PMA

miniconto de relógio

PSV mar2025
 
 

Não sabia ler,
quando o avô o levou para conhecer o relógio de sol. Era fascinante que aquela delgada
sombra marcasse o tempo.

No início da
adolescência, ganhou seu primeiro relógio de pulso, com belíssimos algarismos
romanos e a responsabilidade de se dar corda toda noite, antes de dormir.

Poucos anos
depois, foi substituído por um engenhoso modelo que recebia corda pelo simples
movimento do braço. Bastava portá-lo com constância.

Quando do
primeiro emprego, o relógio já era movido a bateria, e os algarismos, agora arábicos,
piscavam luminosos numa telinha preta.

Depois vieram
outros, desde arcaicos modelos de bolso até os moderníssimos, que lhe contavam
os passos e as batidas do coração. E  foram todos entrando para sua coleção, que foi
tomando ares de nostalgia.

Os anos se
passaram, em todos os relógios do mundo. Um dia, numa loja de antiguidades, ele
se enamorou de um velho cuco, ornado com belas esculturas de madeira à roda de
uma pequena janela. O passarinho já não cantava, e o relógio já não marcava as
horas.

Assim ficou
decidido: aquele seria seu derradeiro e definitivo relógio. Fora do tempo.

 

 

mini-rakonto pri horloĝoj

 

Li ankoraŭ ne scipovis legi,
kiam la avo lin kondukis ekkoni sun-horloĝon. Estis rave, ke tia maldika ombro
montras la tempon.

Je la komenco de adoleskaĝo,
li gajnis sian unuan brakhorloĝon, kun belegaj romiaj numeroj kaj la respondeco
streĉi la risorton ĉiuvespere, antaŭ ol dormi.

Post kelkaj jaroj, ĉi tiu
estis anstataŭigita per lerta modelo, kiu ricevis risortostreĉon per simpla
movado de la brako. Sufiĉis porti ĝin konstante.

Okaze de la unua
laborposteno, la horloĝo estis jam movata per baterio, kaj la numeroj, nun
arabaj, lumis intermite sur nigra ekraneto.

Poste alvenis aliaj, de
arkaikaj poŝ-modeloj ĝis la modernegaj, kiuj kalkulis liajn paŝojn kaj la
batojn de lia koro. Kaj eniris ĉiuj en lian kolekton, kiu iom post iom alprenis
aspekton de nostalgio.

Pasis jaroj, laŭ ĉiu
horloĝoj en la mondo. Unu tagon, en vendejo de antikvaĵoj, li enamiĝis al
malnova kukol-horloĝo, ornamita per belaj lignaj skulptaĵoj ĉirkaŭ eta
fenestro. La birdeto jam ne kantis, kaj la horloĝo jam ne montris horojn.

Tiel estis fine decidite:
tiu estos lia lasta, definitiva horloĝo. Ekster la tempo.

Deixe uma resposta