PMA

BET-59: Konatiĝu kun Mark Fettes

Fettes“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dudek unu prezentoj. La dudek-dua estas Mark Fettes (Kanado), kiu ĉi-sube mem prezentas sin kaj sian ampleksan kontribuon al BET-59.

Mark Fettes (1961- ) eklernis Esperanton antaŭ kvindek jaroj, kiel adoleskulo en Novzelando. Li kontribuis al la movado diversmaniere, interalie, kiel redaktoro de la revuo Esperanto (1986-92), estrarano de UEA (1992-98), direktoro kaj estrarano de la usona fondaĵo ESF (2000-22), prezidanto de UEA (2013-19), kaj lastatempe direktoro de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (2020 ĝis nun). Profesie li estas profesoro pri edukado en la okcidentkanada universitato Simon Fraser. Li (kun)aŭtoris kaj (kun)redaktis kelkajn librojn en Esperanto kaj la angla, aldone al aro de sciencaj kaj popularaj artikoloj, prelegoj k. s. Kolekto de verkoj el la periodo de lia prezidanteco aperis en la libro Ne estas fido nur (2020). Samjare aperis lia traduko de La sonetoj al Orfeo de la germana poeto Rainer Maria Rilke (2020).

Prelegserio “Lingvo kaj mondo: Kelkaj meditoj el esperantista angulo”

1. Multaj lingvoj, unu homaro?
Gvida ideo tra la historio de Esperanto estas la insisto de Zamenhof, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj neŭtrala lingvo estas rimedo por komuniki kaj praktiki tiun fratecon. La realo montriĝis pli komplikita.
2. Lingva demokratio, en nedemokratia mondo
Lingva demokratio estas unu el la bazaj konceptoj de la Manifesto de Prago, nun preskaŭ 30-jara. Sed demokratio mem estas tutmonde kontestata, en teorio kaj praktiko. Kien do la streboj al lingva justeco?
3. Lingvo kaj tero
En la epoko de Zamenhof, la dimensioj de la ekologia krizo estas ankoraŭ ne videblaj. Nun nepras demandi, kiel niaj lingvaj elektoj kaj kondutoj influas nian rilaton al la naturo – kaj inverse.
4. La konsoloj de lingvo-amanto
Fronte al la morto, Boecio trovis konsolon en filozofio. Jam dekomence, la esperantistoj, fronte al “la batoj de l’ sorto, la mokoj de l’ homoj”, kreis kaj malkovris proprajn konsolojn en kaj per la lingvo. Ni rigardu, kiel.

Invit’ al interlingvistiko

La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj estas unu el la gravaj kunordigaj centoj de esploroj pri Esperanto kaj rilataj lingvaj demandoj. Ĝia direktoro Mark Fettes resumos ĝian historion kaj nuntempan agadon, kaj elstarigos kelkajn gravajn evoluojn sur la kampo de interlingvistiko.

Poezia angulo: La sonetoj al Orfeo de Rainer Maria Rilke

En 2020 aperis Esperanta traduko de malfrua majstroverko de la germana poeto Rainer Maria Rilke: Die Sonetten an Orpheus (1923). La tradukinto Mark Fettes parolos pri la ekesto kaj signifo de la verko, kaj legos kelkajn elektitajn sonetojn el la Unua kaj Dua Partoj. Bonvenos demandoj kaj diskuto pri tio, kion la poezio de Rilke proponas al ni nuntempuloj.

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/02/bet-174/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post BET-59: Konatiĝu kun Mark Fettes appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta