PMA

Viktoro Kulakov forpasis

La 11an de marto 2025 en Jekaterinburgo forpasis

Viktor Aleksandroviĉ Kulakov
(1958-2025)

kulakov

komputisto kaj programisto en Sverdlovsko/Jekaterinburgo, li lernis Esperanton en 1982 kaj longe aktivis en la Sverdlovska Esperanto-Klubo kaj en la Urala Esperantista Societo. En 1990 li kreis Esperantajn tiparojn por la eldonejo “Sezonoj”, kiujn ĝis la mezo de la 1990aj jaroj uzis ankaŭ la redakcioj de “La Ondo de Esperanto” kaj “Ruslanda Esperantisto”, por kiuj li disponigis retadreson (en 1994) kaj kreis nian unuan retejon (en 1996).

En 1996 Viktoro Kulakov verkis la programon “Vortaro” por lerni Esperantan leksikon. En la Uralaj esperantistaj renkontiĝoj, en kies organizo li partoprenis, li estis konata ankaŭ kiel gitaristo kaj kantisto.

Ni funebras kaj kondolencas al lia filino Jevgenija kaj al aliaj liaj parencoj, amikoj kaj samideanoj.

Ripozu en paco!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/03/kulakov/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Viktoro Kulakov forpasis appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta