Reimagataj muzeoj: La lasta eldono de Unesko-Kuriero por 2024
“La cifereca revolucio ebligas al ni aliron al la verkaro de la plej gravaj artistoj, ĉiam kaj ĉie. Sed tamen, la plejmulto de la nuntempaj vizitantoj vicatendas dum horoj por vidi pentraĵojn aŭ skulptaĵojn, kiujn ili povus trankvile rigardi hejme sur ekrano.
“ Estas vere, ke la nuntempaj muzeoj ne plu havas multajn komunaĵojn kun la pasintecaj kuriozaĵkabinetoj, rezervitaj por malmultaj privilegiitoj. Kiel vivantaj kaj malfermemaj institucioj, ili adaptiĝis konforme al siatempaj teknologiaj kaj sociaj defioj. Pli multe ol nur simplaj ekspoziciitaj vitrinoj por rigardo de vizitantoj, muzeoj iĝis kulturaj kaj ekonomiaj ĉefagantoj, kies altiran forton la urboj bone konscias”, – skribis Agnès Bardon, ĉefredaktoro de “Unesko-Kuriero“, en la ĉefartikolo de la kvara kajero de ĉi tiu gazeto (oktobro-decembro) por 2024, kiu kompletigis la jarkolekton.
La ĉefa temo de ĉi tiu eldono estas “Reimagataj muzeoj” Ĝin traktas jenaj tekstoj en la sekcio “Larĝa angulo”:
“La muzeo agas kiel templo de kredo je la estonteco”: Intervjuo kun Krzysztof Pomian
Hannah McGivern. Vojaĝado tra la tempo kaj korpremaj rakontoj
E. B. Hunter. Memfotado en muzeoj: iom pli ol spegulo
“La movebla muzeo estas projekto, kie ni lernas tiom kiom ni enportas”: Intervjuo kun Nana Oforiatta Ayim
Rachel Felder. Muzeoj reskribas siajn historiojn
Lucía Iglesias Kuntz. Inoj eniras la bildon
Guo Yi. Ekspozicio de vivanta heredaĵo en Ĉinio
Caroline Wilson-Barnao. Bonvenon al la mondo de la morgaŭo
“Unesko-Kuriero” aperas en la ses oficialaj lingvoj de Unesko kaj ankaŭ en la kataluna kaj Esperanto. La Esperanta versio (50-paĝa) de la oktobra-decembra “Kuriero” estas senpage elŝutebla (laŭ la normo pdf) en la retejo de Unesko: https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000391446_epo.
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/03/unesko-41/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Reimagataj muzeoj: La lasta eldono de Unesko-Kuriero por 2024 appeared first on La Ondo de Esperanto.