
Esperantistoj naskiĝas mezaĝaj
Kie estas la junuloj? Tion oni ofte demandas en esperantistaj renkontiĝoj. Malmultas fidindaj statistikaĵoj pri la aĝostrukturo en la Esperanto-movado, sed se rigardi la statistikojn ĉe Edukado.net, oni trovas ke nur dekono el tiuj, kiuj indikis sian aĝon, estas malpli ol 30-jaraj. Se tiu estus la aĝopiramido de ordinara lando, ĝi antaŭvidus rapidan malaperon de la tuta popolo. Tamen novaj esperantistoj plej ofte ne estas beboj, infanoj aŭ eĉ junuloj.
Ne malofte la plej juna partoprenanto de lokaj kunvenoj estas mezaĝulo, pli ol 40 jarojn aĝa. Kaj de tempo al tempo oni renkontas la ideon ke la esperantistaro maljuniĝas kaj mankas junuloj el Esperantujo. Ĉu tio estas vero aŭ nur supozo? Malfacilas decidi ĉar mankas fideblaj statistikoj per kiuj oni povus tion aŭ konfirmi aŭ malkonfirmi.
Sed kion oni povas fari se oni scivolas? Estas fama ŝerco, kiun sciencistoj ofte citas en similaj situacioj:
Ebriulo diligente serĉadas ion ĉe stratlampo, vidas tion policano, kiu tien iras kaj demandas:
– Kion vi serĉas?
– Mian ŝlosilon, respondas la ebriulo.
– Kie vi perdis ĝin?
– Du stratojn supre.
– Tiam kial ĝin vi serĉas tie ĉi?
– Ĉar ĉi tie estas lumo.
Do faru ni kiel la ebriulo de tiu ĉi ŝerco kaj rigardu tie kie estas iom da lumo. El la informeroj kiujn anoj povas trovi ĉe Edukado.net eblas fari la sekvan statistikon kaj aĝopiramidon.

10-20 jaroj: 1 %
20-30 jaroj: 9 %
30-40 jaroj: 17 %
40-50 jaroj: 15 %
50-60 jaroj: 15 %
60-70 jaroj: 18 %
70-80 jaroj: 16 %
80-90 jaroj: 7 %
90-100 jaroj: 2 %
Jes, en tiu statistiko sendube preskaŭ mankas veraj junuloj (aĝogrupo 0-20). Sed eble tie trompas nia statistiko pleje, ĉar ekzemple eblas ke neplenaĝuloj malpli emas registriĝi ĉe Edukado.net. Tamen sen pli bona ideo, ni supozu ke la statistiko ne trompas multe.
Ĉu ni devus ektimi kaj konkludi ke tiu grafikaĵo antaŭdiras la formorton de Esperantujo? Se Esperantujo estus normala lando, tiam sendube tiu statistiko estus timigega kaj sugestus ke Esperanto verŝajne ne havas pli ol cent jarojn antaŭ ol ĝi preskaŭ tute malaperos. Tamen ni ne forgesu ke ne estas tiel. La aĝopiramido de Esperantujo plejparte kreskas ne desube sed deflanke. Tion pruvas ke denaskuloj estas nur eteta malplimulto de la tutaĵo de Esperantujo.
Memkompreneble, tiu kiu ellernas Esperanton kiel mezaĝulo, tute ne havas ŝancon esti parto de la Esperantista junularo. Kaj ekzistas nemalmultaj eĉ tiaj kiuj esperantiĝas kiel pensiuloj. Ĉiuokaze, se veras ke Esperanto malpli allogas homojn el la junaj aĝgrupoj estus bone scii tion, kaj eĉ pli bone estus scii kial la afero estas tiel.
Ni reiru al la temo de manko de nemaljunuloj ĉe lokaj kunvenoj. La aĝogrupo 0-40 ĉe Edukado.net konsistigas 27 % el la tuto, kio ne estas tiel malgranda kiel oni konjektus el la aĝodistribuaĵo ĉe lokaj kunvenoj. Ĉu eblas ke tiu aĝogrupo malpli emas iri al lokaj kunvenoj? Ĉu eble ili simple preferas esperantumadi interrete? Malfacilas diri ĉar ni ne scias kiel la malsamaj aĝgrupoj uzas Esperanton.
Se oni komparas tiun ĉi aĝpiramidon kun tiu de la mondo, oni vidas kelkajn aliajn klarigendajn kuriozaĵojn:
– La mallarĝiĝado de la supro komenciĝas multe pli malfrue kaj aperas nur en la du lastaj etaĝoj de la piramido de Edukado.net. Ĉu lernado de Esperanto estus la sekreto de longviveco? Aŭ ĉu tiun ĉi aferon kaŭzas simple la deflanka kresko de la piramido?
– La malsimetrio de la seksa distribuaĵo estas okulfrapa: dum en la tutmonda piramido la distribuo estas egala, ĉe Edukado.net 70 % el la homoj estas iĉaj, 21,3 % estas inaj, kaj ĉe 8,7% la sekso estas alia aŭ nekonata. Estus bone scii, ĉu tio validas ĝenerale en Esperantujo, kaj se jes, kial la afero statas tiel.

Gravas rimarkigi ke oni ne saltu al konkludoj surbaze sur tiu ĉi statistiko. Ĝi tre facile povas esti trompa, ĉar el la pli ol ses mil uzantoj de edukado.net nur ĉirkaŭ mil entute donis informon pri sia aĝo. Kaj ni ne scias kiel emo kaŝi informon pri sekso aŭ aĝo varias depende de aĝo kaj sekso.
Do ni ne scias, kiel bone tiuj mil homoj reprezentas la uzantaron de Edukado.net, kaj ni same ne scias kiel bone tiu uzantaro reprezentas la tutaĵon de Esperantistaro. Ĉiuokaze vidi nebule estas pli bone ol vidi neniel. Nun almenaŭ ni havas kelkajn interesajn konjektojn kaj esplorindajn demandojn.
Por respondi al tiuj ĉi demandoj, ni bezonus pli bonan kaj fideblan statistikon. Kaj post tiu ĉi malperfekta analizo nature ekaperas la demando: Ĉu UEA kune kun TEJO ne povus fari ian regulan oficialan interretan popolnombradon de Esperantujo?
Kompreneble eĉ tiu statistiko ne estus perfekta, ĉar Esperantujo ne estas ŝtato kaj ne povas devigi sian tutan popolon partopreni. Aliflanke, kredeble oni povus instigi sufiĉe multajn homojn partopreni, malfacilas imagi ke estus multaj samideanoj kiuj ne ŝatus esti nombrataj en tia oficiala popolnombrado. Kaj eĉ se tio estas naiveco, tia oficiala statistiko sendube estus multoble pli bona kaj fidebla ol tiu ĉi.
Ekzistas ankoraŭ aktuala enketo pri la uzo de Esperanto ĉe Kunfarejo. Ĝi ne estas oficiala popolnombrado, sed se ĝi havos sufiĉe multajn respondojn, ĝi povos konfirmi aŭ malkonfirmi la konjektojn de tiu ĉi statistiko. Kaj eĉ respondi kelkajn demandojn, ĉar ĝi enhavas demandojn ne nur pri sekso kaj aĝo sed ankaŭ pri la uzado mem.
Tamen por tio gravas ke kiel eble plej multaj el ni respondu ĝin.
Gergej Sekej