Ulrich Matthias prelegos en BET-59
“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dudek kvin prezentoj. La dudek-sesa prezentato estas Ulrich Matthias (Germanio), kiu en Kaŭno prelegos pri du temoj.
Ĉi-sube legu pli pri li kaj pri liaj prelegoj prezentotaj en BET-59.
Ulrich Matthias naskiĝis en 1966 en Germanio kaj lernis Esperanton en 1986 kiel studento pri matematiko en Heidelberg. Li doktoriĝis tie en 1994 kaj nuntempe laboras kiel matematikisto en granda asekura konzerno. Ekde sia esperantistiĝo, li seninterrompe aktivas en la movado ekzemple per verkado, informado kaj kunorganizado de esperantaj aranĝoj. Lastatempe li kunlaboras aparte kun esperantistoj en Malagasio.
En BET-59 Ulrich Matthias prezentos du prelegojn:
1. Esperanto en Afriko
Kunlaboro inter eŭropaj kaj afrikaj esperantistoj povas esti multrilate tre utila: Ĝi povas helpi superi malriĉon kaj samtempe popularigi nian lingvon en Afriko. Nelaste, tia kunlaboro povas ankaŭ helpi plialtigi la reputacion de Esperanto en Eŭropo. Post du vojaĝoj al Malagasio en 2024 kaj 2025 kaj jardekoj da amikaj kontaktoj kun afrikaj esperantistoj, Ulrich Matthias rakontos pri siaj spertoj pri tia kunlaboro. Li parolos, interalie, pri helpaj projektoj kaj aparte pri la ideo organizi pli da internaciaj Esperanto-aranĝoj en Afriko.
2. Esperanto kaj anima frateco
“Anima frateco” (en naciaj lingvoj oni parolas ankaŭ pri “animaj parencoj”, “animaj kunuloj” aŭ “animaj ĝemeloj”) estas profunda ligo inter du homoj. En malfacilaj tempoj de soleco, deprimo aŭ konfliktoj, la ekzisto de anima frato aŭ fratino povas doni gravan konsolon. Ni parolos pri la karakterizaĵoj de anima frateco. En la Esperanto-movado, ni kutimas paroli pri “samideanoj”, dum la koncepto de anima frateco trovis ĝis nun malmulte da atento. Ĉu la fakto, ke multaj esperantistoj sentas animan fratecon kun Zamenhof, povas helpi al ni trovi animajn gefratojn en nia movado?
Libroj de U. Matthias en la libroservo de UEA https://mallonge.net/matthias
Lia retejo http://www.u-matthias.de/
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/03/bet-178/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Ulrich Matthias prelegos en BET-59 appeared first on La Ondo de Esperanto.