PMA

UK-110: la dua aliĝperiodo finiĝos la 31an de marto kaj aliaj novaĵoj

uk-110Pli ol 800 homoj el 59 landoj jam aliĝis al la 110a Universala Kongreso de Esperanto (UK) – la plej granda evento por esperantistoj tutmonde! Ĉi-jare ĝi okazos de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto en Brno (Burno) en Ĉeĥio. Aliĝu ankaŭ vi ĉe uk.esperanto.net.

La dua aliĝperiodo finiĝos jam lunde – la 31an de marto 2025, poste la aliĝkotizo plialtiĝos. Individuaj membroj de UEA ĝuas rabaton, kaj se vi ankoraŭ ne remembriĝis en UEA, vi povas tion fari rekte per la UK-aliĝilo.

Eksciu ĉion pri la Kongreso en la Dua Bulteno. Ĝi enhavas utilajn informojn pri Ĉeĥio kaj Brno, detalojn pri la alvenebloj, kongresejo, kongresa temo, provizora programo kaj kompreneble pri ĉiuj ekskursoj kaj hoteloj, kiujn eblas tuj mendi. Liberaj lokoj rapide elĉerpiĝas! Aliru la Duan Bultenon ĉe uk.esperanto.net/2025/duabulteno.

La kongresanojn atendas multaj interesaj ekskursoj antaŭ, dum kaj post la Kongreso. Restas lastaj liberaj lokoj en la kvartaga antaŭkongresa ekskurso en Prago – la ĉefurbo de Ĉeĥio. Dum la postkongresa ekskurso vi havos la ŝancon viziti ankaŭ Slovakion kaj Aŭstrion. Eksciu pli pri tiuj ĉi kaj ĉiuj aliaj ekskursoj en la Dua Bulteno!

Jam eblas aliĝi al la Internacia Infana-Adoleskanta Kongreseto (IIK). Ĝi okazos samtempe kun la UK kaj proksime al la UK-kongresejo. La IIK estas perfekta ŝanco por viaj infanoj sperti Esperanton en internacia medio kaj trovi amikojn el la tuta mondo. Pliaj informoj kaj la aliĝilo ĉe iik.uea.org.

UEA invitas vin membriĝi en la Societo Zamenhof – mecenata fondaĵo, celanta doni financan apogon al UEA. Anoj de la Societo ricevas specialan cirkuleron de la Prezidanto de UEA kaj estas invitataj al aparta akcepto dum la Universala Kongreso. Membriĝu ĉe uea.org/alighoj/alighilo.

Por resti ĝisdata pri ĉiuj novaĵoj sekvu la UK-paĝojn en Facebook kaj Instagram kaj aliĝu al la Telegram-grupo. Ĝis la revido en Brno!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1224.

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post UK-110: la dua aliĝperiodo finiĝos la 31an de marto kaj aliaj novaĵoj appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta