RenKEJtiĝo 2025
La Kataluna Esperanto-Junularo invitas vin al sia junulara Esperanto-aranĝo, de la 20a ĝis la 23a de februaro 2025 en Olot. RenKEJtiĝo estas la oficiala plurtaga aranĝo de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ), por junaj esperantistoj kaj de Katalunio kaj de ĉie. La nomo estas vortludo kun la Esperanta vorto “renkontiĝo” kaj KEJ, la mallongigo de nia asocio.
En la lastaj jaroj, post granda klopodo por plibonigi la Esperantan junulan spacon en Katalunio, la rezultoj komencis montriĝi kiel plimultiĝo de katalunaj junuloj en Esperantujo! Sekve, ni bezonis plurtagan aranĝon por interkonatiĝi kaj ĝui interesan kaj diversan programon kun aliaj junuloj en Esperanto. Tial en 2023 ni unuafoje organizis RenKEJtiĝon, kiu estis tre sukcesa kaj helpis al ni esti pli konataj internacie.
RenKEJtiĝo 2025 okazos en Olot ekde ĵaŭdo la 20a, ĝis dimanĉo la 23a de februaro 2025. La gastejo estos Alberg Olot Xanascat (Passeig Barcelona, 15, Olot, 17800).
Ni kuraĝigas vin partopreni kaj ĝui bonegan etoson kune!
Legu pli ĉe https://www.esperanto.cat/junularo/la-renkejtigo/
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/02/katalunio-10/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post RenKEJtiĝo 2025 appeared first on La Ondo de Esperanto.