Ĉina kaj pola lernejoj renkontiĝis per Esperanto
La 17an de marto Baiyangshujie-bazlernejo de la ĉina urbo Taiyuan en la provinco Shanxi kaj la kvina Bazlernejo en la pola urbo Śrem aranĝis interretan komunikadon. La instruistoj kaj lernantoj de la ĉina kaj pola bazlernejoj havis varman interŝanĝon.
Per la varma “Saluton” kreiĝis Esperanta etoso. Unue parolis Wei Yubin, estro de Baiyangshujie-bazlernejo. Li rakontis pri la Esperanto-instruado en la lernejo dum 17 jaroj, esprimante sian esperon, ke la du lernejoj starigos amikecon kaj plifortigos instruan interagadon, kaj invitis polajn amikojn viziti Ĉinion. Poste la estro de la kvina bazlernejo en Śrem rakontis pri sia subteno al la evento, salutis la ĉinajn instruistojn kaj lernantojn, kaj esprimis sian antaŭĝojon plifortigi kunlaborojn en estonteco.
Sekve sep ĉinaj Esperanto-instruistoj prezentis sin al siaj polaj kolegoj. Ambaŭlandaj infanoj faris prezentadojn en Esperanto, kaj la reta renkontiĝo finiĝis en varma etoso. La du lernejoj konsentis fari regulajn retajn interŝanĝojn estontece por veki intereson de infanoj pri lernado de Esperanto kaj antaŭenigi amikecajn interŝanĝojn inter esperantistoj de la du landoj.
Zhang Hui
Fonto: http://esperanto.china.org.cn/2025-03/19/content_117772644.htm
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Ĉina kaj pola lernejoj renkontiĝis per Esperanto appeared first on La Ondo de Esperanto.