La aktualigita tabelo de BEToj por 1959-2024
Dum la Sovetunia periodo la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) por la esperantistoj de USSR anstataŭis la Universalajn Kongresojn de Esperanto, kiujn sovetunianoj preskaŭ ne povis partopreni. Komence la ili nomiĝis Ĉebaltaj Esperantistaj Tendaroj (ĈET), poste Baltiaj Esperanto-Tendaroj (BET) kaj fine Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET). La plej unua ĈET okazis la 1-14an de aŭgusto 1959 en Baltezers (Latvio) kun nur 48 partoprenantoj. Ekde tiam ĈET/BET estis okazigata laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio.
La 26an de marto 2025 estis aktualigita la statistika tabelo pri ĉiuj okazintaj ĈEToj/BEToj ekde 1959 ĝis 2024. Vidu la aktualigitan tabelon kaj la klarigan artikolon de Povilas Jegorovas ĉe https://sezonoj.ru/2024/05/bet-11/.
AlKo
Grafikaĵo de Antanas Grincevičius
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/03/bet-183/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La aktualigita tabelo de BEToj por 1959-2024 appeared first on La Ondo de Esperanto.