Pri stataj adjektivoj derivitaj de statŝanĝaj verboj kaj pri la signifokategorio de korupt/
La 13an de februaro 2025, la Akademio de Esperanto aprobis studon pri stataj adjektivoj derivitaj de statŝanĝaj verboj kaj pri la signifokategorio de korupt/. Voĉdonis 37 akademianoj el 42 (88 %), 27 aprobis (73 %), 5 voĉdonis kontraŭ kaj 5 sindetenis.
Akademia deklaro pri stataj adjektivoj derivitaj de statŝanĝaj verboj
A. La Akademio de Esperanto konstatas,
1. ke en la lingvouzo de nemalmultaj esperantistoj troviĝas kelkaj adjektivoj (ekzemple: morta, korekta, komplika, malferma kaj veka), kiuj estas formitaj el verba vortobazo1 kaj la adjektiviga finaĵo -a, kaj kies signifo (aŭ unu el kies signifoj) estas la stato rezultanta el la ago nomata de la verbo;
2. ke ne regas konsento inter la parolantoj de Esperanto pri la demando, ĉu ĉi tiuj rezultstataj adjektivoj2 estas ĝustaj aŭ eraraj, ĉu tia uzado estas lingve bona aŭ temas pri evitindaj neregulaĵoj.
B. Esplorinte la problemon el diversaj vidpunktoj, la Akademio aldone konstatas,
1. ke la ĝenerala regula signifo de adjektivo V-a formita el verba vortobazo V estas ‘rilata al aŭ karakterizata de la ago V-i’3;
2. ke ĉi tiu ĝenerala signifo povas plipreciziĝi laŭ la kunteksto kaj laŭ la signifo de la vortobazo V, ekzemple ĉe nutra, kiu ofte estas uzata en la senco ‘taŭga por nutrado’;
3. ke ĉe verba vortobazo V indikanta statŝanĝon, la signifo de V-a ne povas plipreciziĝi al signifo simila al V-ita aŭ V-inta, kiu indikas la staton rezultantan el la ago V-i, ĉar tia plipreciziĝo kontraŭas la ĝeneralan signifon de V-a, nome rilata al aŭ karakterizata de ia statŝanĝo;
4. ke la kontestataj rezultstataj adjektivoj kiel morta, korekta, komplika, malferma kaj veka estas formitaj el verboj kun statŝanĝa signifo, kaj sekve ne povas laŭregule indiki la staton rezultantan el la koncernaj agoj;
5. ke ĉi tiu malkohereco de la kontestataj rezultstataj adjektivoj kun la kutima signifo de deverbaj adjektivoj plejparte rezultas el nekritika transpreno de similformaj adjektivoj el lingvoj kun aliaj vortfaraj sistemoj;
6. ke la rezultstataj adjektivoj instigas homojn uzi formojn kiel korektigi, komplikigi kaj vekigi en la nekontesteble malĝustaj sencoj de korekti, kompliki kaj veki respektive, kio minacas la oficialan kaj kutiman bazan signifon de tiuj radikoj;
7. ke en la Baza Radikaro Oficiala de 1974 la Akademio de Esperanto nomis nekonsilinda la rezultstatan signifon de komplika kaj juĝis misuzo la rezultstatan signifon de korekta;
8. ke tri el tiuj kontestataj rezultstataj adjektivoj (morta, korekta kaj komplika) delonge estas uzataj de spertaj parolantoj de Esperanto (eĉ se malpli multaj nun ol antaŭ kelkaj jaroj);
9. ke ĉiuj ĉi konstatoj aplikiĝas egale al la koncernaj adverboj kiel korekte, komplike ktp (la ĝenerala regula signifo de adverbo V-e formita el verba vortobazo V estas ‘en maniero rilata al aŭ karakterizata de la ago V-i’).
C. Surbaze de ĉi tiuj konstatoj la Akademio
1. malrekomendas la uzadon de adjektivoj kiel morta, korekta, komplika, ferma, malferma, miksa kaj veka en neregula rezultstata senco;
2. atentigas pri tio, ke pro la ofta uzado de morta, korekta kaj komplika en rezultstata signifo estas preferinde konsideri ĉi tiujn vort-uzojn tradiciiĝintaj nekoheraĵoj anstataŭ rekte nomi ilin eraraj;
3. rekomendas, ke al lernantoj de Esperanto oni ne prezentu la rezultstatajn adjektivojn uzatajn en neregula senco kiel ekzemplojn de regula vortfarado; anstataŭe, se oni instruas ilin, oni klarigu ilin kiel esceptojn al la kutimaj reguloj de vortfarado per la finaĵo -a;
4. tute malaprobas la uzon de formoj kiel korektigi, komplikigi kaj vekigi en la sencoj de korekti, kompliki kaj veki.
D. La Akademio kompilis la ĉi-suban liston de adjektivoj, el kiuj kelkaj estas fojfoje uzataj kun neregula rezultstata signifo, dum aliaj estas regulaj adjektivoj, kvankam unuavide ili povas ŝajni neregulaj surbaze de niaj ĉi-supraj klarigoj. La listo klarigas, kiuj signifoj de tiuj adjektivoj estas efektive neregulaj, kaj enhavas kromajn informojn pri iuj el tiuj adjektivoj. Krome, ĉe la efektive neregulaj adjektivoj ĝi mencias eblajn alternativajn esprimojn, kiujn oni povas uzi por eviti la koncernajn uzojn de tiuj adjektivoj.
abstrakt/a
Kelkaj vortaroj, ekzemple la Plena Vortaro, listigas abstrakt/i kiel bazan formon de abstrakt/. Sekve, laŭ tiuj vortaroj ŝajnas, ke ankaŭ abstrakta estas rezultstata adjektivo, al kiu povus aplikiĝi ĉi tiu Akademia decido. Tamen la 1a Oficiala Aldono atribuas al la radiko abstrakt/ nur la multe pli oftan signifon de la adjektivo abstrakta en ties kutima signifo, kiu do ne estu kontestata.
Aliflanke, la verbo abstrakti devas, laŭ la kutimoj de la Esperanta derivado, signifi ‘esti abstrakta’.
Same regula estas la substantivo abstraktigo uzata en la senco, kiun ilustras la jena ekzemplo: “La nocia pensado aperas nur ĉe la homo. Ĉe tiu ĉi pensado oni operacias per nocioj kiel rezultoj de abstraktigo.” (Jan Werner: Terminologia Kurso, 1986)
En ĉi tiu rekomendinda uzo la vorto abstrakta kaj ties derivaĵoj estas plene simetriaj al ĝia kontraŭo konkreta kaj ties derivaĵoj.
ĉagren/a
La verbo ĉagreni indikas statŝanĝon, nome ŝanĝon de la emocia stato de la persono, kiun io aŭ iu ĉagrenas. Sekve la uzo de ĉagrena kun la rezultstata signifo simila al ‘ĉagrenita’ aŭ ‛spertanta ĉagrenon’ ne estas regula. Taŭga alternativo estas ĉagrenita.
Jen ekzemplo de esprimo, en kiu ĉagrena ne estas problema rezultstata adjektivo, sed estas uzata en tute regula maniero:
• Ricevi tian minacon estas afero tre ĉagrena. (afero, kiu ĉagrenas)
fals/a
En la Baza Radikaro Oficiala de 1974 la Akademio deklaris la radikon fals/ dukategoria, nome kaj verbkaraktera kaj adjektivkaraktera. Ni ŝatus atentigi pri tio, ke en la Universala Vortaro de la Fundamento de Esperanto la radiko fals/ estas tradukita nur per verboj, kaj ke la verbkaraktera signifo ĝenerale estas konsiderata la pli kerna signifo de fals/. La stata uzo de falsa ne estas en regula maniero derivebla de la signifo de falsi, sed pro la antaŭa Akademia decido ĝi jam havas statuson de oficiale akceptita escepto al la ĝeneralaj principoj de la Esperanta vortfarado. Se oni volas uzi fals/ nur verbkaraktere, oni povas anstataŭigi statajn uzojn de falsa per unu el la jenaj adjektivoj depende de la intencita signifo: malaŭtentika, falsita, malĝusta, malvera, mensoga. Notu, ke kiam falsa havas signifon similan al erariga, ĝi estas klarigebla kiel regula derivaĵo de la verbkaraktera signifo de fals/. La Akademio esprimas sian subtenon al tiuj esperantistoj, kiuj klopodas igi Esperanton pli sen-escepta lingvo per tio, ke ili uzas fals/ nur verbkaraktere.
ferm/a
La verbo fermi indikas statŝanĝon, kaj sekve la uzo de ferma kun la rezultstata signifo simila al ‘fermita’ ne estas regula. Tiu signifo de ferma verŝajne aperis en Esperanto ne pro alilingva influo, sed pro analogeco al malferma (kiu ja klarigeblas per alilingva influo). Plej ofte taŭgas kiel alternativo la participo fermita. Tamen fojfoje povas ĝeni, ke laŭ la kutima signifo de -it-, io povas esti fermita, nur se ĝi antaŭe estis malfermita; ekzemple okuloj de hundidoj, kiuj ĝis nun neniam malfermis siajn okulojn, laŭ tiu logiko ne povas esti konsiderataj fermitaj. Oni plejparte simple ignoras tiun ĉi signiferon de fermita kaj uzas la formon fermita sen konsidero pri tio, ĉu antaŭa statŝanĝo okazis aŭ ne. Sed kiam tiu signifero de fermita efektive povas kaŭzi miskomprenon, eblas uzi la alternativon nemalfermita.
Jen ekzemploj de esprimoj, en kiuj ferma ne estas problema rezultstata adjektivo, sed estas uzata en tute regula maniero:
• la ferma ceremonio de la Universala Kongreso (ceremonio, per kiu oni fermas la kongreson)
• la ferma horo de la vendejo (horo, je kiu la posedanto fermas sian vendejon)
fiks/a
En la Baza Radikaro Oficiala de 1974 la Akademio deklaris la radikon fiks/ dukategoria, nome kaj verbkaraktera kaj adjektivkaraktera. Ni ŝatus atentigi pri tio, ke en la 1a Oficiala Aldono la radiko fiks/ estas tradukita nur per verboj, ke la verbkaraktera uzo de fiks/ trovebla en la verbo fiksi estas pli kutima ol la adjektivkaraktera uzo de fiks/ trovebla en multaj uzoj de la adjektivo fiksa, kaj ke la verbkaraktera signifo ĝenerale estas konsiderata la pli kerna signifo de fiks/. La stata uzo de fiksa ne estas en regula maniero derivebla de la signifo de fiksi, sed pro la antaŭa Akademia decido ĝi jam havas statuson de oficiale akceptita escepto al la ĝeneralaj principoj de la Esperanta vortfarado. Se oni volas uzi fiks/ nur verbkaraktere, oni povas anstataŭigi statajn uzojn de fiksa per fiksita, firma, konstanta, senmova aŭ senŝanĝa depende de la intencita signifo. Notu, ke la esprimo rigardi ion fikse estas pravigebla surbaze de la verbkaraktera signifo de fiks/, ĉar ĝi estas interpretebla kiel ‘rigardi fiksante sian rigardon sur io’. La Akademio esprimas sian subtenon al tiuj esperantistoj, kiuj klopodas igi Esperanton pli sen-escepta lingvo per tio, ke ili uzas fiks/ nur verbkaraktere.
komplik/a
La verbo kompliki indikas statŝanĝon, kaj sekve la uzo de komplika kun la rezultstata signifo simila al ‘malsimpla’ ne estas regula. Depende de la kunteksto, taŭgaj alternativaj esprimoj estas malsimpla, malfacila aŭ komplikita.
Ĉar malsimpleco de iu afero ofte malsimpligas interagon kun la afero, ekzistas multaj kuntekstoj, en kiuj eblas interpreti komplika kaj en la problema rezultstata signifo simila al ‛malsimpla’ kaj en la regula signifo simila al ‛malsimpliga’. Ekzemple, la esprimo komplika lingva regulo povas esti interpretata kiel regulo, kiu per si mem estas malsimpla aŭ malfacila, aŭ kiel regulo, kiu malsimpligas la lingvan sistemon aŭ malfaciligas la lernadon de la lingvo. La uzado de tiu ĉi esprimo laŭ la dua interpreto estas tute regula.
