-
Aperis la Dua Bulteno de la 110a UK en Brno
En la retejo de UEA aperis la Dua Bulteno de la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025 en Brno, Ĉeĥio. Kiel kutime, la Dua Bulteno enhavas plurajn informojn por la kongresanoj: Loka Kongresa Komitato, la kongresejo, utilaj informoj pri Ĉeĥio kaj Brno, provizora programo, kongresa temo, KER-ekzamenoj, paroligaj kursoj, hoteloj, ekskursoj, bankedo k. m. a. Ĉi tiu 54-paĝa bitlibro, pretigita laŭ la normo pdf, estas elŝutebla ĉe https://uk.esperanto.net/2025/duabulteno. Ĝis la 31a de marto 2025 validas la dua aliĝtarifo: por t. n. A-landoj ĝi estas 240 eŭroj por individuaj membroj de UEA kaj 300 eŭroj por ne individuaj membroj.…
-
Elektitaj (sen baloto) 5 komitatanoj B de UEA: mandato 2025-2028
Ĝis la 31a de januaro individuaj membroj de UEA (IM) povis kandidatiĝi por la posteno de komitatano B de UEA, mandato 2025-2028. Komitatanoj B reprezentas la IM-ojn en la Komitato, la supera organo de la Asocio. Laŭ la Statuto de UEA (art. 24) por la koncerna mandato ĝis maksimume kvin komitatanoj B povus esti elektitaj. Laŭ la Ĝenerala Regularo (art. 8) validaj proponoj por kandidatoj konsistas je skriba preteco, biografieto kaj deklaro pri movadaj celoj de la kandidato plus skribaj subtenoj de minimume 10 IM-oj el minimume tri diversaj regnoj. Ĝis la limdato la Centra Oficejo ricevis ok proponojn, ĉiuj retpoŝte, sed nur kvin estis plene validaj, plenumantaj ĉiujn kondiĉojn.…
-
BET-59: Konatiĝu kun Mark Fettes
“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dudek unu prezentoj. La dudek-dua estas Mark Fettes (Kanado), kiu ĉi-sube mem prezentas sin kaj sian ampleksan kontribuon al BET-59. Mark Fettes (1961- ) eklernis Esperanton antaŭ kvindek jaroj, kiel adoleskulo en Novzelando. Li kontribuis al la movado diversmaniere, interalie, kiel redaktoro de la revuo Esperanto (1986-92), estrarano de UEA (1992-98), direktoro kaj estrarano de la usona fondaĵo ESF (2000-22), prezidanto de UEA (2013-19), kaj lastatempe direktoro de…
-
Pri stataj adjektivoj derivitaj de statŝanĝaj verboj kaj pri la signifokategorio de korupt/
La 13an de februaro 2025, la Akademio de Esperanto aprobis studon pri stataj adjektivoj derivitaj de statŝanĝaj verboj kaj pri la signifokategorio de korupt/. Voĉdonis 37 akademianoj el 42 (88 %), 27 aprobis (73 %), 5 voĉdonis kontraŭ kaj 5 sindetenis. Akademia deklaro pri stataj adjektivoj derivitaj de statŝanĝaj verboj A. La Akademio de Esperanto konstatas, 1. ke en la lingvouzo de nemalmultaj esperantistoj troviĝas kelkaj adjektivoj (ekzemple: morta, korekta, komplika, malferma kaj veka), kiuj estas formitaj el verba vortobazo1 kaj la adjektiviga finaĵo -a, kaj kies signifo (aŭ unu el kies signifoj) estas la stato rezultanta el la ago nomata de la verbo; 2. ke ne regas konsento inter…
-
La Esperantisto de la Jaro: La dudek-sepa elekto. Kial la lasta?
