PMA

Junuloj kaj Lingvoj

Junuloj kaj LingvojLa 21a de februaro, la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, estas tre kara dato por la tuta esperantista movado. La novaj generacioj aparte aprezas tiun memortagon, kaj pro tio TEJO organizas la 3an “Junuloj kaj Lingvoj”, la 1-2an de marto 2025, por rekonfirmi sian sindevigon al la plifortigo de lingvaj rajtoj kaj al la disvastigo de interkultura dialogo kaj daŭripova evoluo per Esperanto.

“Junuloj kaj Lingvoj” estas nova reta evento, kiu okazas ekde 2023. Dum “Junuloj kaj Lingvoj” la partoprenantoj prelegas, diskutas aŭ prezentas ion interesan pri sia gepatra lingvo per Esperanto. Do malkiel aliaj retaj esperantistaj eventoj ĝi estas per Esperanto kaj ne pri Esperanto. Ĝi kunigas esperantistojn el la tuta mondo, kiuj en afabla etoso emas lerni pri lingvoj kaj kulturoj per amikema interagado kun aliaj samideanoj. La evento plene malfermas al la partopreno de esperantistoj sendepende de aĝo kaj membreco en organizoj.

Se vi ŝatus kontribui, bonvolu plenigi la proponformularon: https://docs.google.com/forms/d/1WF2TznhpMt-ftXRaygV9_Tz0PbNcT_-c9xHc08L3qu0

Junuloj kaj Lingvoj 2025 ĉe Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/3cc5eb.

TEJO antaŭĝojas pri via ĉeesto! UEA kuraĝigas al ĉiuj por subteni TEJOn: (1) se vi aĝas malpli ol 36 jarojn, aliĝi kiel membro de TEJO (preferinde kiel membro abonanto); (2) se vi aĝas 36 jarojn aŭ pli, aliĝi kiel patrono de TEJO – por (1) kaj (2) uzu la retan aliĝilon, aŭ alternative simple aboni la revuon Kontakto per la abonilo (eblas aboni papere aŭ elektronike; abonoj haveblas ekde nur 6 EUR jare por ekonomie evoluantaj landoj kaj nur 12 EUR jare por ekonomie evoluintaj landoj).

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1229.

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Junuloj kaj Lingvoj appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta