PMA

Alex Humet gvidos perfektigan kurson en BET-59

Alex Humet“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dudek prezentoj. La dudek-unua estas Alex Humet (Belgio), kiu ĉi-sube mem prezentas sin kaj sian kontribuon al BET-59.

Alex Humet naskiĝis la 16an de majo 1955. Li estas kataluna esperantisto origine el Barcelono, kiu post kelkaj jaroj en Roterdamo ekde la 1980aj jaroj vivas en la distrikto Berchem de la belga urbo Antverpeno. Ekde novembro 1984 li estas edzo de la flandra esperantistino Ite Tytgat, kun kiu li havas tri denaske esperantistajn infanojn.

Matematikisto, li faris sian karieron en internaciaj asekurkompanioj en Bruselo kaj Luksemburgo, ĝis la pensiiĝo en 2020.

Krom pluraj funkcioj en TEJO kaj Flandra Esperanto-Ligo, dum 20 jaroj li profesie instruis Esperanton en Antverpena lingvo-lernejo, kaj li ofte estas petata kiel instruisto de Esperanto dum aranĝoj en ĉiuj niveloj, en Belgio kaj eksterlande.

Nun kiel emerito, li ankaŭ instruas la katalunan lingvon en Luksemburgio kaj ofertas sian instrusperton al la organizantoj de Esperanto-renkontiĝoj.

En BET-59 Alex Humet gvidos perfektigan kurson de Esperanto.

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/02/bet-173/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Alex Humet gvidos perfektigan kurson en BET-59 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta