PMA

KER: la ekzamendatoj de la jaro 2025

kerLa unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj) estas unu el la plej gravaj servoj de UEA, realigataj de sia KER-Ekzamena Centro (KER-EC), kunlabore kun la retejo Edukado.net kaj la Akademio de Esperanto. Ili ekzistas en la niveloj B1, B2, C1 kaj C2 kaj eblas ilin trapasi surloke, en specifaj okazoj, aŭ rete, laŭ antaŭe decidita kalendaro. Por la jaro 2025 estas jam du aprobitaj ekzamensesioj, en kiuj eblos ekzameniĝi kaj ĉeeste kaj rete. Krom ili unu plia ankoraŭ dependas de la interesiĝontoj.

Toronto – 11a de julio
La unua ekzamendato estas la 11a de julio, komence de la Dulanda Kongreso en Toronto (Kanado) kaj fine de la ĵus antaŭa Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK). Paralele kun la ĉeestaj ekzamenoj eblos solvi ankaŭ rete la testojn kaj tiel tra la tuta amerika kontinento kaj en la proksimaj tempozonoj oni povos labori en komforta, dumtaga temp-intervalo. En tiu tago okazos ekzamenoj je niveloj: B1, B2 kaj C1.

UK, Brno – 1a de aŭgusto
La dua ekzamensesio okazos dum UK 2025, la 1an de aŭgusto. Ankaŭ en tiu tago okazos kaj ĉeestaj kaj retaj ekzamenoj, sed nur en tiuj niveloj, en kiuj aliĝos ĉeeste kaj rete sume minimume 12 kandidatoj. La proponataj niveloj estas B1, B2, C1 kaj C2. Pro la tempozono tiuj ekzamenoj taŭgos precipe por eŭropaj kaj aziaj kandidatoj.

IJK, Indonezio – 14a de aŭgusto (provizora)
Krom la du sesioj jam konfirmitaj, estas ankaŭ planata papera C1-ekzameno por homoj, kiuj partoprenos la 81an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en Indonezio. Interesiĝantoj nepre skribu al ijk2025@tejo.org ĝis la 1a de majo, ĉar necesas minimume 10 kandidatoj por ke la ekzameno povu okazi.

Intervjuoj
La parolaj ekzamenoj havas du partojn: aŭdkomprenajn testojn kaj parolajn antaŭkomisionajn ekzamenojn. El tiuj por la antaŭkomisionaj, individuaj ekzamenoj estos fiksitaj pluraj ebloj, kaj la kandidatoj povos rezervi por si tempon: (a) por ĉeesta ekzameniĝo en Greziljono, en Toronto aŭ iam dum la UK-semajno, aŭ (b) por retaj intervjuoj en ajna alia, antaŭe anoncita ekzamentago inter junio kaj fino de aŭgusto. La kandidatoj, kiuj ekzameniĝos rete, devos trapasi ankaŭ la parolan intervjuon rete, la kandidatoj de la ĉeestaj ekzamenoj povos elekti el inter ĉeestaj aŭ retaj ebloj.

Aliĝ-limdatoj
Al la ekzamenoj necesas aliĝi pere de la formularo ĉe edukado.net. La limdato por aliĝi kaj pagi la kotizojn estas ĉirkaŭ je 6 semajnoj antaŭ la ekzamentago (1a de junio por Toronto, kaj 15a de junio por UK). Sciu, ke ekde la 15a de marto ŝanĝiĝos la ekzamenkotizoj. Por havi la kotizojn de la antaŭa periodo necesas aliĝi plej malfrue ĝis la 14a de marto (ĝis noktomezo UTC).

Provtestoj – prepariĝo
Por tiuj, kiuj ne scias decidi je kiu nivelo ili estas, ni disponigas senpagajn provtestojn, kiujn oni solvu rete. Post la solvado de la testoj kunlaborantoj de edukado.net konsilas la solvintojn kaj vidigos ankaŭ la korektitajn testojn (kun la eraroj). En la prepariĝo kaj decido pri la nivelo povas helpi ankaŭ la geonkloj de la programo Ekparolu!. Tiuj, kiuj aliĝis al iu ekzameno sed bezonas ŝanĝi la nivelon laŭ la rezultoj de la preparkursoj aŭ de la provekzamenoj, povos tion fari, kontaktante la gvidanton de la ekzamena centro.

Por trovi pli detalajn informojn vizitu la retpaĝaron pri la KER-ekzamenoj aŭ skribu al la organizantoj per ker-ekzamenoj@edukado.net. Aliĝu kiel eble plej rapide kaj poste preparu vin diligente.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1214.

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post KER: la ekzamendatoj de la jaro 2025 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta