-
Albumeto agrabla sone, sed malriĉa je enhavo
Tim. Bela vivo: Bitalbumo. – Donneville: Vinilkosmo, 2024. La aŭtoro de la recenzata albumo kaŝas sin malantaŭ pseŭdonimo TIM, sed, espereble, mi ne faros grandan krimon, se mi tuj prezentos lian veran nomon. Li estas Thimoty Gallego Pineda, jam ne tro nova kaj tial pli-malpli konata Esperanto-muzikisto, devenanta el Kolombio (sed pasiginta multajn jarojn en Eŭropo). Li debutis kiel Esperanto-muzikisto kaj aŭtoro en 2018 dum la IJK, okazinta en Badajoz (Hispanio), kaj tuj akiris ioman popularecon, kio sekvigis kelkajn pliajn liajn prezentojn dum eŭropaj Esperanto-renkontiĝoj. Lia unua albumeto Vaganto (kun ses pecoj), estis eldonita de Vinilkosmo somere 2020. Kaj jen venas la dua albumeto Bona vivo same kun ses pecoj,…
-
como na vida
PSV mar2025 Leio, em paralelo, dois livros. Um deles me põe diante dos olhos uma prosa fluida, agradável, original, inesperada nas palavras e na construção das frases; propõe ideias surpreendentes em torno de fatos banais, e colore tudo com bom humor e uma dose certeira de ironia. O outro é tosco, maculado por erros de grafia, lugares-comuns, rupturas penosas no fluxo do relato, e expressões afetadas e inadequadas ao contexto. Ambos são relatos romanceados, interessantes, mas sem grande poder de absorver, só pela história, o entusiasmo do leitor. No entanto, leio o primeiro com gosto, e o segundo com sacrifício. Este é um traço da literatura a…
-
Ĉu AI riĉigas la Esperantan kulturon?
Artefarita intelekto helpas riĉigi la Esperanto-kulturon. Tion opinias Georg Jähnig, kiu uzis AI-ilon por muzikigi poemojn de Zamenhof. Sed ĉu muzikaĵoj kreitaj tiel vere apartenas al la Esperanto-kulturo? Zamenhof kun moderna aspekto sur la kovrila bildo de la nova albumo. Ĵus aperis en la reto Ludovika Poezio – muzikalbumo kreita per artefarita intelekto fare de Georg Jähnig, germana esperantisto loĝanta en Prago. Laŭ li temas pri la unua muzikalbumo en Esperanto, kiu estas kreita per AI. La albumo estas la unua ero en la projekto Nova Tonaro, de Georg Jähnig. Ĝi tamen ne estas la unua muzika projekto en Esperanto produktita per AI – pliaj eksperimentaj verkoj de alia aŭtoro…
-
Lucio Avitabile koncertos en Kaŭno
“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dudek ok prezentoj. La dudek-naŭa prezentato estas Lucio Avitabile, kies koncerton povos ĝui la partoprenantoj de BET-59. Lucio Avitabile estas 42-jaraĝa itala kantisto, kiu nun loĝas en Romo. Liaj spertoj en la artista kampo: 2002-04: ĥoristo ĉe “Domenica in” (ĉiudimanĉa posttagmeza spektaklo ĉe Itala Televido, la unua kanalo). 2003: festivalo de Castrocaro Terme, finalisto. 2005: premio “Mia martini”, la dua loko. 2010: Premio de la kritiko “Mia martini”.…
-
Esperantistino premiita de la prezidento de Burundo
Anny Joanice Nizigiyimana, 26-jaraĝa burunda esperantistino, estis premiita de la prezidento de la Respubliko Burundo, Evariste Ndayishimiye, dum la festado de la Internacia Virina Tago. Anny Joanice estas individua membro de UEA ekde 2023. Pro antaŭa sperto kiel partoprenanto de porjunularaj UN-eventoj ŝi estis elektita kune kun Mana Brinson (el D. R. Kongo) por reprezenti la Asocion en la Konferenco de la Civila Socio (UNCSC) de Unuiĝintaj Nacioj (UN), okazinta en majo 2024 unuafoje en Najrobo, Kenjo, en kiu partoprenis pli ol du mil homoj. Ŝi post la evento fariĝis membro de la subkomitato de fakuloj de UNCSC kaj daŭre reprezentas la Asocion. Ankoraŭ en 2024 ŝi partoprenis la 109an…
-
La 6a Speciala Ekskurso en Nepalo