Jen ekzemplo de esprimo, en kiu komplika tute klare estas uzata en sia regula signifo kaj ne en la problema rezultstata signifo:
• Malbone dokumentita kodo estas komplika faktoro en la pluevoluigo de komputila programo. (Faktoro, kiu kontribuas al komplikado de la pluevoluigo)
konfuz/a
konfuz/ estas verba radiko kaj havas tri klare distingeblajn signifojn:
1. malordigi/malklarigi (konfuzi pensojn, eldirojn aŭ ideojn)
2. kaŭzi malklarecon en la menso de iu (konfuzi personon)
3. ne kapabli distingi (konfuzi du aferojn)
konfuza havas en la efektiva lingvouzo du klare distingeblajn signifojn:
1. tia, ke ĝi povas kaŭzi malklarecon en la menso de iu (konfuzaj petoj, ordonoj)
2. havanta malklarecon en sia menso (konfuza persono)
La unua senco de konfuza estas regula adjektivigo de la dua senco de konfuzi, sed la dua senco de konfuza klarigeblas nur en rezultstata maniero kaj sekve estas neregula. Taŭga alternativo estas konfuzita.
korekt/a
La verbo korekti indikas statŝanĝon, kaj sekve la uzo de korekta kun la rezultstata signifo simila al ‘senerara’ ne estas regula. La alternativaj esprimoj, kiuj plej bone trafas ĉi tiun rezultstatan signifon de korekta, estas senerara kaj laŭregula. Tamen ankaŭ la iomete alisignifa vorto ĝusta tre ofte taŭgas kiel alternativo al korekta. Kiam oni parolas pri personoj, krome ofte taŭgas unu el la alternativoj senriproĉa, bonkonduta, morkonforma, honesta kaj ĝentila.
Jen ekzemploj de esprimoj, en kiuj korekta ne estas problema rezultstata adjektivo, sed estas uzata en tute regula maniero:
• la korekta skribilo de la instruisto (la skribilo, per kiu la instruisto korektas)
• la korektaj reguloj de la presejo (la reguloj, laŭ kiuj la presejo korektas manuskriptojn)
korupt/a
Tradicie Esperantaj vortaroj listigas korupt/ kiel verban radikon, kaj tiam la kutima uzado de korupta ŝajnas rezultstata. Tamen post zorga studado de la efektiva lingvouzo de korupt/ fare de bonaj aŭtoroj, la Akademio konstatis, ke substantiva karaktero pli bone klarigas ĝian kutiman funkciadon, kaj sekve oficiale deklaras ĝin substantiv-karaktera, samtempe provizante ĝin per oficiala difino (vidu la dokumenton Akademia decido pri la signifokategorio de korupt/, kiu estas publikigata kune kun ĉi tiu dokumento). La kutima uzo de korupta estas do senproblema.
mal/ferm/a
La verbo malfermi indikas statŝanĝon, kaj sekve la uzo de malferma kun la rezultstata signifo simila al ‘malfermita’ ne estas regula. Plej ofte taŭgas kiel alternativo la participo malfermita. Tamen ĝi fojfoje povas kaŭzi problemon similan al tiu menciita pri fermita ĉi-supre sub ferm/a. Tiam eblas uzi nefermita.
Jen ekzemploj de esprimoj, en kiuj malferma ne estas problema rezultstata adjektivo, sed estas uzata en tute regula maniero:
• la malferma kunveno de la Universala Kongreso (la kunveno, per kiu oni malfermis la kongreson)
• malferma tago de la Centra Oficejo (tago, en kiu oni malfermas la Centran Oficejon al la publiko)
miks/a
La verbo miksi indikas statŝanĝon, kaj sekve la uzo de miksa kun la rezultstata signifo simila al ‘miksita’ ne estas regula. Notu, ke ne eblas defendi ĉi tiun signifon de miksa per la klarigo ‛estanta mikso’, ĉar tio funkcius nur kun ne-aga interpreto de mikso, dum laŭregule la signifo de miksa devas rilati al la ago miksi. Taŭgaj alternativoj estas miksita kaj miksaĵa.
