• PMA

    Estu parto de la Elekta Komisiono de TEJO!

    La Elekta Komisiono estas organo de TEJO, kies ekzisto kaj funkcio estas priskribita de la Reglamento pri Elekto de Estraranoj. Ĝia tasko estas kolekti kandidatiĝojn por la estraro (kaj ankaŭ mem alparoli eblajn kandidatojn), prijuĝi la kandidatojn kaj prezenti al la komitato strukturitan proponon por elekto de nova estraro. La Elekta Komisiono laboras en sama tempodaŭro kiel la Estraro mem kaj oficos ekde sia elektiĝo ĝis la elektado de nova Estraro por la mandato 2025-2026, planita dum IJK 2025 en aŭgusto, Indonezio. Rajtas membri en la komisiono: Komitatanoj de TEJO; Komisiitoj de TEJO; Eksaj estraranoj de TEJO; Individuaj membroj de TEJO kiuj pro speciala kompetenteco povas grave kontribui al la…

  • PMA

    BET-59: Konatiĝu kun Tim Owen

    “La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dudek tri prezentoj. La dudek-kvara estas Tim Owen (Britio), direktoro de Esperanto-Asocio de Britio. Ĉi-sube legu pli pri li kaj pri lia kontribuo al la programo de BET-59. Tim Owen, tiam eble dek-jara, eksciis pri Esperanto foliumante porinfanan enciklopedion, kaj tuj opiniis la lingvon bona ideo. Ĝin li eklernis tamen unu kaj duonan jardekojn poste. Nun 46-jara, li estas direktoro de Esperanto-Asocio de Britio (EAB) kaj membro de…

  • PMA

    PRONOMES DEMONSTRATIVOS EM PORTUGAL – PORTUGALAJ MONTRILOJ

      PRONOMES DEMONSTRATIVOS EM PORTUGAL Sendo tudo vibração, energia em movimento, diga lá o que seria essa quinta dimensão! Essa quinta dimensão longe do falante está, mas digo esta quinta dimensão nela estou desde já. Mais longe ainda se digo aquela quinta dimensão. este dizer 5D soa pura poesia soa o mundo, na real, poema sem compaixão: autopista é velocidade, mas muito escorregadia, se sem freio perco a calma, ao vento mais uma folha: mas essa, esta ou aquela, sempre sua a decisão. Se você sua indeciso – esta escolha, sempre sua! Pronome – questão de uso, estado mental – cônscio? confuso? Esta, essa, aquela – esta escolha, sempre sua!…

  • PMA

    Junuloj kaj Lingvoj

    La 21a de februaro, la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, estas tre kara dato por la tuta esperantista movado. La novaj generacioj aparte aprezas tiun memortagon, kaj pro tio TEJO organizas la 3an “Junuloj kaj Lingvoj”, la 1-2an de marto 2025, por rekonfirmi sian sindevigon al la plifortigo de lingvaj rajtoj kaj al la disvastigo de interkultura dialogo kaj daŭripova evoluo per Esperanto. “Junuloj kaj Lingvoj” estas nova reta evento, kiu okazas ekde 2023. Dum “Junuloj kaj Lingvoj” la partoprenantoj prelegas, diskutas aŭ prezentas ion interesan pri sia gepatra lingvo per Esperanto. Do malkiel aliaj retaj esperantistaj eventoj ĝi estas per Esperanto kaj ne pri Esperanto. Ĝi kunigas esperantistojn…

  • PMA

    Laborkomisiono Renato Corsetti

    La 1an de februaro 2025 frapis la tutmondan esperantistan komunumon la informo, ke forpasis Renato Corsetti (1941-2025). Aparte kortuŝe estis vidi el la pluraj reagoj, kiuj aperis interrete kaj en internaj interŝanĝoj, en kiom da kunlaboroj li estis enplektita. Renato ne estis nur unu el la honoraj prezidantoj de UEA, sed ankaŭ amiko de multaj, inter ili de pluraj simplaj membroj, kiuj al Renato estis la bazo de esencaj agadoj kaj atingoj en la Esperanto-movado. Responde kaj honore al tio kreiĝas en la sino de UEA laborkomisiono Renato Corsetti, kies unua respondeco estas akcepti de homoj informojn pri tio, kion oni faris/estis farantaj kune kun Renato. Tiun komisionon gvidos Fernando…