Sukcese okazis la 6a Speciala Ekskurso, organizita de la Nepala Esperanto-Asocio (NEspA), kiu daŭris de la 26a de februaro ĝis la 8a de marto 2025. Ĝi estis la unua vere fruktodona programo por la Esperanto-movado en Nepalo ekde la komenco de la koronvirusa pandemio. NEspA efektive instruis multajn nepalanojn, utiligante la okazon. Entute, dudeko da esperantistoj partoprenis la tutan programon, kaj simila nombro aliĝis al diversaj partoj de la ekskurso. La partoprenantoj inkluzivis du personojn el Rumanio, du el Bulgario, du el Ruslando, kaj po unu el Germanio, Svedio, Nov-Zelando, Hispanio kaj Aŭstrio. Ĉiuj aliaj estis nepalanoj. La ĉi-jara programo celis inviti esperantistojn de ĉiuj aĝogrupoj por ĝui famajn lokojn…
-
Premio La Torre 2024
Premio La Torre estas kunlabora iniciato de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj la familio La Torre, kaj ĝi celas subteni esplorlaborojn en la kampoj de lingvoteknologio, interkultura edukado, instruado de Esperanto, iloj por instruantoj, retaj kursoj kaj la evoluo de la Esperanta vorttrezoro. Kun granda ĝojo la juĝkomisiono de la Premio La Torre 2024, omaĝe al profesoro Mauro La Torre (1946-2010), prezentas la rezultojn de la kvara eldono de la renoma konkurso pri esplorlaboroj en la kampoj, en kiuj profesoro La Torre dediĉis sian vivon. Post zorga kaj detala pritakso de ĉiuj altnivelaj esplorlaboroj laŭ sciencaj kriterioj, la juĝkomisiono unuanime decidis pri jenaj premiitoj: Ĉefpremiito – Premio La…
-
Esperanto prosperas en Malagasio
De la 22a ĝis la 27a de februaro okazis la Malagasa Esperanto-Seminario en Antananarivo. Ĝin partoprenis 40 plejparte junaj malagasoj, kaj du eŭropanoj: Laima Vilkelė el Litovio kaj mi el Germanio. Ni atingis nian seminariejon tra etaj, parte marĉaj vojoj, kaj venis al fabela pejzaĝo: Nia seminariejo situis en belega parko ĉe la bordo de lago. Tiun ĉi ejon ankoraŭ elektis pastorino Miora Reveloharison, kiu tamen, ricevinte postdoktoriĝan esplorstipendion ĉe la Universitato de Lausanne en Svislando, ne povis mem ĉeesti nian aranĝon. Ĉeestis tamen ŝia filo Jonathan kaj ŝia edzo pastoro Poina, kiu grave helpis per veturigoj kaj gvido de la kuireja servo. Bonŝance troviĝis por Miora posteulino, kiu brile…
-
Jubileo de Povilas Jegorovas
Jubileo per si mem estas nur nombro, se malantaŭ tiu nombro ne staras agoj, laboroj kaj atingoj. Tamen, se ni pensas pri Povilas Jegorovas, li vere havas kion festi, ĉar nur lia listo de diversaj meritoj en Esperantujo kaj Litovio estas kelkpaĝa. Festi sian 70an datrevenon la mondfama esperantisto Povilas Jegorovas tute ne planis, sed ĉi-foje Litoviaj esperantistoj decidis ne obei sian prezidanton. La 15an de marto preskaŭ 40 esperantistoj el la tuta lando renkontiĝis en la restoracio “Soul” sur la urbodoma placo de Kaŭno por gratuli, rememori, danki kaj esprimi la kredon, ke Povilas daŭre laboregos por Esperanto. La festo iĝis eĉ internacia, ĉar por gratuli venis, kara por…
-
AI necesigis interpretadon al Esperanto
Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino estis la organizanto de dutaga popularscienca ronda tablo pri la temo ”Lingvo kaj artefarita intelekto” en Sarajevo fine de februaro. La federacia ministerio pri edukado kaj scienco estis la aŭspicianto kaj ĉefa financanto de la renkontiĝo. La diskutantoj konsentis interalie, ke algoritmoj neniam estas neŭtralaj, kaj ke la AI-motoro ne komprenas la frazojn kiujn ĝi generas, rakontas nia aŭtoro Federico Gobbo. Nia aŭtoro Federico Gobbo (dua de maldekstre) partoprenis la duan rondtablan diskuton de la aranĝo. Ceteraj personoj sur la foto: Adis Kriko, Semir Hambo kaj Amir Hadžiahmetović. Foto: Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino. Imagu esti invitita aliĝi al prelegantaro pri la temo de generipova…