PMA

Fervojistoj kongresos printempe en Slovakio

slovakio

Slovakia Asocio de Fervojistoj Esperantistoj (SAFE) kaj Edukado@Interreto (E@I) invitas vin al la 76a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso, kiu okazos de la 30a de aprilo ĝis 4a de majo 2025 en Žilina, Slovakio.

Žilina estas unu el la plej malnovaj slovakiaj urboj kaj la kvara plej granda urbo en Slovakio. Ĝi situas nordokcidente laŭ la plej longa slovaka rivero Váh kaj pro tio ofte nomata “perlo sur Váh”.

Žilina

47 personoj el naŭ landoj jam aliĝis al la Kongreso.

Legu pli en la kongresa retejo https://ifk.ikso.net/

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/02/slovakio-34/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Fervojistoj kongresos printempe en Slovakio appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta