PMA

APERo-18 celebros la 30-jariĝon de MASI

AperoLa 24an de februaro 1995 en la biblioteko de la ĉefkonstruaĵo de la Moskva aŭtomobil-konstrua instituto (la ruslingva siglo МАСИ = MASI) en solena etoso kun ĉeesto de la rektoro kaj aliaj gravuloj estis fondita la Moskva Amikaro de Studantoj kaj Instruantoj (MASI). Post 30 jaroj – MASI daŭre ekzistas.

Ĉi tiun datrevenon ni festos la 1-4an de majo 2025 en la ripozejo “Salut” proksime de la apudmoskva urbo Puŝkino dum la tradicia MASI-renkontiĝo APERo. Ĝi okazos jam la 18an fojon kaj ĉiam konservas sian ĉefcelon: krei klerigan-distran medion por nature kaj libervole uzi Esperanton en amikeca etoso.

La programo de la renkontiĝo estas plene farata de la partoprenantoj mem. La organiza teamo nur kolektadas kaj entagordigas la proponojn. Ĉiu APERo havas iun temon – maksimume abstraktan, sed iom direktantan fantazion de la programkontribuantoj. La temo de APERo-18 estas “30 jaroj!” Ĉu temas pri la jubileo de MASI? Jes, certe. Sed ne nur. Provu streĉi vian kreemon. Per kiuj Esperanto-eventoj, historiaj datoj, datrevenoj de famuloj, sciencaj malkovroj, viaj propraj rememoroj kaj travivaĵoj vi povus plenigi vian programeron “30 jaroj …!”? Ni tre scivolemas, Kiel aspektos nia programo. Ni raportos pri tio en la resuma artikolo en “La Ondo”.

Se iu el la legantoj estos la 1-4an de majo en Ruslando kaj ne tro for de Moskvo, bonvenon al APERo-18!

Pli detalajn informojn trovu en la Informletero https://vk.com/doc2101534_686453848, la prezojn kaj loĝkondiĉojn – en la aliĝilo: https://forms.gle/CqQ9wvk3HnMrvSNP6.

Pacan kaj belan printempon al ĉiuj!

Kontaktoj:
Mirina: +7 905 796 6199, mirinda.strigo@gmail.com
Karter: +7 901 584 9604, kilokaban@yandex.ru
Telegram-grupo: https://t.me/+FhmGhmq2EJ1jNTNi

Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/02//

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post APERo-18 celebros la 30-jariĝon de MASI appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta