-
Forpasis Renato Corsetti
En la aĝo de 83 jaroj forpasis Renato Corsetti, iama prezidanto de TEJO kaj UEA kaj honora prezidanto de ambaŭ asocioj. Corsetti ĝis sia forpaso restis la plej aktiva ano de la komitato de UEA. Li estis ankaŭ membro de la elekta komisiono de UEA, kiu preparas la elekton de la sekva estraro. Renato Corsetti dum vigla diskuto pri la statuto de UEA dum komitata kunsido en julio 2011. Foto: Peter Hauser. Renato Corsetti dum la lastaj monatoj fartis malbone kaj estis regule flegata en malsanulejo. Sabate la 1-an de februaro ŝia edzino Anna Löwenstein en la retlisto UEA-membroj publike respondis al esperantistoj, kiuj petis informojn pri lia farto: ”Antauhieraŭ…
-
Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en februaro 2025
1. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Ferenc Szilágyi (Síladi, 1895-1924-1967), hungaria kaj svedia ĵurnalisto kaj esperantisto; aŭtoro de kvar novelaroj (Trans la fabeloceano 1932, La granda aventuro 1945, Inter sudo kaj nordo 1950, Koko krias jam! 1955) kaj de la romano Tiel okazis, aŭ Mistero minora (1958), kompilinto de la antologio 33 rakontoj (kun Reto Rossetti, 1964); fondinto de la revuo Norda Prismo (1955) kiun li redaktis ĝis la vivofino; ĉefkunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto, membro de la Lingva Komitato (1930-48) kaj de la Akademio de Esperanto (1948-67), prezidanto de TEĴA (1956-57), sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA (1953-57). • Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 275-276).…