PMA

Lingvotesta sesio por ses niveloj dum BET-59

BET-59Kadre de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Kaŭno la 10an de julio 2025 eblos akiri diplomojn laŭ la ses niveloj de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, inspirita de la Komuna Eŭropa Framo de Referenco kaj administrata de Kultura Centro Esperantista, asocia membro de Association of Language Testers in Europe (ALTE, Cambridge).

Por kandidatiĝi necesas aliĝi tra https://kulturservo.esperantio.net/sekcio/lingvotestado antaŭ la 10a de junio, escepte de la nivelo C2, por kiu la aliĝo devas okazi antaŭ la 10a de majo. Antaŭ ol aliĝi endas legi la tekston de direktivo Mühlemann, funkcianta kiel ekzamena regularo: https://www.esperantio.net/direktivo-m%C3%BChlemann.

Por la lingvotestado ne gravas aparta studtitolo: oni mezuras viajn “verdajn globulojn” kaj vi ricevas diplomon konforme al via nivelo. La niveloj estas: enira (A1), fundamenta (A2), intera (B1), kapableca (B2), bakalaŭra (C1), majstra (C2).

La LTSEC-diplomoj estas pli kaj pli bezonataj por aspirantoj al postenoj en la konsorcio de la Esperanta Civito. Lingvotestistoj estos prof. Giorgio Silfer kaj d-ino Perla Martinelli.

Por pli da informoj: kce@esperantio.net

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/03/bet-184/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Lingvotesta sesio por ses niveloj dum BET-59 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta