
Usonanoj planas Operacon Invado en Kanado
Usonaj esperantistoj, inspirite de sia nova prezidanto, planas invadon de Kanado. La operaco laŭ informoj de Libera Folio okazos en julio ĉi-jare. La celo estas fari Esperantujon bonega denove, kaj grandigi la merkaton por La Kanada Verkaro.

Libera Folio eksciis el la plej konfidenca fonto pri la sekreta operaco, kiun usonanoj planas en Kanado. Por pli bone informiĝi pri tio, kio okazas inter la landoj, kiuj kunhavas la plej longan landlimon en la tuta mondo, Libera Folio faris siajn proprajn esplorojn kaj turnis sin al kelkaj aktivuloj de ambaŭ landoj por klarigoj.
– Jes! Ni absolute intencas la Operacon Invado. Ni fakte planas la aferon jam iom da tempo kaj ĝi, absolute certe, okazos ĉi-julie, fiere konfirmis la cirkulantajn onidirojn Brendan Sawyers, la prezidanto de Usona Esperanto-Asocio.
Brendan, devena el la sudo de Usono kaj ne ema al malvarmo, diris ke la temperaturo estis gravega faktoro en la decido pri la dato:
– Vidu, ni ne volas kaptiĝi en la neĝo veturante, do ni decidis ke la sola taŭga tempo por invado estas somero. Kaj krome, ni ne havas spacon en niaj valizoj por neĝoŝoveliloj, jakoj, ĉapoj kaj varmaj ŝtrumpoj, ĉar ni devas alporti niajn gitarojn-banĝojn-ukulelojn por la arta vespero, librojn kaj diversajn varojn por la foiro.
Vendi De Bleury, la estro de la Propaganda Subkomitato de la Invada Komitato (PSIK), diris, ke la vendado de diversaj objektoj devus pagi grandan parton el la kostoj de la operaco.
– Ni aparte fieras pri la ĉi-jara aro de produktaĵoj kaj ni antaŭvidas ke la verda ĉapeto kun la vortoj “Faru Esperantujon bonega denove” estos aparte bone vendata kaj ke…
Vendi De Bleury ne povis fini la komenton, ĉar ekestis du paralelaj debatoj: ĉu “bonega” aŭ ĉu “grandioza” kaj ĉu tiu vorto necesigas la akuzativon. S-ro De Bleury rekomendis ke la propaganda subkomitato dividiĝu je du subsubkomitatoj: unu pri la akuzativo (PSIK-n) kaj la alia pri la adjektivo (PSIK-a), kaj ke ambaŭ grupoj faru siajn rekomentojn en tempo sufiĉa por povi produkti ilin malmultekoste en Ĉinio.
La LIK (Loka Invada Komitato) konfirmis, ke la operaco okazos en Toronto, la plej granda urbo de Kanado:
– La tuta afero okazos apud la uson-kanada landlimo, kio faciligas la veturadon.
Unu LIK-ano proponis nomi la operacon “TOI-ronto”, sed la propozicio tamen ne pasis. La temposkemo estas jam ellaborita: Inter la 5-a kaj la 11-a de julio 2025 okazos la granda surloka preparado al la invado – temos pri intensa surloka trejniĝo por pli bone kompreni la terenon kaj sukcesi en la komunikado.

La operaca trejniĝo estas konata sub la sekreta kodo “NASK” – Neamika Subfosa Kampanjo. Post la sukcesa NASKo okazos, la 11-14-an an de julio, la operaco mem. Oni antaŭvidas ke la kongresanoj unue invados la kongresejon kaj poste diversajn aliajn lokojn, kiel la famaj Niagaraj Akvofaloj.
LIK petas ke la invadantoj tamen sekvu la instrukciojn, iru al la busoj ĝustatempe kaj sekvu la generalojn (rekoneblajn per la verd-flageta uniformo) kaj laŭeble ne perdiĝu, aparte ne ĉe Niagaro, kaj kontaktu la bazon kaze ke perdiĝo ne eviteblas.
Por kompreni, kiel kanadanoj vidas la tutan aferon, ni turnis nin al Garry Mann, la prezidanto de Esperanto-Asocio de Kanado. Verŝinte teon kun acersiropo en elegantan tason kaj ĝentile proponinte acersiropajn kuketojn, Garry diris konfidence:
– Momente tio estas plena sekreto, sed tamen sciu, ke la tutan aferon elpensis kanadanoj.
Garry, profesia ekonomikisto, klarigas:
– Ni faris malnetan kalkulon kaj konstatis, ke por plene disvendi al kanadanoj La Kanadan Verkaron, presitan por la Montreala UK de 2022, ni bezonos proksimume 35–40 jarojn. Kaj ĉar ĉiu kanadano jam posedas almenaŭ unu ekzempleron de ĝi, ni bezonas venigi “freŝan sangon” — homojn, kiuj ankoraŭ ne posedas tiun bonegan libron. Jen brila okazo disradii la kanadajn kulturon kaj literaturon al niaj najbaroj el Usono.
Dum Garry esperoplene demandis, ĉu la korespondanto de Libera Folio hazarde ankoraŭ ne posedas ekzempleron de tiu libro, en la salonon eniris lia edzino kaj demandis kun ioma grumblado, kiam finfine la skatolegoj de La Kanada Verkaro foriros el la kelo.
La sekretaj kaj strikte konfidencaj informoj pri la Operaco Invado (OI) haveblas ĉi tie: OI: sekrete kaj konfidence
Ĵenja Amis