La Esperantistoj de la Jaro: de William Auld (1998) kaj Keppel Enderby (1999) ĝis “Semio” Sun Mingxiao (2023) kaj Eszter (Stela) Besenyei-Merger (2024). Pluraj personoj, leginte ke la elektado de la Esperantisto de la Jaro en decembro 2024 okazis por la lasta, dudek-sepa fojo, demandis: kial ni decidis fermi la projekton. Ni respondas, ke tio okazis pro du ĉefaj kialoj: Unue, pro la natura fenomeno de la aĝo kaj sano ni estis devigitaj iom-post-iom redukti nian aktivadon en Esperantujo: ĉesis la surlokaj instruado, informado kaj movadorganizado; estis fermitaj la internacia fotokonkurso kaj la literatura konkurso “Liro”; maloftiĝis nia partopreno en esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj; dum kelkaj jaroj paŭzas “Radio Esperanto”,…
-
Esperantistoj naskiĝas mezaĝaj
Kie estas la junuloj? Tion oni ofte demandas en esperantistaj renkontiĝoj. Malmultas fidindaj statistikaĵoj pri la aĝostrukturo en la Esperanto-movado, sed se rigardi la statistikojn ĉe Edukado.net, oni trovas ke nur dekono el tiuj, kiuj indikis sian aĝon, estas malpli ol 30-jaraj. Se tiu estus la aĝopiramido de ordinara lando, ĝi antaŭvidus rapidan malaperon de la tuta popolo. Tamen novaj esperantistoj plej ofte ne estas beboj, infanoj aŭ eĉ junuloj. Ne malofte la plej juna partoprenanto de lokaj kunvenoj estas mezaĝulo, pli ol 40 jarojn aĝa. Kaj de tempo al tempo oni renkontas la ideon ke la esperantistaro maljuniĝas kaj mankas junuloj el Esperantujo. Ĉu tio estas vero aŭ nur…
-
La 41a Printempa Semajno Internacia
La Printempa Semajno Internacia (PSI) estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio. Por la 41a PSI, kiu okazos de la 14a ĝis la 21a de aprilo en Hellenthal, la organizantoj atendas ĉirkaŭ 100 partoprenantojn el diversaj landoj, kiuj konsistas precipe el familioj kun infanoj kaj junuloj. PSI estas precipe familia seminario. La programo celas kontentigi samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Sed tio ne ekskluzivas unuopulojn, ĉiu estas bonvena. Legu pli pri la 41a PSI ĉe https://psi.esperanto.de/eo/2025/ Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto. Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton: La Ondo de…
-
KER: la ekzamendatoj de la jaro 2025
La unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj) estas unu el la plej gravaj servoj de UEA, realigataj de sia KER-Ekzamena Centro (KER-EC), kunlabore kun la retejo Edukado.net kaj la Akademio de Esperanto. Ili ekzistas en la niveloj B1, B2, C1 kaj C2 kaj eblas ilin trapasi surloke, en specifaj okazoj, aŭ rete, laŭ antaŭe decidita kalendaro. Por la jaro 2025 estas jam du aprobitaj ekzamensesioj, en kiuj eblos ekzameniĝi kaj ĉeeste kaj rete. Krom ili unu plia ankoraŭ dependas de la interesiĝontoj. Toronto – 11a de julio La unua ekzamendato estas la 11a de julio, komence de la Dulanda Kongreso en Toronto (Kanado) kaj fine de…
-
Alex Humet gvidos perfektigan kurson en BET-59
“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dudek prezentoj. La dudek-unua estas Alex Humet (Belgio), kiu ĉi-sube mem prezentas sin kaj sian kontribuon al BET-59. Alex Humet naskiĝis la 16an de majo 1955. Li estas kataluna esperantisto origine el Barcelono, kiu post kelkaj jaroj en Roterdamo ekde la 1980aj jaroj vivas en la distrikto Berchem de la belga urbo Antverpeno. Ekde novembro 1984 li estas edzo de la flandra esperantistino Ite Tytgat, kun kiu li…
-
Oni ĝuu tion, kion la lingvo povas ebligi: Intervjuo kun Stela Besenyei-Merger
Eszter (Stela) Besenyei-Merger (pron.: Béŝenjej-Merĵé) prelegas en KAEST-2024 (Foto: Andrzej Sochacki). Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro? Mi estis tre surprizita, ĉefe, ĉar nur unu voĉo decidis. Se iu donus sian voĉon ne al mi, sed al Tim Owen, li estus elektita. Ĉiuokaze mi konsideras min la Esperantisto de la jaro nur kun Tim Owen kaj Dorota Rodzianko, kiuj egale, se eĉ ne pli ol mi, meritis la honoron. Vi estas la lasta Esperantisto de la Jaro, ĉar la konkurso fermiĝas, sed vi estas samtempe la unua… kiu estas denaska parolanto de Esperanto! Kiel denaskaj esperantistoj diferencas de tiuj, kiuj lernis Esperanton poste?…