 2018–20 li laboris en la Nacia Biblioteko de Pollando. Ekde 2022 vivas en Nederlando, kie li laboras en la Reĝa Biblioteko en Hago. Ekde 2024 redaktas la nederlandan Esperanto-revuon “Fenikso”.

Dum BET-59 Paweł Fischer-Kotowski redaktos la ĉiutagan kongresan gazeton.

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/04/bet-186/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Paweł Fischer-Kotowski redaktos la ĉiutagan gazeton de BET-59 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta