
La buĝeto de TEJO: ĉu vere tutmonda?
Kial UEA neatendite kontribuos al la kosto de dungitoj de TEJO per la rekorda sumo de 22 000 eŭroj, sed donos nur 2 000 eŭrojn al la kampanjo ”Partoprenu IJK”? Tion demandas en sia vidpunkta artikolo Patricio Agustín Iglesias, la antaŭa kasisto de TEJO.

La buĝeto estas kerna dokumento por ajna organizo. Dum per prelegoj, aktoj kaj jarraportoj oni havas sufiĉe da libereco por deklami ĉies gravecon kaj laŭdi ĉian agadon, buĝetoj estas konkretaj, lakonaj, seneŭfemismaj sintezoj de la prioritatoj de la gvidantaro. Analizante ilin oni povas kompreni al kiuj celoj oni pretas dediĉi la plej grandajn materiajn rimedojn. Sensurprize oni uzas en kelkaj lingvoj por ĝi la idiomaĵon ”patrina leĝo”, ĉar ĝi estas la baza normo sur kiu staras la ĉiutaga agado.
Do kompari buĝetojn de malsimilaj jaroj povas esti maniero por konfirmi kiujn fakojn, agadojn aŭ regionojn gajnas aŭ perdas gravecon tra la tempo. Ni tion faros por Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kiu, malgraŭ sia nomo, estas kritikata kiel tro fokusita sur Okcidenta Eŭropo. Fakte ĉi tiu jaro estas por ĉiuj taksata kiel speciala pro la okazigo de la unua IJK ekster Eŭropo ekde 2017, io kio devus esti ordinara por vere tutmonda asocio.
Buĝeteroj kiuj rilatas al universala agado suferis gravajn fortranĉojn. Merkatiko, Fonduso Trampolino kaj Kontinenta Agado, al kiuj pasintjare oni aljuĝis 3 700 eŭrojn, estis kunigitaj ene de ”rezerva fonduso” de 2 000 eŭroj. Retaj eventoj pasis de 1 050 al 250 eŭroj. Tiuj de la paroliga Junaj Amikoj kaj la ikona Pasporta Servo estis rekte nuligitaj. Partoprenu IJK estis leĝere malpliigita, de 6 175 al 6 000 eŭroj.
Tio klare signifus malpli da transkontinentaj stipendiatoj, ĉar ofte malpli kostas vojaĝigi afrikanon aŭ amerikanon al Eŭropo ol al Sudorienta Azio. Dume aktivula trejnado, kiu ekde 2017 neniam okazigis fizikan eventon ekster Eŭropo, pasis el 1 000 al 2 000 eŭroj ĉijare.
Tamen la plej atentokapta punkto temas pri tute nova linio nomata ”Kontribuo de UEA al dungitoj de TEJO”, de 22 000 eŭroj. Ĝi estus, miakomprene, la plej granda mondonaco farata de ajna Esperanto-organizo en pli ol jarcento da verda historio (kaj verŝajne de ajna planlingva asocio). Ĝis nun nenia informo estis komunikita pri tiuj demarŝoj. Fakte la buĝeto de UEA por 2025 ne mencias ĝin.
La financoj de TEJO ĝenerale tro kompleksas (tion diras homo, kiu prokrastege liveris neperfektan financan raporton) kaj certe paroli pri la dungostrategio de TEJO meritas apartan artikolon. Ĝi rilatas al la regnoj de la oficistoj, al iliaj bezonataj lertoj (evidente laŭ la asociaj planoj) kaj al la eŭropa subvenciaro, aparato kun multnombraj puloj kaj takeloj. Krome malfacilas analizi ĝin, ĉar estas la unua fojo en kiu oni ne konas la elspezojn po fako. Ni apenaŭ scias, ke la monsumo plialtiĝus de 135 850 al 189 100 eŭroj.
Mi simple diros ke mi tre ĝojas, ke la nuna estraro decidis atingi kvin laboristojn, pliprofesiigante la movadon. Kaj evidente mi aplaŭdas, ke la du ĉefaj Esperanto-asocioj kunigu fortojn en ĉi tiu kampo. Sed ne eblas al mi eviti la jenan komparon: UEA anoncis, ke ĝi akompanus la donackampanjon por Partoprenu IJK per maksimume 2 000 eŭroj, dum por subteni la dungitojn de TEJO ĝi dediĉas 11-oblon de tiu monsumo. “La sola vero estas la realo”, aristotele asertis la Generalo Perón.
Iu povus pensi, ke Partoprenu IJK estas simple ilo por plidiversigi la tutmondecon de la kongreso, sed estas pli ol tio. Sufiĉas surface kontroli la liston de gajnintoj por ekscii, ke pluraj inter ili decidis proponi sin kiel kondukantoj de la Junulara post tiu riĉiga vojaĝo. Kaj estas nenia sekreto, ke multaj estraranoj de UEA havas sperton kiel funkciuloj de TEJO.
Do per tre simpla rezono oni povas alveni al la konkludo, ke malavara subteno de Partoprenu IJK estas trafa, statistike bazita semo de ontaj respondeculoj, io kio mankas al ambaŭ organizoj, kies komitatoj, komisionoj kaj estraroj kutime havas pli da vakaj postenoj ol kandidatoj.
Mi ja estos tre dankema, se la estraroj de TEJO kaj UEA provizos pluan informon pri tiu grava aranĝo kaj sukcesas liveri kromajn, vere signifajn rimedojn por Partoprenu IJK. Sed eĉ pli dankemaj estos la junaj esperantistoj kiuj, post spertiĝo en Cisarua, redonos tiun apogon per vigla, longdaŭra kompromiso kun la movado.
Patricio Agustín Iglesias