Aliflanke kunmetaĵoj kiel miksrasa kaj la zamenhofa mikskolora estas – analoge al la ankaŭ zamenhofa esprimo miksospeca – pravigeblaj surbaze de la substantivo mikso, kaj do ne estas kontestindaj.
Jen ekzemplo de esprimo, en kiu miksa ne estas problema rezultstata adjektivo, sed estas uzata en tute regula maniero:
• Ekzistas miksa proporcio, kiu igas morteron el sablo, argilo, kalko, cindro kaj kaproharoj varm-izola. (Proporcio, laŭ kiu oni miksas la ingrediencojn)
mort/a
La verbo morti indikas statŝanĝon, kaj sekve la uzo de morta kun la rezultstata signifo ‘malviva’ ne estas regula. Taŭgaj alternativoj estas malviva, senviva kaj mortinta.
Jen ekzemploj de esprimoj, en kiuj morta ne estas problema rezultstata adjektivo, sed estas uzata en tute regula maniero:
• la morta horo (la horo, en kiu iu mortas)
• morta kondamno (kondamno al morto)
• morta krio (krio de mortanto aŭ krio simila al tiu de mortanto)
• morta peko (peko, pro kiu oni meritas morti)
vek/a
La verbo veki indikas statŝanĝon, kaj sekve la uzo de veka kun la rezultstata signifo simila al ‘ne dormanta’ ne estas regula. La verbo maldormi kaj la esprimo ne dormi estas taŭgaj alternativoj al esti veka. Kiam veka ne estas uzata kombine kun esti, taŭgaj alternativoj estas maldorma kaj maldormanta. Krome en kelkaj kuntekstoj taŭgas ankaŭ la alternativoj vekiĝinta kaj vekita.
Jen ekzemploj de esprimoj, en kiuj veka ne estas problema rezultstata adjektivo, sed estas uzata en tute regula maniero:
• eksonis la unuaj vekaj trumpetoj (trumpetoj, kiuj vekis homojn)
• veka signalo (signalo, kiu vekas)
Akademia decido pri la signifokategorio de korupt/
En ĉi tiu aldona decido ni fiksas la signifokategorion de la radiko korupt/, al kiu antaŭe ne estis oficiale atribuita ia signifokategorio, kaj donas al ĝi oficialan difinon.
La radiko korupt/ estas substantivkaraktera.
korupt/o. Socia fenomeno karakterizata unuflanke de politikaj aŭ alispecaj decidantoj influeblaj per monaj aŭ alispecaj donacoj kaj aliflanke de homoj pretaj kaj kapablaj tiel influi la decidantojn: korupto estas unu el la plej videblaj malsanoj de nia lando; per ĉi tiu leĝo la registaro celas kontraŭbatali korupton en la urbaj administrejoj.
korupt/a. Subaĉetebla aŭ subaĉetema: la korupta estro de la firmao dum multaj jaroj influis leĝproponojn per sia subaĉetado de kelkaj koruptaj ministroj.
korupt/i. Subaĉeti: li pagis milionojn por korupti politikistojn.4
1. alivorte, el verba radikalo, do el verba radiko aŭ el kunmetaĵo de vorteroj kune kondutantaj kiel verba radiko
2. Por simpligi la priskribon, ni ĝenerale uzas la esprimon rezultstata adjektivo kiam ni parolas pri uzo de deverba adjektivo, kiu celas la staton, kiu rezultas el la ago nomata per la verba vortobazo. La samaj adjektivoj povas havi ankaŭ nerezultstatajn uzojn, pri kiuj ĉi tiu decido tamen ne temas.
3. Pli detala analizo de ĉi tiu ĝenerala regula signifo troviĝas en konstato V. C) 3. de la Enketo kaj decidoj de la Akademio pri la demando de la vortfarado en Esperanto de la jaro 1967, trovebla en la retejo de la Akademio.
4. Oni evitu uzadon de korupti en la senco ‛igi malvirta aŭ malbonkvalita’.
Fonto: https://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/02/akademio-26/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Pri stataj adjektivoj derivitaj de statŝanĝaj verboj kaj pri la signifokategorio de korupt/ appeared first on La Ondo de Esperanto.