Jubileo de Louis Beaucaire
Antaŭ 100 jaroj, la 7an de februaro 1925, naskiĝis Louis Beaucaire (Bokér, 1925-1941-1983), franca librovendisto kaj esperantisto, ekde 1950 loĝinta en Berlino; aŭtoro de tri leĝeraj libroj, verkitaj sprite kaj belstile: en Kruko kaj Baniko el Bervalo (1970), subtitolita “Maldecaj anekdotoj por neprudaj legantoj”, li adaptis al Esperantujo popularajn anekdotojn kaj aldonis vortludajn frazojn en Esperanto; same en Esperantujo okazas la 12 “maldecetaj epizodoj” de El la vivo de bervala sentaŭgulo (1974) kaj la 12 fabeloj de Fabeloj de la verda pigo (1981).
Hodiaŭ ni proponas relegi al vi unu el la “maldecetaj” rakontoj de Beaucaire kun la titolo “Kiel mi fariĝis kunfondinto de UEA” ĉe https://sezonoj.ru/2020/02/beaucaire/
Agrablan legadon!
AlKo
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/02/beaucaire-2/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Jubileo de Louis Beaucaire appeared first on La Ondo de Esperanto.
