PMA

Aperis la Dua Bulteno de la 110a UK en Brno

La dua bultenoEn la retejo de UEA aperis la Dua Bulteno de la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2025 en Brno, Ĉeĥio. Kiel kutime, la Dua Bulteno enhavas plurajn informojn por la kongresanoj: Loka Kongresa Komitato, la kongresejo, utilaj informoj pri Ĉeĥio kaj Brno, provizora programo, kongresa temo, KER-ekzamenoj, paroligaj kursoj, hoteloj, ekskursoj, bankedo k. m. a.

Ĉi tiu 54-paĝa bitlibro, pretigita laŭ la normo pdf, estas elŝutebla ĉe https://uk.esperanto.net/2025/duabulteno.

Ĝis la 31a de marto 2025 validas la dua aliĝtarifo: por t. n. A-landoj ĝi estas 240 eŭroj por individuaj membroj de UEA kaj 300 eŭroj por ne individuaj membroj. Aliĝu rete ĉe https://uea.org/kongresoj/alighilo.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/02/brno-12/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Aperis la Dua Bulteno de la 110a UK en Brno appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta