PMA

Lucio Avitabile koncertos en Kaŭno

Avitabile“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dudek ok prezentoj. La dudek-naŭa prezentato estas Lucio Avitabile, kies koncerton povos ĝui la partoprenantoj de BET-59.

Lucio Avitabile estas 42-jaraĝa itala kantisto, kiu nun loĝas en Romo.

Liaj spertoj en la artista kampo:
2002-04: ĥoristo ĉe “Domenica in” (ĉiudimanĉa posttagmeza spektaklo ĉe Itala Televido, la unua kanalo).
2003: festivalo de Castrocaro Terme, finalisto.
2005: premio “Mia martini”, la dua loko.
2010: Premio de la kritiko “Mia martini”.
2010-13″ Kantinstruisto ĉe la lernejo Stemma.
Aŭtoro de tekstoj por pluraj famaj kantistoj.
Partopreno en kelkaj programoj ĉe la nacia televido.
Eldono de kelkaj KD-albumoj.
Frontman tributo al Queen “Farrockh”.
2024 premio de la kritiko en la konkurso “Premio Gino Santercole”.
2024 la unua premio por reludversio (angle: cover) en la sama konkurso.

Avitabile

Lucio Avitabile mem prezentas sian koncerton:

Dum la koncerto, kiu daŭros unu horon, mi kantos kelkajn miajn verkojn en Esperanto kaj parte en la itala, kaj ankaŭ tradukojn de italaj furoraĵoj, ĉiam en dulingva formo. Multaj el tiuj kantoj estas prezentitaj sur KD kiu estos publikigita baldaŭ.
Mi komencis proksimiĝi al Esperanto, kiam mi renkontiĝis kun Roberto Pigron, itala esperantisto loĝanta en Kipro. Nia kunlaboro komenciĝis per Fejsbuko en 2013, kiam li komisiis al mi verki nepublikigitan kanton en Esperanto “La forto de ĉiu viro”.
Ekde tiam mi kantis plurajn el liaj originalaj verkoj kaj tradukojn de konataj kantoj (ĉiam en dulingvaj versioj), inkluzive de kantoj en la greka, albana, franca kaj aliaj lingvoj. Plurlingveco estas interesa aspekto de mia muziko.

Jam 203 personoj aliĝis al BET-59. Aliĝu ankaŭ vi ĉe http://forms.gle/LHYptXyHqoTDnWDp9 kaj venu en julio al Kaŭno, kie vi povos spekti kaj aŭskulti la koncerton de Lucio Avitabile.

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/03/bet-182/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Lucio Avitabile koncertos en Kaŭno appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta