La Esperantisto de la Jaro: La dudek-sepa elekto. Kial la lasta?
La Esperantistoj de la Jaro: de William Auld (1998) kaj Keppel Enderby (1999) ĝis “Semio” Sun Mingxiao (2023) kaj Eszter (Stela) Besenyei-Merger (2024).
Pluraj personoj, leginte ke la elektado de la Esperantisto de la Jaro en decembro 2024 okazis por la lasta, dudek-sepa fojo, demandis: kial ni decidis fermi la projekton. Ni respondas, ke tio okazis pro du ĉefaj kialoj:
Unue, pro la natura fenomeno de la aĝo kaj sano ni estis devigitaj iom-post-iom redukti nian aktivadon en Esperantujo: ĉesis la surlokaj instruado, informado kaj movadorganizado; estis fermitaj la internacia fotokonkurso kaj la literatura konkurso “Liro”; maloftiĝis nia partopreno en esperantistaj kongresoj kaj renkontiĝoj; dum kelkaj jaroj paŭzas “Radio Esperanto”, ne daŭras la bibliografia laboro, malvigliĝis la eldonado de paperaj libroj. En decembro 2016 aperis la lasta papera “Ondo”, kiu transformiĝis al bita gazeto: ĉiumonata dum 2017-19, kaj ĉiusezona ekde 2020. Nia ĉefa prioritato restas “La Ondo de Esperanto” kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo kaj kiel ĉiusezona bitgazeto.
Due, en januaro 2024 UEA starigis la premion Grégoire Maertens, kiu estos aljuĝota ĉiujare al tiu, “kiu aparte kontribuis aŭ kontribuas al la progreso de la movado por Esperanto kaj rilataj demandoj”. Temas pri la sama/simila ideo, kiun ni ekrealigis en 1998. Kaj, kiam vi vidos la nomon de la unua laŭreato de la nova premio, vi komprenos, ke nia decido pri la fermo de la projekto “La Esperantisto de la Jaro” ne estas senbaza.
Dum 26 jaroj ni kun granda plezuro ĉiujare eksciis la nomojn de la laŭreatoj kaj diskonigis iliajn nomojn kaj meritojn je la Zamenhof-Tago. Ni dankas ĉiujn nunajn kaj eksajn membrojn de la elekta komisiono kaj ĝian sekretarion Paweł Fischer-Kotowski pro la daŭra kaj kompetenta laboro por la bono de la tuta esperantista komunumo!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Legu pli pri la projekto “La Esperantisto de la Jaro” (rezultoj kaj intervjuoj) ĉe
https://esperanto-ondo.ru/Ind-jaro.htm
Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2024).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2024, №4 (322).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/02/jaro-9/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post La Esperantisto de la Jaro: La dudek-sepa elekto. Kial la lasta? appeared first on La Ondo de Esperanto.
