Nova trijara postenperiodo por la Akademio
Ĉiun trian jaron, la Akademio de Esperanto renovigas siajn membraron, estraron kaj direktoraron. 2025 estas tia tria jaro: en februaro estis elektitaj triono el la akademianoj por naŭjara postenperiodo, kaj en marto – la nova konsisto de la Akademio (re)elektis sian estraron kaj direktoraron. Gvidis la balotan procezon la vicprezidanto Bertilo Wennergren kaj la prezidanto Probal Dasgupta, kiuj ne estis mem kandidatoj.
Unue, de la 10a ĝis la 20a de februaro, ni elektis 17 akademianojn: 15 por renovigi la trionon de la Akademio, kies postenperiodo finiĝis en 2025, kaj 2 por anstataŭigi ĝis 2028 Erich-Dieter Krause (forpasinta la 18an de oktobro 2023) kaj Boris Kolker, demisiinta pro aĝo. Eksiĝis ses akademianoj: Tatiana Auderskaja, Jouko Lindstedt, Vilhelmo Lutermano, Georgi Mihalkov (Julian Modest), Barbara Pietrzak kaj Nikolao Gudskov, krom Renato Corsetti, longtempa sekretario de la Akademio, kiu forpasis la 1an de februaro 2025. Sed estis 28 kandidatoj: malfacila estis la elekto. Voĉdonis 38 el la 42 restantaj akademianoj (90%), ĉiu rajtis elekti maksimume 17 el la 28 kandidatoj kaj ili elektis averaĝe 16,3 kandidatojn. 18 kandidatoj atingis la absolutan plimulton, el kiuj konforme al nia statuto 17 estis elektitaj. Ni do bonvenigis 9 novajn akademianojn: Eckhard Bick, Cho Sung Ho, Birke Dockhorn, Gong Xiaofeng (Arko), Abel Montagut, Jorge Rafael (Rafa) Nogueras, Jukka Pietiläinen, Maria Rosaria (Sara) Spanò kaj José Antonio Vergara.
Kompleta listo de la nunaj akademianoj troviĝas en la retejo de la Akademio: https://www.akademio-de-esperanto.org/.
Rapide poste kolektiĝis la kandidatiĝoj al la Estraro kaj Direktoraro de la Akademio, kaj la (re)elekto de tiuj gvidorganoj finiĝis la 25an de marto vespere. Ne ŝanĝiĝis la estraro: Prezidanto: Probal Dasgupta, Vic-prezidantoj: Bertilo Wennergren kaj Brian Moon, Sekretario: François Lo Jacomo. Kelkaj sekcioj konservis siajn Direktorojn: Ĝenerala vortaro: Jesper Jacobsen, Lingva Konsultejo: Kirilo Brosch, Interkonsilejo: Alexander Shlafer, Prononco: Probal Dasgupta kaj Faka Lingvo: Orlando Raola. Sed novaj direktoroj estis elektitaj por la sekcioj pri: Gramatiko: Alexander Shlafer, Literaturo: Edmund Grimley Evans, Kontrolado de lerniloj: Birke Dockhorn, kaj por la komisionoj pri: Historio de la Akademio: Jorge Rafael Nogueras, Komunikado: Tim Owen.
Ses minutojn post sia reelektiĝo Jesper Jacobsen lanĉis la pluan agadon de sia sekcio pri Ĝenerala vortaro, kiu prilaboras ampleksan 11an Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro kaj jam atingis preskaŭ duonon el la radikoj konsiderataj por oficialigo, laŭ alfabeta ordo. Poste rapide sekvis aliaj sekcioj kaj la novaj akademianoj nun elektas la sekciojn kaj komisionojn en kiujn ili membriĝos tiel, ke post kelkaj tagoj ni reatingos nian normalan laborritmon. Fakte granda laboro atendas nin: nova lernolibro petis kontroladon fare de la koncerna sekcio, ni ne traktis la demandon pri korespondantoj, kies postenperiodo principe jam finiĝis, ni daŭrigu la “Leteron de la Akademio” kaj la partoprenon en Universalaj Kongresoj kaj Virtualaj Kongresoj, kun eventuale pliaj retaj kunsidoj kaj plibonigo de nia komunikado danke al nova Komisiono pri Komunikado, ni ankaŭ preparu kvinan Konferencon de la Akademio decembre. Kaj ni ne forgesu la Laŭron de la Akademio, kiu ne estis aljuĝita en 2024 pro manko de novaj kandidataj verkoj, kiuj devus atingi la ĵurion ĝis la 30a de junio: ĉi-jare, la renovigata ĵurio atendas tiajn librojn “arte signifajn, lingve perfektajn kaj evidente kontribuantajn al evoluigo de esperantlingva kulturo” ĝis la 30a de junio 2025 (laŭ la nuna regularo). Bonvolu sendi prefere en elektronika formo al: lauro@akademio-de-esperanto.org.
François Lo Jacomo
Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №1 (323).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/04/akademio-27/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Nova trijara postenperiodo por la Akademio appeared first on La Ondo de Esperanto.