  • PMA

    Matúšov demisiis du minutojn antaŭ eksigo

    Antaŭ du semajnoj la estraro de TEJO decidis eksigi Michal Matúšov el la posteno de prezidanto. Nun la komitato voĉdonis por tute eksigi lin el la estraro – sed li mem fine anoncis sian demision el la estraro nur du minutojn antaŭ ol la voĉdonado finiĝis. Michal Matúšov dum la komitata forumo amplekse argumentis, ke li pravas. Laŭ li estis ”malveraĵo” aserti ke li ne respektas aŭ ne aŭskultas homojn. Dum la pasintaj semajnoj TEJO alfrontis krizon ene de la estraro. Je la 5-a de februaro kvar estraranoj sendis komunan leteron al la komitato, petante la eksigon de la prezidanto Michal Matúšov (KuboF Hromoslav) pro lia “malĝentila” kaj “malrespekta” agado.…

  • PMA

    La Akademio havas naŭ novajn membrojn

    La Akademio de Esperanto post la ĵusa balotado nun havas naŭ novajn membrojn. Tri el la novaj Akademianoj estas virinoj, sed aliflanke eliris el la Akademio du virinoj. La Lingva Komitato estis la antaŭulo de la Akademio de Esperanto. En foto de la anoj en la jaro 1907 inter la 35 ĉeestantaj membroj videblas du virinoj: Louisa Frederica Adela Schafer kaj Rosa Junck. Foto: La Akademio de Esperanto konsistas el 45 membroj, kiuj estas elektataj por periodo de 9 jaroj. Kandidato al membreco devas esti proponita de almenaŭ kvin ekzistantaj akademianoj reprezentantaj almenaŭ tri malsamajn lingvojn. Kutime temas pri renomaj esperantologoj, pedagogoj aŭ verkistoj. La elekto de novaj Akademianoj okazas…

  • PMA

    MASI – 30-jara

    Antaŭ tridek jaroj, la 24an de februaro 1995 estis fondita Esperanto-Klubo MASI. La fonda kunveno okazis en la biblioteko de la Moskva aŭtomobil-konstrua instituto (МАСИ) en ĉeesto de la rektoro, vicrektoroj, katedrestroj, ambasadoro de Hungario György Nanovfszky, moskvaj Esperanto-aktivuloj kaj studentoj-esperantistoj de MASI. Dum pluraj jaroj EK MASI (nun MEA MASI) estis la kerno de la junulara esperantista movado en Ruslando kaj aktiva partopreninto de diversaj internaciaj eventoj. MASI plu vivas kaj daŭrigas sian agadon. La plej elstara el niaj aranĝoj restas la Moskva Lingva Festivalo, kiu pasintan decembron okazis la 18an fojon. En marto 2025 okjariĝos la internacia projekto “Esperanto-Poŝtkruciĝo”. Ni kore invitas ĉiujn partopreni la tradician MASI-renkontiĝon APERo-18…

  • PMA

    Plia paŝo al ĝisdatigo, kvante kaj kvalite

    Sten Johansson. Plia dozo da prozo. Dua literatura esearo. – Mondial: Novjorko, 2024. – 185 p. Imagu, ke vi troviĝas en muzeo: de la muroj pendas, disigitaj unu de la aliaj, belegaj bildoj, diverstemaj kaj diversstilaj; la okulo simple transiras de unu al la alia, ne kuntrenante senton de kontinueco. Tia vi vin sentas ĉe la legado de Plia dozo da prozo – dua literatura esearo (Mondial, 2024) de la sveda urbadministra oficisto Sten Johansson (1950), emeritiĝinta en 2014. Tia aŭtoro ne bezonas enkondukon; lia retejo OLE, fondita en 2000, enhavas centojn da ligoj al tekstoj kaj recenzoj de literaturaj verkoj. Kvankam ĝia dimensio estas ligita nur al verkistoj kiuj…

  • PMA

    BET-59: Sigita Railaitė-Sičiūnienė koncertos en Kaŭno

    “La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dudek du prezentoj. La dudek-tria estas Sigita Railaitė-Sičiūnienė, litova muzikistino, kiu ĉi-sube mem prezentas sin kaj sian kontribuon al la arta programo de BET-59. Mi estis muzikkapabla ekde la infanaj tagoj. En la aĝo de ses jaroj mi eniris la klason de violono en la muzika lernejo de Panevėžys, poste mi studis en la muzika kolegio. En 1988 mi diplomiĝis ĉe la klaso de aldo en la Litova…