• PMA

    miniconto de relógio

      PSV mar2025     Não sabia ler, quando o avô o levou para conhecer o relógio de sol. Era fascinante que aquela delgada sombra marcasse o tempo. No início da adolescência, ganhou seu primeiro relógio de pulso, com belíssimos algarismos romanos e a responsabilidade de se dar corda toda noite, antes de dormir. Poucos anos depois, foi substituído por um engenhoso modelo que recebia corda pelo simples movimento do braço. Bastava portá-lo com constância. Quando do primeiro emprego, o relógio já era movido a bateria, e os algarismos, agora arábicos, piscavam luminosos numa telinha preta. Depois vieram outros, desde arcaicos modelos de bolso até os moderníssimos, que lhe contavam…

  • PMA

    UEA: kandidatiĝu por elektoj en 2025

    Kadre de la 110a Universala Kongreso en Brno, Ĉeĥio, kiu okazos de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025, la Komitato de UEA elektos novan estraron kaj ankaŭ aliajn ofichavantojn. Laŭ la elekta regularo de UEA la Elekta Komisiono “anoncas publike […], invitas, ricevas kaj registras kandidatigojn” por “komitatanoj C, estraranoj, komitataj reviziantoj” kaj “kontrolas ilian validecon”. Rimarku, ke la sama regularo detaligas, ke “por la elektoj de komitatanoj C kaj estraranoj, validas nur motivata kandidatigo, kiun akompanas, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj laŭeble foteto, klarigo pri la motivoj de kandidatiĝo, kaj konciza deklaro de la movadaj kaj poroficaj celoj (aŭ de…

  • PMA

    BET-59: Konatiĝu kun István Ertl

    “La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dudek sep prezentoj. La dudek-oka prezentato estas István Ertl, hungara tradukisto kaj esperantisto, loĝanta en Luksemburgo. Ĉi-sube legu pli pri li kaj pri lia kontribuo al BET-59. István Ertl naskiĝis en Budapeŝto en 1965, en familio legema kaj amplena. Li esperas ke li gardis tiujn ecojn. Esperanton li alproprigis memlerne ekde infana aĝo, kaj poste plibonigis siajn sciojn en la Esperanto-fako de Universitato ELTE, kie li diplomiĝis kiel…

  • PMA

    Iĝu estrarano de TEJO

    TEJO serĉas kandidaton al la Estraro de TEJO por la mandato 2024–2025. La elektitoj enoficiĝos tuj post la elektado kaj finos la mandaton la 31an de aŭgusto 2025. La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de TEJO. La komitato voĉdonis por 7-kapa estraro je la komenco de tiu ĉi mandato. Pro la lastatempaj ŝanĝoj en la estraro, ni nun bezonas unu plian estraranon. Por rajti kandidatiĝi, oni devas esti individua membro de TEJO en 2025 naskita inter la 1a de septembro 1989 kaj la 31a de aŭgusto 2006. Aliaj dezirindaj trajtoj de kandidato estas sperto en gvidado de volontula organizo, sperto en la Esperanto-movado, laboremo kaj flekseblo. La estrarano povas…

  • PMA

    LERNU ESPERANTON/ APRENDA ESPERANTO

      E-BABILROND.O POR GRUPOJ KAJ ENTREPRENOJ Ki.o: pli.bon.ig.o de flu.ec.o en Esperanto Prav.ig.o: emoci.a.j kaŭz.o.j de (mal)fluec.o  Cel.o: akir.o de flu.a komunik.ad.o Publik.o: minim.um.e 14ª jar.aĝ.o Ki.am: kombinota Ki.e: a) difinota b) ret.e Invest.o: kombin.ot.a Vakoj: maksim.um.e 16 ANEKS.O 1. EMFAZO EN KONVERSACIO 2. KLIENT.O.J: difinota 3. ĜENERAL.AĴ.O.J ·         Profesor.o parol.u Esperant.e; student.o.j, portugale aŭ esperant.e. ·         Gramatik.a.j gut.o.j ·         Stud.material.o: vide.aĵ.oj en/ pri Eo ·         Didaktika Gramatiko de Eo – https://bit.ly/pma-dge ·         Elŝutu la aplikaĵon por via poŝtelefono (VTF – Vortaro Túlio Flôres) ·         vídeos sobre o Esperanto + emílio cid – Pesquisar Vídeos  4. TEM.AR.O POR STUD-SESIOJ ·         Kial parol.i en Esperant.o? (koment.i Portugal.e) ·         Ki.al 2…

  • PMA

    Kurso de Esperanto en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato

    La 3an de marto komenciĝis nedeviga kurso de Esperanto en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, sin anoncis al la kurso 30 studentoj. Chen Ji, ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), respondecas kiel la ĉefa instruisto. La kurso daŭros ok semajnojn kun totala tempo de 32 horoj. La kurso celas plibonigi la aŭskultan, parolan kaj legan kapablon de lernantoj per klarigado de baza gramatiko, surlokaj dialogoj kaj reta komunikado. Ĝi ankaŭ celas pliigi la intereson de lernantoj pri la Esperanta kulturo kaj la idealo de Esperanta movado. Sub la gvidado de instruistoj, lernantoj spertos la Esperantan etoson kaj esploros pli vastan mondon per Esperanto. La studentoj, kiuj elektis la…

  • PMA

    BET-59: Jam 200 aliĝintoj el 26 landoj

    Je la 12a de marto al la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio), aliĝis jam 200 personoj el 26 landoj. La plej multaj aliĝintoj estas el Litovio – 64. Sekvas Pollando kun 26 aliĝintoj. Vidu la tutan laŭlandan aliĝtabelon: 64 Litovio 26 Pollando 15 Koreio 14 Latvio 11 Germanio 10 Francio 8 Ruslando 6 Italio, Ukrainio 5 Belgio, Finnlando, Estonio 3 Hungario, Nederlando, Pakistano, Svedio 2 Hispanio, Israelo, Svislando 1 Aŭstralio, Britio, Burundo, Kanado, Kongo DR, Luksemburgio, Ugando La aliĝado daŭras. Aliĝu ĉe http://forms.gle/LHYptXyHqoTDnWDp9 La unua informilo pri BET-59: https://sezonoj.ru/2024/07/bet-146/ BET-59 estos multnombra, interesa kaj grava esperantista…

  • PMA

    Harry Harrison naskiĝis antaŭ 100 jaroj

    Antaŭ 100 jaroj, la 12an de marto 1925, naskiĝis Harry Harrison (denaske: Henry Maxwell Dempsey, 1925-2012), usona sciencfikcia verkisto, aŭtoro de 35 romanoj kaj ducento da noveloj, kaj esperantisto, enplektinta Esperanton en siajn verkojn, precipe en la ciklon pri Jim diGriz kromnomata Rustimuna Ŝtalrato. Li estis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (1985), honora prezidanto de Esperanto-Asocio de Irlando kaj honora membro de Esperanto-Ligo de Norda Ameriko (nun Esperanto-USA). Kvin libroj de Harrison aperis en Esperantaj tradukoj: “La verda estonteco” (1984), “La stratoj de Aŝkelono” (1994), “Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato” (1996), “La kaptita universo” (2001), “Invado: Tero” (2012). La romanon de Harry Harrison “Naskiĝo de la Rustimuna…

  • PMA

    Viktoro Kulakov forpasis

    La 11an de marto 2025 en Jekaterinburgo forpasis Viktor Aleksandroviĉ Kulakov (1958-2025) komputisto kaj programisto en Sverdlovsko/Jekaterinburgo, li lernis Esperanton en 1982 kaj longe aktivis en la Sverdlovska Esperanto-Klubo kaj en la Urala Esperantista Societo. En 1990 li kreis Esperantajn tiparojn por la eldonejo “Sezonoj”, kiujn ĝis la mezo de la 1990aj jaroj uzis ankaŭ la redakcioj de “La Ondo de Esperanto” kaj “Ruslanda Esperantisto”, por kiuj li disponigis retadreson (en 1994) kaj kreis nian unuan retejon (en 1996). En 1996 Viktoro Kulakov verkis la programon “Vortaro” por lerni Esperantan leksikon. En la Uralaj esperantistaj renkontiĝoj, en kies organizo li partoprenis, li estis konata ankaŭ kiel gitaristo kaj kantisto. Ni…

  • PMA

    Povilas Jegorovas – 70-jara

    Antaŭ 70 jaroj, la 11an de marto 1955 en litova kamparana familio naskiĝis Povilas Jegorovas, unu el la plej aktivaj esperantistoj en la mondo. Dum 1973-78 li studis en la jura fakultato de la Vilna Universitato kaj diplomiĝis kun laŭdo en 1978 per la tezo “Internacia jura statuso de la Universala Esperanto-Asocio” kaj eklaboris en Kaŭno kiel advokato. Li lernis Esperanton en 1970 kaj dum pli ol kvindek jaroj plenumis kaj plenumas multajn movadajn taskojn, interalie: En Litovia SSR kaj Litovio: prezidanto de la junulara Esperanto-klubo Juneco (Vilno, 1974-76), vicprezidanto de Litovia filio de ASE (1979-88), vicprezidanto de Litova Esperanto Asocio (LEA, 1988-93); ekde 1993 ĝis nun prezidanto de LEA.…